Ĉitaranĝan Das

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉitaranĝan Das
Persona informo
চিত্তরঞ্জন দাশ
Naskiĝo 5-an de novembro 1870 (1870-11-05)
en Bikrampur
Morto 16-an de junio 1925 (1925-06-16) (54-jaraĝa)
en Step Aside
Etno Bengaloj vd
Lingvoj bengala vd
Ŝtataneco Brita Hindio vd
Alma mater Presidency University vd
Partio Barata Nacia Kongreso vd
Familio
Gefratoj Urmila Devi • Prafulla Ranjan Das vd
Edz(in)o Basanti Devi vd
Infanoj Aparna Devi vd
Profesio
Okupo pledadvokato • verkistopolitikisto • luktanto por libereco vd
Verkado
Verkoj Q123992768 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĉitaranĝan Das (en angla: Chittaranjan Das kaj C. R. Das, en bengala: চিত্তরঞ্জন দাশ Chittorônjon Dash), populare nomita Deŝbandhu (Amiko de la Nacio), (5a de novembro 1870 – 16a de junio 1925), estis estra bengala naciisma politikisto, elstara advokato, aktivulo de la Hindia sendependiga movado kaj fondinto-estro de Swaraj (sendependeco) Partio en Bengalo dum la la okupacio de Hindio kun la veterana Motilal Nehru kaj la juna Husejn Ŝahed Suhravardi. Li estis ankaŭ poeto kaj verkisto.

Li estis estra figuro en Bengalo dum la Ne-kunlabora Movado de 1919–1922, kaj iniciatis la bojkoton al la britaj toloj, montrante ekzemplon bruligante siajn eŭropajn vestojn kaj ekuzante vestojn de ĥadi. Dekomence, liaj vestoj estis tajloritaj kaj eĉ purigitaj en Parizo kaj li subtenis permanentan lavejon en Parizo por ke ĝi elsendu siajn vestojn al Kalkuto. Li memoferis ĉiun tiun lukson kiam li iĝis ligita al la Liberiga Movado.

Kiam la Kalkuta Municipa Korporacio estis formita, li iĝis ties unua urbestro. Li estis partiano de ne-perforto kaj de konstituciaj metodoj por la realigo de nacia sendependeco, kaj defendis la unuecon inter Hinduoj kaj Islamanoj, kunlaboradon kaj komunan harmonion kaj defendis la nacian edukadon.