Alkimo Ekdicio Avito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Avito de Vienne
Statuo de la Sanktulo en Saint-Avit dans la Drôme
Statuo de la Sanktulo en Saint-Avit dans la Drôme
Persona informo
Naskonomo Alcimus Ecdicius Avitus [#]
Naskiĝo 5-a jarcento
en Vienne
Morto 5-an de februaro 518 (0518-02-05)
en Vienne
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Profesio
Profesio pastro • poeto • verkisto [#]
Verkoj De spiritalis historiae gestis
ĉefepiskopo de Vienne
Regado ĉirkaŭ 494 ĝis la 5-a de februaro 523
Sanktulo
Adorita en Katolika eklezio, ortodoksa eklezioj.
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Alkimo Ekdicio AvitoAvito de Vienne, latine Alcimus Ecdicius Avitus (naskiĝis 450 en Vienne, mortis la 5-an de februaro 523) estis latinlingva poeto, kaj estas honorata kiel sanktulo en la katolika kaj ortodoksa eklezioj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Avito estis ĉefepiskopo de Vienne ekde ĉirkaŭ 494 ĝis la 5-a de februaro 523.

Li apartenis al elstara gaŭla-romia familio parenca kun famaj personoj kutimaj transdoni inter si la ekleziajn honorojn (la patro Izikio estis la episkopo de Vienne al kiu posteulis la filo).

En epoko malfacila por la Eklezio en suda Gaŭlujo, Avito engaĝiĝis por la elradikigo de Arianismo inter la Burgundoj. Li sukcesis venki la rezistojn de reĝo Gundobado kaj konverti ties filon, estonta reĝo Sigismundo de Burgundio (516-523).

Avito prezidis ankaŭ la Koncilion de Epaon en 517.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Prozaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Avito estis aŭtoro de fama leterkolekto, kies leteroj (sep/ok konservitaj) grande gravas por rekonstrui la vivon kaj politikajn eventojn kaj sociajn kaj ekleziajn interrilatojn de la jaroj 499-518, kaj estas primara fonto por la unua politiko de la Merovidoj. Famas la epistolo sendita al Klodvigo la 1-a okaze de lia bapto. Tiu leterkolekto atestas la intensajn rilatojn interkurintajn inter la episkopo de Vieno kaj la burgunda reĝo. Gundobado, kaj ties filo, la katolika Sigismundo.

Laŭlonge da tempo oni atribuis al Avito la Dialogi cum Gundobado Rege (Dialogojn kun reĝo Gundobado), verkitajn por defendi la katolikan kredon kontraŭ arianoj: tiu verko pretendas reprezenti la faman kolokvon de Liono de 449, publikigitan antaŭe de D'Achery (1661) en ties Spicilegium (V, 110-116).

(Citaĵo): “Se la papo estas reĵetata, sekvas ke ne nur iu episkopo, sed la tuta episkoparo riskas ŝanceliĝi” (Let 34: Si papa urbis vocatur in dubium, episcopatus videbitur, non episcopus, vaccilare).

Sed ekde 1885 postaj kritikistoj ĝin atribuis al alia aŭtoro.

De liaj oratoraj sermonoj nur du atingis nin ĝis nun integraj, aliaj nur fragmente konserviĝis.

Liaj prozaj verkoj inkluzivas ankaŭ Contra Eutychianam Hæresim libri II, verkitaj en 512513.

Poeziaj verkoj[redakti | redakti fonton]

La literatura famo de Alkimo Avito ŝuldas, krom de liaj leteroj, de longa poemo de 2552 klasikaj heksametroj, en kvin libroj, la De spiritualis historiae gestis, kiu startas el la prapeko ĝis la forpelo el la edena ĝardeno de la gepatroj, ĝis la tutmonda diluvo, ĝis la trairo de la Ruĝa Maro. Avito parolas pri la bibliaj eventoj, evidentigante iliajn belon, sekvojn kaj signifon. La unuaj tri libroj prezentas certan dramecon: en ili estas rakontataj la antaŭfaroj de la eventoj kaj la sekva katastrofo. La kvara kaj la kvina referencas al la tutmonda diluvo kaj al la trairo de la Ruĝa Maro kiel simboloj de la kristana bapto.

Li estis unu el la lastaj majstroj de la retorika arto tia kia ĝi estis instruata en la tiamaj lernejoj de Gaŭlujo en la 4-a kaj 5-a jarcentoj.

Spertuloj diris ke neniu el la antikvaj kristanaj poetoj pritraktis kun pli granda poezia sukceso poeziajn elementojn de la Biblio.

Lia poezia lingvaĵo, malgraŭ la abundo de arkaikaj terminoj kaj ritmaj redundancoj, estas pura kaj altkvalita, kaj la metrikaj reguloj estas severe respektataj. Oni diras ke John Milton utiligis lian parafrazon de la Skriboj en sia preparo al la Perdita Paradizo.

Li verkis ankaŭ poemon, de 666 heksametroj, la De VirginitateDe consolatio castitatis laude adresitan al la fratino Fuscina, religiulino, ties laŭdante la voton de ĉasteco.

La verkoj de Avito povas esti legataj ĉe P.L., LIX, 191-398 de la Patrologia Latina. Pri ili ekzistas du modernaj eldonoj: unu de R. Peiper (in Mon. Germ. Hist.: Auct. Antiq., VI, Berlino, 1883), la alia de U. Chevalier (Liono, 1890).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Katolikaj enciklopedioj:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]