Amol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amol ·
urbo de Irano • urbego
Administrado
Lando  Irano
Provinco Mazandarano
Poŝtkodo 46131–46391
Telefonkodo 0121
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 237 528  (2016) [+]
Loĝdenso 11 311 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 28′ N, 52° 21′ O (mapo)36.46972222222252.350833333333Koordinatoj: 36° 28′ N, 52° 21′ O (mapo) [+]
Alto 96 m [+]
Areo 21 km² (2 100 ha) [+]
Horzono UTC+03:30
Amol · (Irano)
Amol · (Irano)
DEC
Amol ·
Amol ·
Situo de Amol ·

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Amol [+]
vdr

Amol, perse آمل‎ estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Mazandarano, en norda Irano.

Panoramo en Amol

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Amol situas en valo laŭ la rivero Haraz sur ebenaĵo. La urbego estas malpli ol 20 kilometrojn sude de la Kaspio kaj malpli ol 10 kilometrojn norde de la Elborz-Montaro, 60 kilometrojn okcidente de la provinca ĉefurbo Sario (urbo), 180 kilometrojn de Teherano. Aliaj urbodistancoj: Astara (Irano) 477 km, Maŝhado 811 km, Ahvazo 1001 km, Kermano 1158 km. Monto Damavando (5610 m), la plej alta pinto en la Proksima Oriento situas sude de Amol.

Stratangulo kun banko en Amol

Historio[redakti | redakti fonton]

Amol estas unu el la plej pratempaj urboj de Irano. Kelkaj historiistoj kaj geografiistoj kredas, ke ĝi estis establita en unua jarmilo antaŭ Kristo. Laŭ la historia literaturo Amol estis la ĉefurbo de Mazandarano dum la periodo ekde la 3-a jarcento antaŭ Kristo ĝis la 14-a jarcento. Amol baldaŭ estis la ĉefurbo de norda Irano. La loĝantoj akceptis islamon dum la regado de Mahdi (775-785), en la 9-a jarcento Amol estis unu el la plej grandaj urboj en Irano kun floranta centro de komerco kaj agrikulturo. Foje Amol estis konsiderata "la ĉefurbo de la loĝata mondo". Post la mongola invado la urbo estis detruita kaj dum tiu tempo Sario estis deklarita ĉefurbo. La urbo suferis multajn tertremojn kaj inundojn, sed ĉiufoje rekonstruiĝis. Dum regado de Reza Ŝaho Pahlavi la vizaĝo de la urbo ŝanĝiĝis draste. Lernejoj, stratoj kaj registaraj konstruaĵoj devenis el tiu epoko. Amol estis deklarita urbo en 1933.

Vido en Amol
Maŭzoleo en Amol
Ornamtombo en Amol

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Oranĝoj, rizoj, grenoj, fruktoj, kotonoj, teoj, sukerkanoj kaj silkoj kreskas en la areo, krome estas densaj arbaroj kaj paŝtejoj. Estas centro de komercado pri feroj kaj karboj. En Amol oni prilaboras mineralajn akvojn, lignojn, nutraĵojn. Gravas la turismo.

Akvoenergia centralo de Haraz estas la plej granda digo norde de Irano 20 km. de Amol ekde 2009.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Amol situas en mediteranea klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Csa) kun tre mallongaj varmaj someroj kaj malvarmaj kaj humidaj vintroj. Jare pluvas po 829 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-aŭgusto iomete malpli. La averaĝa jara temperaturo estas 15,9 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Amol situas preter ĉefvojo Teherano-Sario, alia ĉefa vojo kuras al Kaspio. La urbego havas 2 flughavenojn por helikopteroj, unu por aera savado. La fervojo estas konstruata.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • interalie WikiTrans
  • [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Placo en Amol