Ĥaemŝahr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥaemŝahr · قائم‌شهر
urbo de Irano • urbego
Administrado
Lando  Irano
Provinco Mazandarano
Telefonkodo 0123
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 204 953  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 36° 28′ N, 52° 52′ O (mapo)36.46305555555652.86Koordinatoj: 36° 28′ N, 52° 52′ O (mapo) [+]
Alto 58 m [+]
Horzono UTC+03:30
Ĥaemŝahr · قائم‌شهر (Irano)
Ĥaemŝahr · قائم‌شهر (Irano)
DEC
Ĥaemŝahr · قائم‌شهر
Ĥaemŝahr · قائم‌شهر
Situo de Ĥaemŝahr · قائم‌شهر

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Qaem Shahr [+]
vdr

Ĥaemŝahr (Ĥaemurbo) perse قائم‌شهر‎ (Pri tiu ĉi sono aŭdu), ankaŭ alilingve kiel Kaemshaher, estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Mazandarano, en norda Irano.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĥaemŝahr situas ĉe limo de fekunda ebenaĵo kaj Elborz-Montaro. La urbego troviĝas ĉirkaŭ 30 kilometrojn sude de la Kaspio. Ĥaemŝahr estas 19 kilometrojn oriente de Babol, 21 kilometrojn sudokcidente de la provinca ĉefurbo Sario (urbo), 45 kilometrojn sudokcidente de 148 kilometrojn oriente de Amol, 155 kilometrojn nordoriente de Teherano, 603,5 kilometrojn de Maŝhado, 1080 kilometrojn de marhaveno Bandar Abaso [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĥaemŝahr estis origine Aliabad (Aliaurbo) kiel celo de la unua norda konstruada fazo de la Transirana Fervojo. Sub regado de la Pahlavi-dinastio la pli nova nomo estis Ŝahi (perse: شاهی). Depost la irana revolucio estas uzata la hodiaŭa loknomo. Ĥaemŝahr estis deklarita urbo en 1935.

En 1951 loĝis en la urbo proksimume 18,000, kreskante ĝis 123,684 en 1991. La grandurbo havas multajn problemojn pro la kreskanta loĝantaro. La malnovaj domoj kun ĝardenoj estis anstataŭigitaj per pluretaĝaj konstruaĵoj. La vojoj daŭre estas tro malgrandaj, precipe en la centro de la urbo, kaj la cetero de la infrastrukturo ne egalas la bezonon. Ĥaemŝahr estas la plej rapida kreskanta urbo en la provinco.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ĥaemŝahr situas en la mediteranea klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Csa).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĥaemŝahr situas laŭ la ĉefvojo Babol-Sario (preskaŭ meze inter ambaŭ urboj), aliaj 2 malpli gravaj ó vojoj kuras al Kaspio. La urbego havas fervojan stacidomon, la linio trafikas inter Sario kaj Teherano.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • interalie WikiTrans

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]