Tiu ĉi paĝo listigas ĝermajn informojn pri slovenaj esperantistoj. Movu mallongajn informojn pri serbaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi informon en apartan artikolon, aldonu informojn tiel ke minimume estu tri plenaj frazoj, prefere pli, nepre estu ĝustaj kategorioj, almenaŭ kategorio:slovenaj esperantistoj, kaj laŭeble ankaŭ uziĝu la ŝablonoj {{Informkesto homo}} kaj {{vivtempo}}. Post kreo de aparta artikolo forigu la informon de ĉi tie. Ekzistas plia listo de slovenaj esperantistoj, en kiu listiĝu la nomoj de slovenaj esperantistoj aŭ menciataj ĉi tie aŭ per propra biografia artikolo. Cetere krome ekzistas plia ĝermolisto de jugoslavaj esperantistoj. La limo kiu biografia noto eniru en kiun liston, ĉu en la jugoslavan, ĉu en la specife slovenan, estas iom flua: en kazo de dubo decidu la eventuala mortodato (do kiu en 2024 ankoraŭ vivas kaj aktivas, sopzeble konsidereblas kiel sloveno kaj ne kiel "jugoslavo"...).
„ Jen poŝformata libro kiu tre tre plaĉis al mi dum legado; sed kiu pro tute ordinara eldonmaniero, estas tro multekosta. de la 4 prelegoj tri estas dediĉitaj al la poezio kaj nur unu al la prozo. Tio montras ĝuste la valoron de ambaŭ branĉoj en nia literaturo. La aŭtoro donas superrigardon pri la historio de nia literaturo kaj ni devas diri ke li bonege sukeesis en tio; kvankam oni povas kompreneble kelkfoje diskuti pri lia juĝo rilate al la valoro de Ia priparolitaj verkoj. Sed ni devas aldoni ke li ne kapablis ĉion legi kaj do ke kelkfoje lia juĝo baziĝas sur recenzoj. Tiu-ĉi eldono estas aparte interesa ĉar Kralĵ publikigas multajn poemojn ne plu freŝdatajn kaj do ne plu, aŭ malfacile troveblajn. Por tipe priskribi kelkajn aŭtorojn, D.K. citis, ĉu parte ĉu tute, la « rimportreton » kiun al tiu dediĉis, en formo de rondelo, la nekomparebla K. Kaloesay. Havas ankaŭ lokon en la libro nia Jan Van Schoor, sed ne nia Juul Karnas. Mi permesas al mi kelkajn rimarkojn. La du verkoj de Dr. E. Privat « Esprimo de Sentoj en Esperanto» kaj « Interpopola Konduto » meritas ne nur citon (p. 26) sed indikon pri enhavo; se ne en tiu-ĉi unua prelego, tiam en la posta ĉapitreto pri la faka literaturo.
Ili estas tro malmulte konataj kaj tamen ege interesaj. La Germana poetino Marie Hankel meritis aperigon de unu poemo. Same la Nov-Zelandano Brendon Clark meritis tion. Li verkis malmultajn, sed inter ili kelkajn kiuj apartenas al la plej bela iam verkita en poezio. Plic, pro lia sistema forigo de elizio, liaj poemoj legiĝas multe pli facile kaj sonas multe pli nature kaj bele. (p. 30 kaj 136). Sur paĝo 33 la frazo: « verkoj de... Tolstoi... Dostoevskii... sed ili ne estis publikigitaj » estas sensenca; devas esti aŭ estas itaj, aŭ estis ataj. D. Krajl dediĉas plurajn paĝojn al J. Baghy sola, kaj tio estas tute natura kaj merita. Li ja estas unu de niaj plej grandaj poctoj. D.K. permesu tamen ke mi akeentu ion, kion Ii eble ne sufiĉe reliefigis. J. Baghv estas kaj eksterordinara virtuozo kaj artisto. Mi ekzemple ne kapablas forgesi la priskribon de la Morto en la tria akto de « Sonĝe sub Pomarbo » (paĝoj 196-200). Liaj aliteracioj estas majstraj kaj samtempe poeziplenaj kaj maturaj; ne estas nur vortĵonglaĵoj. Plie, en kelkaj poemoj, per la sonriĉeco de la elektitaj vortoj, li kreas tutan atmosferon kaj oni pli vidas ol legas tion kio okazas. Jen ekzemplo kiu eble navis esti enmetita en la libro:
Ruĝpapav' ;
plum’ de pav’ ;
ĉen’ el oro ;
kron' el floro.
Min omamas silkaj ŝaloj,
serpentsiblaj silkaj ŝaioj.
Koron kovras kisvualoj.
Kuras sango al la vango
de la virgulin’.
Flirtas la muslin’
Mi miras ke mi trovis nur unu poemon de Lajos Tarkony (p. 87). Tiu ja skribis kelkajn kiuj viciĝas inter la perloj de poezio. Kaj ili estas ankoraŭ facilc troveblaj ĉar ili aperis parte en la « Nica Literatura Revuo ». Samideano Krajl prave aperigis « Kial tiuj etaj Damoj» de R. Schwartz. Leganto, vi miros ke R. Sclwartz kapablas verki ankaŭ tiaspecajn poeziaĵojn, seriozaj, eĉ tragikaj kiuj malkovras aspekton tute ne konatan de tiu humorulo. Mi demandas al mi ĉu tiu poemo estas la sola en tiu genro; kaj kie la eventualaj ceteraj estas troveblaj. Male la aforismoj de la sama estas tamen ne tiom geniaj ('?). La kompilinto ankaŭ sciu ke la titolo de unu inter la libroj de R. Schvvartz estas « La Ĝoja Podio » kaj ne « podiumo » (p. 88). La aŭtoro opiniis necesa aŭ dezirinda mencii poemaron « Sekretaj Sonetoj » de Peter Peneter kiun li nomas interesa ! Ĉu mi povas demandi al li en kio estas la intereso? La ĉi tie presita poemo estas ankoraŭ deca. Jes, ĝi estas deca. en komparo kun la aliaj! La fakto ke la verkisto, kiu en tiu verketo pruvis esti majstro de la esperantlingva poemfarado kaj do certe ne devis timi kritikon tiurilate, ĝis nun ne kuraĝis malkovri sian veran nomon. montras ke pro io alia li hontis. Efektive mi nenie plu kuraĝus montri mian vizaĝon se mi estus verkinta ion tiaspecan. Mi kredas esti tute ne pruda; kaj mi scias ke la amo havas ankaŭ fizikan flankon (ankoraŭ restas ke oni priskribas ĝin tre unuflanke kaj ne esence, se oni akcentas nur la fizikan aspekton) sed tiu pseŭdonomulo P. Peneter trenis la belan amon en Ia koto ! Figure kaj litere ! Mi ne troigas ! Feliĉe la verketo estas ne plu trovebla. Kiu ekhavis ĝin en mano, tre prudente... kaŝis ĝin ! Sed D. Kralj, en la kroniko de la literature interesaj datoj sur p. 181-2, mencias ĝin ankoraŭfoje ! En la kvara prelego D. Kralj pritraklas la prozon kaj li ne estas milda je ĝi ! Mi miras ke li ne mencias M. Boulton kiu ankaŭ proze verkas bonege. Mi ekzemple memoras rakonton «Ebrivirgeco » en la « Nica Literatura Revuo » kiun mi ne rapide forgesos. En « Postskribo » D.K. publikigas cldiron pesimistan rilate nian literaturon de Prof. I. Lapenna kaj eldiron optimistan de W. Auld. En kelkaj « Aldonoj » la kompilinto donas informan skizon pri E-a literaturo en Jugo-Slavujo, la plej gravajn eldonejojn (li forgesis F. Hirt & Sohn el Leipzig de antaŭ la milito) kaj la ĉefajn E-ajn revuojn literaturajn; krome la Esperantoantologiojn kaj skizon pri la faka literaturo en nia lingvo. Ĉion finas indekso. En 1946 la « Federacio de Laboristaj Esperantistoj » eldonis ion similan: « De Esperanto-Literatuur in Vogelvlucht » de G.P. De Bruin. Ĝi estas pli kompleta kaj pli sistema. Tiu-ĉi verko de D. Krnlj estas pli komentaria, pli aktuala kaj enhavas multajn literaturajn ilustraĵojn kiujn oni alic ne plu povas trovi. Tial ni rekomendas la libron. ”