Saltu al enhavo

Bandarabaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bandar Abaso)
Bandarabaso · بندرعَباس
urbo de Irano
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando  Irano
Provinco provinco Hormozgano
Poŝtkodo 79177
Telefonkodo 0761
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 526 648  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 27° 11′ N, 56° 17′ O (mapo)27.18638888888956.280833333333Koordinatoj: 27° 11′ N, 56° 17′ O (mapo) [+]
Alto 9 m [+]
Horzono UTC+03:30
Bandarabaso · بندرعَباس (Irano)
Bandarabaso · بندرعَباس (Irano)
DEC
Situo de Bandarabaso · بندرعَباس

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bandar Abbas [+]
vdr

Bandarabaso,[1]Haveno Abaso, origine perse بندرعباس estas metropolo, marhaveno, universitata urbego en Irano en Provinco Hormozgano (ĝi estas ties ĉefurbo). La historiaj nomoj estis Cambarão kaj Porto Comorão portugale, Gombroon kaj Cameron angle, Gamrun aŭ Gumrun nederlande, Jaroon arabe.

Haveno de Bandarabaso
la mapo de centra suda Irano norde de la Ormuza markolo el la Poŝatlaso de la mondo de 1971 bone montras la nomon Bandarabaso

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Bandar Abaso situas laŭ la Persa Golfo havanta strategian pozicion ĉe la Hormuza Markolo. Teherano troviĝas 1050 km.

Universitato en Bandar Abasoo
Moskeo en Bandar Abasoo

Pro la strategia loko estis tie jam komunumo dum regado de Dario la 1-a. Dum dominado de Aleksandro la Granda la havenloko estis nomita Hormirzad. En 1565 eŭropa navigisto nomis ĝin Bamdel Gombruc. La apuda insulo estis konkerita fare de la portugaloj en 1514 kaj ili establis havenon Hormuz. En 1622 Abaso la 1-a (Persio) venkis la portugalojn kun helpoj de la britoj. En la sekva jaro li fondis la nunan urbon anstataŭ Hormuz sub la nomo "Haveno de Abaso". En la 17-a jarcento ĝi estis la ĉefa haveno de Persio, sed ĝi perdis tiun statuson en la sekva jarcento al la rivalo. Inter 1794 kaj 1868 Bandar Abasoo estis sub kontrolo de la Sultanlando Omano kaj Zanzibaro. En 1823 la persoj sensukcese provis forigi la omananojn. Tamen la persoj reakiris la urbon en 1854, sed pro la angla-persa milito en 1856 estis miksa posedaĵo persa-brita-omana. Sismo en 1902 difektis partojn de la urbo. Tiutempe la haveno estis nur simpla fiŝista haveno, en 1955 kun proksimume 17,000 homoj. Dum periodo de Reza Ŝaho Pahlavi la haveno iĝis strategia, okazis gravaj investoj. Nun ĝi estas ĝi estas bazo de la Irana Mararmeo.

Estas agrikulturaj produktoj (daktiloj, tabakoj, kotonoj), ŝipkonstruado, fiŝkaptado, komercado, turismo, fine estas rafinejoj por petroloj kaj gasoj. En la metropolo 3 universitatoj funkcias.

Bandar Abaso troviĝas en varma dezertoklimato. La pluvokvanto estas nur jare po 171 mm. Inter junio-aŭgusto ĝenerale ne pluvas. La jara avereĝa temperaturo estas 27 °C. Neniam frostas, inter majo-septembro averaĝe estas preskaŭ 40 °C.

Bandar Abaso havas internacian flughavenon konvenan al surterigado de grandaj transportaviadiloj. La metropolo estas nodo de aŭtovojoj. Ekde 1993 tie estas la suda finstacio de fervojo el Teherano. La haveno estas malprofunda kaj malbone ŝirmita. Ofte ŝipoj devas halti 6 km for.

Strando ĉe Bandar Abasoo

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Bandarabaso", tiel, en unu vorto, en la du-paĝa mapo 20.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]