Ĉina Soveta Respubliko
Ĉina Soveta Respubliko | |||||||||
| |||||||||
historia lando • Respublikoj de Sovetunio | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | Ruijin
| ||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
soveta respubliko • unupartiismo • socialisma ŝtato
| |||||||||
| |||||||||
La Ĉina Soveta Respubliko (akronime ĈSR; ĉine 中華蘇維埃共和國 aŭ 中华苏维埃共和国, Zhōnghuá Sūwéi'āi Gònghéguó), konata ankaŭ kiel Soveta Respubliko Ĉinio aŭ la Ĉina Soveta Respubliko, estas ofte aludita en historiaj fontoj kiel Jiangksi Sovjet (laŭ ties plej granda komponanta teritorio, nome la Soveto Ĝjangŝio-Fuĝjano). Ĝi estis establita en Novembro 1931 fare de la estontaj estroj de la Komunisma Partio de Ĉinio nome Mao Zedong, generalo Ĵu De kaj aliaj, kaj ĝi daŭris ĝis 1937.
Disaj teritorioj estis la sovetoj de Nordorienta Ĝjangŝio, de Hunano-Ĝjangŝio, de Hunano-Hubejo-Ĝjangŝio, de Hunano-Okcidenta Hubejo, de Hunano-Hubejo-Siĉuano-Gŭiĝoŭo, de Ŝaanksi-Gansu, de Seĉuano-Ŝensi, de Hubejo-Henano-Anhui, de Honghu kaj de Haifeng-Lufeng.
Mao Zedong estis kaj ŝtatestro de la ĈSR kaj ĉefministro; li estris la ŝtaton kaj ties registaron. La sperto de Mao kiel ĉefo de "malgranda ŝtato ene de ŝtato" havigis al li sperton en movomilito kaj en kamparana organizaĵo; tiu sperto helpis al li plenumi la komunisman reunuigon de Ĉinio dum la fino de la 1940-aj jaroj.[1] La ĈSR estis eventuale detruita de la Nacia Revolucia Armeo de Kuomintang (KMT) en serio de la ĉirkaŭigintaj kampanjoj de 1934.[1] Post la Okazaĵo de Siano de Decembro 1936, la komunistoj kaj Kuomintang formis malfacilan "Unuiĝintan Fronton" por rezisti kontraŭ la japana premo, kio kondukis al fakto ke la komunistoj agnoskis almenaŭ provizore Ĉiang Kai-ŝek kiel estro de Ĉinio kaj la oficiala dissolvo de la Soveta Respubliko en la 22a de Septembro 1937.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Chinese Soviet Republic. Cultural China. cultural-china.com (2007–2010). Arkivita el la originalo je 2012-10-25. Alirita 21a de Septembro 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-25. Alirita 2016-04-09.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Yang Stamp Catalogue of The People's Republic of China (Liberated Area) Nai-Chiang Yang, 1998, 7a eldono
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Enkonduko al la Fundamentaj Leĝoj de la Ĉina Soveta Respubliko
- flagoj el retejo FOTW
- moneroj Arkivigite je 2008-08-28 per la retarkivo Wayback Machine
- 12 poŝtmarkoj Arkivigite je 2003-06-26 per la retarkivo Wayback Machine