Juul Karnas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Juul KARNAS (naskiĝis la 5-an de februaro 1902 en Berchem, proksime de Antverpeno, mortis la 20-an de februaro 1935 en Lausanne) estis flandra esperantisto, instruanto de Esperanto en la Antverpenaj vesperkursoj, kompilinto de Internacia Kantaro (1930), premiito en la Internaciaj Floraj Ludoj. Liaj tradukitaj kaj originalaj poemoj regule aperis en Flandra Esperantisto, kies redaktoro li estis de la 26-a de aŭgusto 1934 ĝis sia morto.

Kiam li estis dek-ok-jara li lernis Esperanton kaj iĝis membro de la antverpena Esperanto-grupo La Verda Stelo. Jam baldaŭ li akiris instruan kapablecon kaj donis Esperanto-kursojn kune kun Frans Schoofs kaj Morris De Ketelaere. En 1924 li kun diversaj aliaj forlasis la grupon La Verda Stelo kaj helpis al la starigo de Antverpena Poresperanto Propaganda Komitato (APPK). La ĉefa tasko de tiu komitato estis enkonduki Esperanton en la lernejojn. Komence la sukceso estis ege kontentiga, ĉar jam dum la vintro de la sama jaro ekfunkciis diversaj vesperaj kursoj kun instruistoj pagitaj de la urbo Antverpeno. Juul Karnas estis unu inter ili. La plimulto de la lernintoj de la lingvoj aliĝis al APPK, kaj - kvankam origine ĝi estis federacio de la antverpenaj grupoj - baldaŭ estis tiom da individuaj membroj, ke estis decidite fondi novan grupon kaj tiamaniere la grupo La rekta vojo naskiĝis. De tiu grupo Karnas iĝis prezidanto, kies funkcion li plenumis ĝis sia morto.

En 1926 li edziĝis al esperantistino Irma Verhoeven. El la geedziĝo venis en 1928 filo Hendrik.

Li iĝis specialisto en tradukado de flandraj kantoj kaj en 1930 li kompilis sian Kantaro Esperantista. En tiu sama jaro okazis la unua kongreso de Flandra Esperanto-Ligo, kies prezidanto li iĝis. En tiu periodo la terura mortiga malsano ekkaptis lin. Li serĉis resanigon en la sanigaj arbaroj de Kampino, sed vane. En januaro 1933 li vojaĝis al Montana-Vermala en Svislando kaj restis tie ĝis majo 1934. Tie li multon verkis kaj tradukis. En la sama jaro li estis premiita en la Internaciaj Floraj Ludoj.

Reveninte el Svislando li prenis sur sin la taskon de redaktoro de Flandra Esperantisto. Tiun taskon li tamen ne longe plenumis, ĉar en novembro li denove devis iri al Svislando. En malsanulejo en Lausanne li ege suferis pro subita malboniĝo de lia sano. En ĉeesto de sia edzino li mortis la 20-an de februaro 1935. Sekve al lia deziro lia korpo revenis al lia hejmlando, kaj li estis enterigita la 27-an de februaro en Berchem, lia naskoloko.[1] La 22-an de septembro 1935 estis inaŭgurita tomboŝtono en ĉeesto de multaj funkciuloj en- kaj eksterlandaj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Flandra Esperantisto, aprilo 1935, p. 150-152.
  2. Flandra Esperantisto, nov. 1935, p. 69-71.