Ŝablono-Diskuto:Informkesto biografio/arkivo2015

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diskuto el 2006[redakti fonton]

Mi volas demandi, kian signifon havas tiu ĉi ŝablono kaj "parencaj ŝablonoj", se ili estas videblaj nur en redakta formo? Pli bone estus, se la ŝablono estus videbla en la paĝoj, samkiel ekz. Ŝablono:Filmakadro, kiu estas videbla en ĉiuj artikoloj, kie ĝi estas enmetita. --Petr Tomasovsky 22:19, 24. Dec 2006 (UTC)

En it.wiki, kie oni jam uzis similan ŝablonon de pli longa tempo, ĝi montriĝis tre utila:
  • Ĝi unuformigas la komencan vorton de biografiojn, kaj ebligas ŝanĝi la konvenciojn tre rapide: ekzemple, se nun vi ne volas majuskligi la familinomojn, kaj vi volas skribi la naskiĝ- kaj mortdaton kiel 25.12.2006 anstataŭe ol 25-a de decembro 2006, vi povus fari tion tujtuje;
  • Ĝi aŭtomate kategorigas la artikolojn pri okupo, naskiĝdato kaj mortdato (kaj ofte, kiam mi modifas antaŭekzistantajn artikolojn, unu el la tri ne ekzistas, ĉar la aŭtoro forgesis ĝin.
;-) --WinstonSmith 10:55, 25. Dec 2006 (UTC)
Se la ŝablono estus videbla en la paĝoj, tio aspektus multe pli bele ol en kaŝitaj formoj. Ĉu ne eblus aranĝi tion same, kiel en ekz. John Fitzgerald Kennedy? Mi unue pensis, ke tiu ĉi ŝablono aspektos same aŭ simile, sed eble mi eraris. --Petr Tomasovsky 14:07, 25. Dec 2006 (UTC)

Stranga ŝablono[redakti fonton]

Tio estas vere stranga ŝablono. Kerio 18:59, 29. Dec 2008 (UTC)

Unue bonvolu noti ke ne mi kreis ĉi tiun ŝablonon, kaj mi malkovris ĝin nur antaŭ du tagoj. Pripensante ĉu aldoni {{Vivtempo}} en iun paĝon, mi trovis pli sagace enmeti {{Vivtempo}} ene de {{Bio}}. Povas aspekti strange kaj estas diskuteble ke ŝablono ne nur provizu informkeston kaj enkategoriadon, sed ankaŭ la unuan linion de la artikolo. Avantaĝoj al tio estas ke tio evitas en bezono de korekto ŝanĝi la datenojn en du aŭ tri malsamaj lokoj. Eventuale se oni volas anstataŭigi la ŝablonon per alia kiu ne provizas la unuan linion oni povas uzi la rimedon registri per {{subst:bio|...}}. Cetere bedaŭrinde estas ke la aspekto de la informkesto ne estas tiom eleganta kiel ekzemple {{Informkesto esperantisto}}. Tial mi sugestas ke oni iel kunigu ambaŭ ŝablonspecojn por atingi belaspektan kaj funkciantan kiel {{bio}}. Ia kuniga laboro estas farenda. AL @ 18:08, 30. Dec 2008 (UTC)
Ju pli komplike, des pli bone. Gratulon. Kerio 18:14, 30. Dec 2008 (UTC)

Kiel ĉi tiu ŝablono funkcias kun la Informkesto serio? Ŝajnas al mi ke la Informkesto-ŝablonoj tre superas la ŝablonon Bio. Al mi, {{Bio}} estas evitinda. -- Yekrats 18:24, 30. Dec 2008 (UTC)

La informkesto-serio eble superas {{bio}} kies aspekto estas malpli bona kaj ĝia eventuala evoluigo pli malfacila. Tamen ĝi ofertas funkciojn kiujn la informkestoserio ne havas. Estas diskuteble ĉu estas avantaĝoj havi tiajn ŝablonojn - Mi provis uzi la rimedon {{subst:bio|...}} sed la rezulto estas tute nelegebla - Tamen antaŭ ol forĵeti {{bio}}-n bonvolu pripensi la avantaĝojn kiujn ĝi havas, kaj konsideri ĉu enporti iom da ili en la infomrkestoj. AL @ 18:35, 30. Dec 2008 (UTC)
Arno, bonvolu ne koleriĝi, sed iom supre vi skribis, ke vi malkovris tiun ĉi ŝablonon nur antaŭ du tagoj, sed fakte laŭ la historio de redaktoj vi konas ĝin minimume de la 26-a de julio 2007, kiam vi redaktis ĝin... Kerio 18:59, 30. Dec 2008 (UTC)
Bv ne miskompreni : mi tute ne koleras. Fakte mi redaktetis ĝin en julio 2007, sed intertempe mi forgesis ke ĝi ekzistas (mi neniam enmetis ĝin ien ajn). Mi volis atentigi ke mi ne defendas tiun ŝablonon kiel mian kreaĵon kiun mi nepre pravigas. Mi estas fakte skeptika : mi konsentas ke ĝi havas iujn malavantaĝojn, sed antaŭ ol fari iun finan decidon (kian "ni anstataŭigu ĉiun aperon de {{bio}} per iu alia pli bona informkesto"), mi petas vin konsideri la avantaĝojn kiujn ĝi havas (kiujn en ĝi enmetis ties sinsekvaj kunaŭtoroj) kaj sugestas ke ni esploru kune kompromisan mezvojon. AL @ 19:20, 30. Dec 2008 (UTC)
(redakta konflikto:)
Pri la fakto, ke la ŝablono modifas la enkondukan linion de biografioj: laŭ mi, tio estas utila por ke la unua frazo de biografioj ĉiam aspektu same. Kelkaj homoj "naskis en 1923", kelkaj aliaj estas "naskiĝintaj en 1923", pri kelkaj oni nur skribis "(1923-1989)" sen komentoj, kelkfoje kun ligilo al la jaro, kelkfoje sen. La ŝablono, tiel kiel ĝi estas nun, ebligas standartigon de tiu enkonduka linio. Aldone, ĝi devigas vikipediistojn atente skribi la datumojn kiuj aperas flanke: oni kutime spertas ke, skribante la saman aferon en du lokoj (aparte numerojn kaj datojn), homoj ofte eraras.
Pri la aspekto. Ja necesas plibeligi la flankan tabelon (ekz. per kopiado de {{informkesto homoj}}, kvankam ĝi mem ne tiom belaspektas). Tamen, laŭ mi, unustila tabelo por ĉiuj biografioj pli gravas ol dek belaspektaj, sed malsamegaj tabeloj kaze ke la biografato estas esperantisto, aŭ sportisto, aŭ io alia (...kiun informkeston oni aldonu al artikolon pri esperantista sportisto? ^_^). La pli specifaj ŝablonoj - ekzemple {{informkesto esperantisto}} - nepre ekzistu, sed nur pritraktu la ceterajn, specifajn datumojn, ekzemple la dato de esperantigo, kaj tiel plu. (Per taŭgaj teĥnikaj solvoj oni eĉ povos fari tiel, ke la pliaj datumoj aperu en la sama ĝenerala tabelo kreata de {{bio}}.) Do, laŭ mi ne temas pri fari tiel, ke la ŝablono estu facile forigebla de artikoloj, sed ni devas ĝin plibonigi tiel, ke ĝi povu aperi en ĉiuj biografioj, pro unuecaj kialoj. --WinstonSmith 19:11, 30. Dec 2008 (UTC)

Pri personoj, kiuj havas du aŭ plurajn malsamajn profesiojn, estas la afero kun la ŝablonoj tre, tre simpla, simple sufiĉas aldoni du aŭ plurajn ŝablonojn pri rilataj profesioj en la paĝojn. Tiel mi unuecigis plurajn ŝablonojn al unu larĝeco, por ke ili aspektu en la sama larĝo. Mi aldonis en kelkajn paĝojn du aŭ ie eĉ tri ŝablonojn. Tio rilatas ĉefe ĉe aktorinoj, kiuj estis kaj aktorinoj kaj kantistinoj, kelkaj en la sia frua kariero eĉ erotikaj aŭ aliaj modelulinoj, vd. Samantha Fox, Danuta Lato, Charlize Theron, Carla Bruni. Ankaŭ politikistoj havas plurajn ŝablonojn, ŝablonon politikisto kun aktoro, politikisto kun soldato... (Eblas diri, ke ĉe ĉiuj viroj oni povus aldoni du ŝablonojn, unu rilata al lia vivo, profesio kaj la dua soldato.) Se ekzistas en tiuj paĝoj unu fotografio, mi aldonis ĝin nur en la unuan, supran ŝablonon, en la ceterajn mi uzis nur ĉefajn indikojn sen fotografio. Fotografion en la ceterajn ŝablonojn mi aldonis okaze, se ekzistis tia foto rilata al lia periodo de la vivo. vd. Arnold Schwarzenegger, Mustafa Kemal Atatürk, Carl Gustaf Emil Mannerheim, Josip Broz Tito, Karl Dönitz. Se iu estas sportisto kaj ankoraŭ esperantisto, krome li estis soldato aŭ antaŭe kantisto aŭ aktoro, eblas aldoni ĉiujn ŝablonojn samtempe. Se ekz. David Beckham estus ankoraŭ esperantisto aŭ aktoro, aldonu tien la rilatajn ŝablonojn. Alia demando estas tia, kiom da teksto devus enhavi tia artikolo, ke ĉiuj ŝablonoj estu apud la teksto. Do, nenie estas dirite kaj malpermesite, ke devas esti nur unu ŝablono en unu paĝo. Se tio estus malpermesita, la enciklopedio perdus sian sencon.

Krome, la lingva aspekto, pri kiu estas ĉi tie io menciita, ne estas tiel simpla. Ĉiuj ne parolas per la sama lingva stilo, do ĉiuj ne uzas la saman vorton por la unua frazo, kie oni uzas naskiĝon, naskiĝintan, n. naskiĝojaron, naskita - ĉi tie ili eble volas esprimi staton, kiam iliaj patrinoj naskis ilin kaj ili estis naskitaj fare de siaj patrinoj, ktp. Ĉu iu volas malpermesi uzi lingvajn stilojn kaj rekomendi, ke ni parolu kiel robotoj? Poste ni lasu krei vikipedion la robotojn kaj ridentante ni rigardu, kiel tiu nia vikipedio kreskas. Poste ni havigu roboron, kiu parolus anstataŭ ni. Ankoraŭ alia afero ligas al uzado de tiu ĉi ŝablono: Se iu volus havi ĉie la saman unuan frazon en ĉiuj paĝoj, poste ĉiuj devus koni la ŝablonon Bio kaj koni la unuan frazon de ĝi. Kiel estas videble, tio ne estas vero, ĉar kelkaj el ni nur nun interkonatiĝis kun ĝi.

Resumo: Tiu ĉi ŝablono estas laŭ mi plene senbezona, ĉar ekzistas pluraj pli evoluigitaj ŝablonoj kaj la ŝablono Bio fariĝis arĥaika. Kerio 15:25, 31. Dec 2008 (UTC)

"Ĉu iu volas malpermesi uzi lingvajn stilojn": je la unua frazo, jes, mi volas fari ĝuste tion. Mi neniam legis enciklopedion dum mia vivo, kie Newton "naskiĝis tiam", Einstein "estis naskiĝinta tiam", Napoleono "n. tiam", Stalin "naskiĝjaro tiam" kaj iu alia eĉ "naskliĝis tiam". Vikipediaj artikoloj ne estas miaj nek viaj: tuj kiam vi alŝutas tekston, ĝi iĝas ĉies. Do taŭgas eltrovi komunan pensmanieron, por ke poste ĉiuj ĝin uzu. Ĉu vi taksas la gvidilon por biografioj forigenda?
Pri kono de ŝablonoj: certe estas pli facile diskonigi {{bio}} ol la informkestoj pri politikistoj, esperantistoj, kalvinistoj, komunistoj kaj ajnistoj. Nepre permesatas havi pli da ŝablonoj en unu paĝo: sed kial ne havi ĝeneralan ŝablonon (tabelon) kiu enestu ĉiuj biografioj, anstataŭ ol la nuna situacio, kiam oni devas senlogike "elekti" ĉu meti foton kaj naskiĝdaton en la informkesto pri futbalistoj, ĉu en tiu pri esperantistoj? Ili nur zorgu pri siaj specifaj detaloj, sed la biografiaj datumoj enestu apartan kaj malpli specifan ŝablonon. --WinstonSmith 15:54, 31. Dec 2008 (UTC)
Prave. Vi skribis: Vikipediaj artikoloj ne estas miaj nek viaj: tuj kiam vi alŝutas tekston, ĝi iĝas ĉies. Do ili estas eĉ ne la viaj, do vi ne povas postuli, ke ĉiuj uzu la saman lingvan stilon. Vikipedio estas libera enciklopedio, do ĉiuj povas libere uzi siajn stilojn, kaj neniu havas rajton ordoni al iu ajn vikipediisto, kiel li verku la artikolojn. Kaj por kio krei plurajn diversspecajn ŝablonojn? Ĉar ĉiuj homoj ne estas la samaj, iu estas tia, la alia estas alia. Ĉiuj ne portas ruĝajn ĉemizojn kaj bluajn pantalonojn... Kerio 20:06, 31. Dec 2008 (UTC)

Mi ne eblas trovi gixn nun, sed mi vidis almenaŭ unu artikolon kun du informkesto-ŝablonoj, kaj ĝi aspektis bone. (Esperantisto + politikisto, laŭ mia malforta memoro) La dua ŝablono ne uzis la bildon, sed nur inkluzivis la gravajn detalojn. -- Yekrats 20:11, 30. Dec 2008 (UTC)

Unu aspekto de Bio kiu malplaĉas al mi estas ke ĝi verkas la unuan frazon de la artikolo. Se oni volas modifi tiun ordon (iel ajn) estus preskaŭ neeble sen dissekciado de la ŝablono! Se oni povas forĵeti tiun aspekton de la ŝablono, mi ne havus problemon kun ĝi. -- Yekrats 20:11, 30. Dec 2008 (UTC)

Sendube ĉio ajn forĵeteblas, se tion ni decidas. Tamen, ĉu vi vere volas, ke la unua linio estu libere verkebla? Mi ne bone komprenas kio dirindas en la unua frazo, krom la plena nomo, ties prononco, la naskiĝ- kaj mortodato, la okupo kaj la nacieco. Ni memoru, ke la ordon de la unua frazo ne fiksas la ŝablono - tion ja fiksas la stila manlibro. --WinstonSmith 22:56, 30. Dec 2008 (UTC)

Alia aspekteto kiu ne plaĉas al mi estas la formigo de la informo. Mi volas pli kontrolon de tiu informo. Kiam mi faras biografian artikolon, kaj enmetas la lokojn de naskiĝo kaj morto, mi ĝenerale volas enmeti ĉiujn ligilojn al la specifa loko. Vidu ekzemplon Albert Einstein: naskiĝinta en "Ulm en Germanio", anstataŭ mia preferita formo "Ulm, Germanio". Ankaŭ, mi preferas la pli mallonga formo (n. {{daton}} en loko; m. {{daton}} en loko) aŭ pli simple ({{dato}} – {{dato}}) Ĉi tiuj ekzemploj (laŭ mia scio) ne estas aferoj de vikipedia stilo, sed persona stilo, tamen mia vidpunkto eble estas kolorigita de la anglalingva vikipedio. -- Yekrats 12:13, 31. Dec 2008 (UTC)

Laŭ mi, oni devus diskuti en Vikipedio:Gvidilo por biografioj pri la formo, kiun ni volas doni al biografioj; kaj poste, ni ĉiuj devus uzi tiun formon. Kompreneble persona stilo gravas, sed laŭ mi, en la enkonduka linio de biografioj, pli valoras unueco! (rimarkindas, ke la gvidilo jam mencias regulojn, laŭ kiu tute ne aldonendas detaloj pri naskiĝ- kaj mortloko). Do tie oni devas diskuti pri "n." anstataŭ ol "naskiĝinta" aŭ "naskiĝis en". --WinstonSmith 13:35, 31. Dec 2008 (UTC)
Krome, la ŝablono ne traktas se ni aldonus referencojn al informofontoj. Ankaŭ ĝi ne traktas se persono havas du datojn de naskiĝo aŭ morto, pro aŭ disputo aŭ uzo de gregoria aŭ juliana kalendaroj. -- Yekrats 14:08, 31. Dec 2008 (UTC)
Gregoriajn naskiĝdatojn pritraktas neniu informkesto. Nu, {{bio}} simple ne estu uzata en tiuj kazoj, se vere oni taksas, ke la gregoria dato ne povas esti skribita en la dua frazo, aŭ en piednoto (referencoj normale funkcias en {{bio}}). Mankoj signifas ke la ŝablono estas plibonigebla, ne ke ĝi estas senutila... --WinstonSmith 15:55, 31. Dec 2008 (UTC)
Kiel oni faras referencojn kun ĉi tiu ŝablono? Tiel ne estas klara al mi. -- Yekrats 16:02, 31. Dec 2008 (UTC)
<ref>...</ref> aldoneblas en la parametroj pri nomo kaj dua nomo, se vi volas aperigi ilin tie; en "AntaŭOkupo", se vi volas aperigi ilin tuj post la krampojn (ĉar ili rilatas datojn); post la fino de la ŝablono, se vi volas aperigi ilin post la okupoj; kaj en "Subteksto", se vi volas aperigi ilin en la subteksto de la bildo. --WinstonSmith 16:09, 31. Dec 2008 (UTC)

John Adams[redakti fonton]

Ĉu la ŝablono Bio plaĉas al iu en John Adams? Kian artikolan pliriĉigon ĝi donas al la paĝo? Laŭ mi ĝi estas forigenda el la paĝo. Kerio 18:48, 1. Jan 2009 (UTC)

Al unu el la informkestoj en la artikolo mankas certa CSS-formatigo, kiu kaŭzas, ke la informkestoj staras unu apud alia. Ĉu mi korektu la CSS-formatigon en la ŝablono mem? Kore --Tlustulimu 19:08, 1. Jan 2009 (UTC)

1. Bonvolu ne marki kiel evitendan la ŝablonon antaŭ taŭga diskuto. --WinstonSmith 21:25, 1. Jan 2009 (UTC)

2. Bonvolu ne fuŝi artikolojn nur por montri, ke du ŝablonoj ne bone estas kune: fakte, {{bio}} jam estis en la artikolo antaŭe, kaj nur poste vi aldonis la {{Informkesto prezidento}}, nur por ĥaosumi. Nun vi forigis la malnovan ŝablonon {{bio}}, kaj kio estas la rezulto? La artikolo pri John Adams ne plu havas enkondukan linio (ĝi komenciĝas per "li estis la dua prezidanto..."), ne plu enestas Kategorio:Naskiĝintoj en 1797, Kategorio:Mortintoj en 1826 (inter alie, nur por pruvi vian opinion, vi tute forigis la informon, ke li mortis en 1826!). Mankas ankaŭ Kategorio:Viroj kaj Kategorio:Usonaj politikistoj. Aldone, la artikolo nun ne plu enhavas metadatumojn uzeblaj per eksteraj iloj (vidu en:Wikipedia:Persondata). Finfine, nenie plu kompreneblas, kiu inter John kaj Adams estas la familia nomo. Kia mirinda aro da positivaj rezultoj. :-(

Ni povas diskuti tiom, kiom vi volas, sed bonvolu NE fuŝi artikolojn, nur por pruvi vian opinion. Mi ne restarigos la kategoriojn kaj la mortjaron kaj la enkondukan linion, ĉar mi tion jam faris hodiaŭ antaŭ via interveno, kaj nun havas ion alia por fari. Bonvolu restarigi la informojn kiujn vi forigis, kiel ajn vi volas, ĉu per {{bio}}, ĉu skribante permane, ĉu alimaniere. Enmeti informojn ĉiam taŭgas, per kiu ajn formo oni tion faras; forigi informojn ĉiam evitendas. --WinstonSmith 21:25, 1. Jan 2009 (UTC)

Mi nun rimarkas, ke la mesaĝo pri "forigenda ŝablono" de vi aldonita ankaŭ aldoniĝis aŭtomate al preskaŭ 200 artikoloj kie la ŝablono aperas. Mi solvis la problemon, tamen bonvolu NE rekte ŝanĝi la kodon de tiom uzata ŝablono, se vi ne bone komprenas ĝian funkciadon kaj/aŭ ne pretas atente studi la efikon de via ŝanĝo. :( --WinstonSmith 23:00, 1. Jan 2009 (UTC)

MI NENION VOLIS PRUVI, MI NUR INTERŜANĜIS LA ŜABLONOJN. Kerio 10:20, 2. Jan 2009 (UTC)

Nova aspekto[redakti fonton]

Mi donis novan aspekton al la flanka tabelo: nun ĝi tute similas al tiuj de la aliaj informkestoj, por ke ĝi bone aspektu, kiam {{bio}} estas aldonita kune kun pli specifa ŝablono. Laŭ mi, tiu ĉi povus iĝi ĝenerala ŝablono aldoninda al ĉiuj biografioj, ĉar:

  • Ĝi unuecigas la aspekton (oni tuj vidas ĉiam la saman tabelon dekstre, kun la samaj datumoj, same ordigataj);
  • Ĝi aŭtomate aldonas la necesajn kategoriojn (laŭ okupo(j), naskiĝ- kaj mortjaro, sekso), kaj aŭtomate ordigas la artikolon laŭ la familia nomo, en la paĝo de kategorioj (ne plu necesas aldoni mane {{DEFAULTSORT}}); aldone, kiam estos aldonata/forigata nova kategorio (ekz. "Mortintoj je la 2-a de februaro"), ĉiujn artikolojn kie aperas {{bio}} oni povos adaptigi per nur unu ŝanĝo al la ŝablonkodo.
  • Ĝi jam pretas por uzo de ĝiaj metadatumoj fare de envikipediaj aŭ eksteraj robotoj (vidu en:Template:Persondata, ĉar ekzemple ĝi ne miksas la naskiĝtagon, la naskiĝmonaton kaj la naskiĝjaron, kiel aliaj informkestoj, kaj aldone enhavas informon pri nacieco kaj pri ĉiuj la gravaj okupoj de la biografato.
  • Ĝi enhavas aliajn funkciojn (ekz. kalkulo de la aĝo), kiujn estus longe kaj senutile aldoni al dekoj da unuopaj informkestoj.

Tiu ĉi aspekto estas sendependa de la afero "ĉu aŭtomata enkonduka linio - ĉu ne".

Pri tiu ĉi dua afero, mi legis kritikojn. Laŭ mi, tiuj linioj nun aspektas ĝene diversspecaj tra Vikipedio; ja ekzistas gvidilo, sed neniu ĝin respektas (eĉ ĉisupre, oni akuzis mi pro troa unuecigemo, sed la gvidilon ne skribis mi, kaj ni voĉdonu por ĝin forigi, se oni neniel volas ĝin respekti). Evidente ne estas ĝenerala konsento pri la enkonduka linio. Sed nur parolis tri/kvar homoj ĉi tie, kaj mi ŝatus havi pli da diskutantoj, ĉar multaj okupiĝas pri biografioj en Vikipedio. --WinstonSmith 00:38, 2. Jan 2009 (UTC)

PS. Al Kerio: mi pardonpetas pro la akra tono de mia antaŭa mesaĝo, sed ĝuste tiam mi estis malplezure malkovrinta, ke 200 biografioj momente fuŝiĝis pro via malatenta interveno al ŝablono kie klare legeblas "Atentu ke la uzo de ĉi tiu ŝablono necesigas bonan komprenon de ties meĥanismo". Mi ŝatus forigi kelkajn malĝentilajn esprimojn, tamen tio ne estus honeste, do bonvolu akcepti tiun ĉi pardonpeton. --WinstonSmith 00:42, 2. Jan 2009 (UTC)

Saluton, Winston. Estis bona ideo, ke vi adaptis la ŝablonon al la kutima informkesta aspekto. Sed nun ĝia titolo ne havas la nomparton Informkesto kiel multaj aliaj informkestoj. Tial mi proponas, ke ni alinomu ĝin al "Ŝablono:Informkesto biografio" lasante la malnovan titolon kiel alidirektilo. - Krome la enkoda <font>-etikedo ne plaĉas al mi, ĉar ĝi restis el la tempoj, kiam CSS ankoraŭ ne bone funkciis aŭ eĉ ne ekzistis. Ni ja povas ŝanĝi ĝin al <span>. Kore --Tlustulimu 09:34, 2. Jan 2009 (UTC)
Bona ideo, mi alinomis la ŝablonon kaj anstataŭigis font per span. --WinstonSmith 00:08, 3. Jan 2009 (UTC)
Ŝanĝo dum redakta konflikto:
Winston, ne temas pri la aspekto de la ŝablono Bio, sed pri tute alia afero kaj tiu afero estas la jena, se vi ne komprenis ĝin ĝis nun. Unue, mi gratulas al vi pro la plibeligo de la ŝablona aspekto, sed ĝenas min io alia. Se iu volus interŝanĝi la ŝablonon per iu alia, pli konvena, pli tralaborita, kion li devus fari? Vi skribis tion parte iom supre, do ke malaperos la kategorioj, la enkonduka frazo de la paĝoj (vd. John Adams) kaj simile. Tio estas la ĉefa problemo. Ĉu la informoj en la ŝablono devas esti samtempe la enkonduka frazo kaj la kategorioj? Se iu volus interŝanĝi unu, du aŭ tri tiajn ŝablonojn, nu bone, sed mi ne scias, kiom da ŝablonoj estas nun pli precizaj el la informkestoj, kaj kiom de tiaj ŝablonoj aperos en estontaj aŭ neenŝablonigitaj paĝoj. Kiu korektos ilin poste? Ĉu okazos denove ia longa diskuto, ĉar iu ne komprenos la nunan problemon. Nun mi revenos al John Adams. Ĉu vi opinias, ke sufiĉas pri la homo, kiu havis tiom da funkcioj, ke li estis nur politikisto? Ĉu sufiĉas pri Whoopi Goldberg nur informo, ke ŝi estis aktorino? Tio estas moko. Mi tiel povus skribi al vi multajn ekzemplojn, sed tio estas prediluvaj informoj, kiam sufiĉis al kavernaj homoj informo, ke ilia najbaro estas homo kaj ne animalo. Bonvolu do rekorekti la ŝablonon tiel, ke oni ne devu reverki la unuan enkondukan frazon kaj realdoni ĉiujn kategoriojn permane okaze de la interŝanĝo de tiu ĉi ŝablono kun iu alia. Por ke sufiĉu nur interŝanĝi la ŝablonojn kaj ĉio. Tio estas la ĉefa problemo, kiu estas korektenda. Kerio 09:52, 2. Jan 2009 (UTC)
Vidu, mi komprenas vian vidpunkton. Tamen, kial oni devus "interŝanĝi" tiun ĉi ŝablonon, kiu rilatas al bazaj biografiaj datumoj, kun iu pli specifa? Se vi volas aldoni informkeston pri esperantisto aŭ pentristo, por prezenti informojn strikte rilataj al tiuj profesioj, tion faru, sed la biografiaj datumoj lasindas al {{bio}} (laŭ mi). La specifaj informkestoj bone pritraktas aferojn rilatajn al la profesio, sed {{bio}} ege pli bone pritraktas ĝeneralaj biografiaj datumoj (ĝi igas ilin legeblajn kiel metadatumoj; ĝi aŭtomate kategoriigas laŭ profesio, naskiĝjaro, ĉu vivanta aŭ ne, kaj eĉ pri centjaruleco; ĝi ordigas per DEFAULTSORT; ĝi kalkulas la aĝon; ĉion ĉi la specifaj informkestoj ne faras. Ne indas aldoni tiujn ĉi funkciojn al dekoj da specifaj informkestoj, ĉar ĝuste por eviti aldonon de la sama afero en cent lokoj ekzistas ŝablonoj.)
Ja kompreneblas, ke se oni forigas la ŝablonon sen realdoni informojn, informoj perdiĝas. Ankaŭ se oni forigus {{ĈefPaĝoSekcioj}} el la ĉefpaĝo, ĝi iĝus tute nelegebla: ĉu tio eble signifas ke {{ĈefPaĝoSekcioj}} estas malbona kaj aĉa? Laŭ tia vidpunkto, neniu ŝablono povus iam ajn enkonduki novajn funkciojn estontece, ĉar ĝi ne estus interŝanĝebla kun la antaŭaj.
Pri Whoopi Goldberg: kompreneble ŝi ne estas nur "aktorino". Sed ĉu vi volas mencii ŝian plenan filmaron en la enkonduka linio kaj en la informkesto? Tiam la informkesto iĝos pli longa ol la artikolo, kaj la artikolon konsistigos la nura enkonduka linio (liniaro ^_^). Mi ŝercetas, sed vi tion ĉiukaze povas ja fari laŭplaĉe per la parametro "AliajOkupoj", kiu ne kreas kategoriojn.
Pri la enkonduka linio, mi nun aldonis parametron, ĉu ĝin aldoni aŭ ne. --WinstonSmith 00:08, 3. Jan 2009 (UTC)

Informkesto ankoraŭ ne taŭgas[redakti fonton]

Mi ne sekvis la diskuton tie ĉi, sed opinias, ke la "informkesto biografio" ankoraŭ ne estas taŭga. Jen kion mi ĵus skribis sur Vikipediista diskuto:WinstonSmith

1. ...

2. Via informkesto aŭtomate kreas la unuan frazon de artikolo. Ties vortumado ne kongruas al la normoj kaj reguloj de Vikipedio. Nome ĝi donas la rezulton (miaj emfazoj):

"Bruno Migliorini [bruno miljorini] (naskiĝinta en Rovigo [devus esti dato antaŭ loko] la 19-an de novembro 1896 – [komo, ne streko] mortinta en Florenco la 18-an de junio 1975) estis itala lingvisto, esperantisto kaj eminenta figuro en la Esperanto-movado."

Kiel interkonsentite de la komunumo ĝuste estas:

"Bruno MIGLIORINI [miljorini] ('naskiĝis la 19-an de novembro 1896 en Rovigo, mortis la 18-an de junio 1975 en Florenco) estis itala lingvisto kaj eminenta figuro en la Esperanto-movado."

Bonvolu adapti la tekston al la normoj, vd. Vikipedio:Gvidilo por biografioj.

Mi dankas vin pro mencio de tiu gvidilo, kaj tuj adaptas la ŝablonon. Tamen, bonvolu legi la ĉisupran diskuton, kie homoj klare diris, ke ili preferas "n." al "naskiĝis" pro kialoj de "persona stilo", kaj ke neniu povas devigi ilin uzi alian formon, ĉar vikipedio estas libera. Do, la problemo ne estas nur la ŝablono. --WinstonSmith 20:30, 3. Jan 2009 (UTC)
Dankon Winston, pro via reago. Mi nur nun legis la ĝisnunan diskuton. Mi tute konsentas kun vi, ke unueca formo de la enkonduka frazo de biografio estas pli grava ol iu "persona stilo" pro la argumentoj, kiujn vi jam menciis. Tiaj konvencioj simple faciligas legadon kaj memkompreneble kaj ne (plu) diskutate ekzistas en aliaj lingvo-versioj (ekzemple en la germana unuece per "*" kaj "†"). Ĉu vere ies "persona libereco" dependas de tio, ke li aŭ ŝi laŭsituacie "decidas", ke hodiaŭ mi skribas "NN naskiĝis", morgaŭ "NN *", postmorgaŭ "NN naskiĝinta" ktp.? Apenaŭ kompreneble por mi.
Laŭ mi pli grave estas, ke oni havos la eblecon historie korekte indiki,
  • ke iu persono naskiĝis sub la nomo XY kaj mortis sub la nomo YZ
  • ke iu persono naskiĝis ekzemple "en 1888 en Hirschberg im Riesengebirge, Germanio (nuntempe Jelenia Góra, Pollando)", ĉar pola urbo Jelenia Góra ne ekzistis en 1888.
  • ke iu persono havis diversajn ŝtatanecojn; ĉe Albert Einstein tri ĉe aliaj personoj eĉ pli; komparu la versiojn en (eo) kaj (en), kaj oni tuj vidas, kiel pli fidinda estas la angla teksto
  • ke pri persono preciza naskiĝdato aŭ -jaro ne estas konata ("naskiĝis ĉ. 25 a.K., mortis post 30 p.K.)
Amike Helga Schneider 22:19, 3. Jan 2009 (UTC)

3. Via informkesto aŭtomate aldonas la kategorion "Viroj". Ĝi estas tro vasta, nehelpa kaj pro tio superflua balasto. Bonvolu forstreki ĝin el via algoritmo.

Mi tion faris, ĉar kelkaj artikoloj jam estis enhavintaj la kategorion. Mi ne havis kialon por forigi ĝin ("via ŝablono forigas kategoriojn!!" ^_^), do aldonis ĝin ĉie. Se vi taksas la kategoriojn Viroj kaj Virinoj senutilaj, ne estas bona ideo forigi ilin el la ŝablono kaj forgesi pri ili: bonvolu anstataŭe aperigi diskuton pri ilia forigo en la taŭgaj lokoj, kaj nur poste ili estu forstrekataj el la ŝablono. --WinstonSmith 20:30, 3. Jan 2009 (UTC)
Mi konsentas. Tiuj kategorioj "Viroj", "Virinoj" ŝajnas esti el la mezepoko de Vikipedio, sed jen kaj jen ili ankoraŭ ekzistas. Tiu tamen estas aparta diskuto. Helga Schneider 22:19, 3. Jan 2009 (UTC)

4. Via informkesto aŭtomate aldonas ŝtatanecon. Ĉe Migliorini, kiu ĉiam estis italo, tio ne estas problemo. Sed ekzistas multaj personoj, kiuj havis plurajn ŝtatanecojn samtempe aŭ unu post la alia. Por tio via informkesto ne estas sufiĉe fleksebla. Gravas la enhavo, kaj ŝablonoj devas adaptiĝi al la bezonoj de la enhavo, ne inverse!

Jes ja. Duobla nacieco nepre aldonindas al la informkesto. --WinstonSmith 20:30, 3. Jan 2009 (UTC)

Mi tamen pensas, ke via informkesto povos esti grava paŝo al unuecigo kaj faciligo de la tajp-laboro pri biografioj. Sed unue vi adaptu ĝin al la minimumo intertempe pene interkonsentita, eble helpe de aliaj.

Amike Helga Schneider 19:07, 3. Jan 2009 (UTC)

P.S.: Jen plia frapa ekzemplo pri la ĵus priskribitaj punktoj: Albert Einstein. Laŭ la ŝablono do "germana fizikisto" kaj la nenorma vortumado de la unua frazo. Ĉu ni nun devas elĵeti ĉiujn tiajn ŝablonojn unuope aŭ ĉu oni povas centre adapti ĝin al la regularo? Helga Schneider 19:29, 3. Jan 2009 (UTC)

Malemo rekorekti la ŝablonon[redakti fonton]

La malemo rekorekti la ŝablonon konsistas eble en tio, ke Winston Smith devus permane reverki la komencajn frazojn de la paĝoj, kie la ŝablono estas, kiam li antaŭe permane forigis ĉiujn komencajn frazojn de paĝoj kaj la kategoriojn. Tio estus certe pena laboro kaj pro tio la ŝablono daŭre fuŝigos la paĝojn okaze de interŝanĝo de ŝablonoj. Kerio 19:39, 6. Jan 2009 (UTC)

Dum la lastaj 15 tagoj mi kaj ArnoLagrange aldonis multenombrajn korektojn kaj plibonigojn (nova aspekto, nova vortordo, ...) laŭ sugestoj de pluraj vikipediistoj. Eble vi ne vidis, ke estis eĉ aldonita parametro por eviti la kreadon de la enkonduka frazo, por la artikoloj kie ĝi ne ŝajnas bone verkita.
Tamen mi ne ŝanĝas la ŝablonon pro persona plezuro de mi aŭ aliaj unuopuloj. Kaj mi ne legas konsenton pri via peto en la ĉisupra diskuto, kaj vi neniam klarigis, kial povus necesi forigo de la ŝablono. Ĉu iu biografato povus iĝi urbo, aŭ manĝaĵo? Ĉu lia artikolo ne plu bezonos informkeston, kiu naskiĝis por unuecigi ĉiujn biografiojn, kaj kiu (post via peto kaj la sekva korektado) bone funkcias kiam en la sama paĝo aperas pli specifa *sed alicela* informkesto (politikisto, ktp, kiuj tute ne mastrumas metadatumojn, ofte ne anstataŭigas defaultsort, preskaŭ ĉiam ne aldonas ĉiujn la kategoriojn, ...)? --WinstonSmith 12:27, 7. Jan 2009 (UTC)
Viaj vortoj estas stultaj kaj mensogaj. Hieraŭ mi interŝanĝis vian ŝablonon en Sophia Loren kaj neniu el viaj vortoj estas veraj rilate al viaj vortoj pri parametro por eviti la kreadon de la enkonduka frazo. Eĉ se via ŝablono estus el oro, ĝis tiam, kiam ĝi fuŝigos la paĝojn dum la interŝanĝoj de ŝablonoj, mi asertos, ke ĝi estas por du aferoj. Krome, vi senĉese defendas tiun ĉi ŝablonon sole el la aspekta vidpunkto kaj rilate al biografiaj datoj, sed ĉiuj parametroj estantaj en ĝi, estas en ĉiuj informkestaj ŝablonoj rilataj al personoj. Do, mi diras, ke ĝi estas superflua, senbezona kaj fuŝiga el la nuntempa funkciado. Kaj plue, estis vi, kiu forigis la komencajn frazojn kaj permane skribitajn kategoriojn en rilataj paĝoj. Ĉu vi opinias, ke tiu ĉi ŝablono estos en paĝoj por eternaj tempoj. Haha. Utopio. Naiveco. Venos iu alia, kiu komprenos, kion vi ne komprenis. Kerio 15:32, 7. Jan 2009 (UTC)
Nomi ies vortojn "stultaj kaj mensogaj" ne nur malĝentilas laŭ mia opinio, sed ankaŭ malpermesatas laŭ nia komunuma etiko, sur kiu baziĝas nia paca kunvivo en Vikipedio.
Mi klarigas la signifon de tiuj prifiparolataj vortoj:
1. Vi plendis, ĉar: "Ĉiuj ne parolas per la sama lingva stilo, do ĉiuj ne uzas la saman vorton por la unua frazo".
2. Ekde tiam, al la instrukcioj pri la ŝablono mi aldonis: "La ŝablono aŭtomate kreas enkondukan linion. Se vi ial volas forigi ĝin kaj verki ĝin permane, bonvolu aldoni: "EnkondukaLinio = ne"."
La informkestoj pri profesioj malbone pritraktas biografiajn datumojn, ĉar ili havas nur unu parametro pri la naskiĝdato (dum tiu ĉi informkesto pritraktas unuope tagon, monaton kaj jaron, tiel ebligante metadatuman elŝuton de informoj) kaj unu pri la nomo (dum tiu ĉi informkesto pritraktas unuope familian nomon kaj personan nomon, tiel permesante aŭtomatikan ordigon laŭ familia nomo en la kategorioj). --WinstonSmith 20:53, 7. Jan 2009 (UTC)

Saluton, gekaraj. Bonvolu ne kvereli pro la ŝablono. Mi proponas triŝtupan uzoskemon por informkestoj en biografiaj artikoloj:
Ĉu mi kopiu mian propono, eble iom pli detale, al nia ĉefa diskutejo, por finfine trovi interkonsenton? Kore --Tlustulimu 18:24, 7. Jan 2009 (UTC)
Nepre jes, kvankam mi persone opinias, ke ni devus labori por estontece integrigi tiun ĉi informkeston kun la pli specifaj, anstataŭ ol disigi la du aferojn (tiu ĉi informkesto kaj pli specifa informkesto bone kunvivas en la sama paĝo, se ni tion pristudetas). Dankon pro interesiĝo. --WinstonSmith 20:53, 7. Jan 2009 (UTC)
  • Unue mi aliĝas al Winston por esprimi ke estas neakcepteble uzi vortojn "stulta kaj mensoga" alparolante estimindan kunlaboranton. Kerio, bonvolu konsideri ke eĉ se vi ne konsentas pri la vidpunkto de Winston, tio neniel pravigas ke vi traktu liajn vortojn tiamaniere. Mi invitas vin kvietiĝi kaj konsideri ke Winston estas bonvolema homo kiu provas enkonduki plibonigojn en Vikipedio. La proponita {{bio}} estis (kaj plu estas) kritikebla kaj kritikinda. Ŝajnas ke Winston penis por evoluigi la ŝablonon laŭ la ricevitaj kritikoj.
  • Due mi ne deziras dediĉi multe da tempo al tiu projekto, sed mi opinias ke oni devas trovi solvon por disponi por plej taŭgaj informkestoj por ĉiuj biografioj. Laŭ mi, ni devus havi bazan ŝablonon {{bio}} kiu provizas la bazajn informojn kaj metadatumojn. La aliaj specifaj informkestoj heredu de tiuj funkcioj kaj aldonu la kromajn bezonatajn informojn (kaj aspekton). Ni ne bezonu enmeti du informkestojn en la saman paĝon, sed enmetante specifan informkeston ĝi funkciu almenaŭ kiel la baza kaj aldonu al ĝi kromajn funkciojn. Ĉu klare ? AL @ 22:35, 7. Jan 2009 (UTC)
Winston respondis al mia reago iom supre tion : ...kaj vi neniam klarigis, kial povus necesi forigo de la ŝablono. Ĉu iu biografato povus iĝi urbo, aŭ manĝaĵo? Pardonu, sed ĉu mi estas ia idioto aŭ kaverna homo, se mi tiel pripensus kaj ne ekkonus diferencojn inter homo, urbo aŭ manĝaĵo? Ĉu mi verkante pri homo aldonus ŝablonon pri urbo? Kia stultaĵo! Se Winston ne vidas klarigojn en ŝablono Evitenda, tio estas lia problemo. Winston devigas min skribi tiel kiel mi skribis. Se tiu ĉi ŝablono estus "normala ŝablono" kiel ĉiuj en tiu senco, ke kiam iu volus interŝanĝi ĝin, nenio fuŝiĝus, ĉio estus en ordo. Kaj due : la vortoj stulta aŭ mensoga estas nenia vulgaraĵo, tial mi ne komprenas, kial oni admonas min. Winston idiotigas min, me defendas min. Kerio 15:45, 8. Jan 2009 (UTC)

John Tyler, James K. Polk, Zachary Taylor[redakti fonton]

John Tyler

Winston aldonis tiun ĉi ŝablonon ankaŭ en la jenajn paĝojn: John Tyler, James K. Polk, Zachary Taylor. La tri menciitaj sinjoroj estis prezidentoj de Usono. En la paĝoj pri John Tyler kaj Zachary Taylor mi restarigis la redaktojn de Winston, ĉar tio eblis, tial la unua, komenca frazo kaj la kategorioj estis rekonservitaj kaj interŝanĝis la ŝablonoj:Informkesto biografio per aliaj, pli konvenaj ŝablonoj : Informkesto politikisto kaj okaze de Zachary Taylor mi aldonis ankaŭ ŝablonon: Informkesto soldato. La paĝo pri James K. Polk restas dum kun la ŝablono : Informkesto biografio. Kvankam ankaŭ ĉi tie sufiĉas restarigi la paĝon kaj aldoni alian ŝablonon pri politikisto, mi demandas: Ĉu sufiĉas pri tiel grava persono en la historio de iu ŝtato ŝablono, kiu donas nur informojn, kie li naskiĝis kaj mortis kaj kiam tio okazis? Ne koleriĝu aŭ pensu ion ajn vi volas, sed se mi estus usonano, mi ofendiĝus, ke iu mokas al li aldoninte tien tiun ŝablonon. Kial ni kreas ŝablonojn pri animaloj {{Taksonomio}}, respektive {{Taksonomio korektita}}, se sufiĉus laŭ la "modelo de ŝablono Informkesto biografio" skribi, ke iu animalo estas birdo, mamulo, fiŝo kaj simile eĉ ne aldoninte la ceterajn parametrojn pri ĝi - klason, ordon, familion ktp. Mi kuraĝas aserti, ke interesantoj pri belaj, informriĉaj paĝoj pri animaloj tuj aŭdiĝus.

La ŝablonon necesas pritrakti ankaŭ el la vidpunkto de ĝia posta anstataŭigo kun iu alia. Estus malbone diri, ke ĝi estas bona, ĉar ĝi aspektas tiel kaj tiel, skribi tion el la vidpunkto de nura rigardanto aŭ leganto. Bonvolu provi iu ajn interŝanĝi ĝin kun iu alia ŝablono aŭ iel labori kun ĝi. Vi ekscios, ke tio estas ĝeniga laboro - ŝovi la redaktotan paĝon supren kaj suben por ekscii informojn, kiuj estas reverkendaj, skribi aŭ kopii vorton de vorto, ĉar alie ne eblas fari tion. Se vi elektus alian manieron, do forviŝante la parametrojn el la ŝablono kaj tiel reverki la unuan frazon, tio estas ankaŭ ĝeniga. Mi scias, ke estas ĉi tie malmulte da homoj, kiuj faras tian laboron, kiun faras nun mi, do la interŝanĝado de diversaj ŝablonoj (ne nur tiun informkeston pri biografio), do mi ne scias, se aliaj komprenos tion. Mi deziras al vi firmajn nervojn dum tiu ĉi laboro. Kerio 07:17, 11. Jan 2009 (UTC)

Nun en la artikolo Zachary Taylor lia naskiĝdato kaj naskiĝmorto aperas trifoje en tri malsamaj lokoj (ne nur en la paĝo, sed ankaŭ en la redaktoskatolo mem: do, trioble pli ŝancas, ke erare oni skribu malĝustan daton.) Aldone, neniu el tiuj tri datoj estas legebla kiel metadatumo. La artikolo nun enhavas du specifaj informkestoj kiuj aspektas ege malsamaj - eĉ ilia larĝo estas malsama. La dua informkesto enhavas ruĝan tekston sur malhela fono, kaj malbone funkcias pro manko da iu bildo. La enkonduka frazo ne plu respektas la gvidlibron pri biografioj, kiun menciis ĉi-supre Helga Schneider (dato de naskiĝo kaj morto inter krampoj, ktp). Malaperis Kategorio:Viroj. La naskiĝloko, Vaŝingtono, iĝis (angle) Washington. La novajn ŝablonojn ne enmetis kun hazardaj spacoj en la nomoj de parametroj, tiel ke nun la redaktoskatolo aspektas kiel batalkampo. Finfine, vi enmetis datumojn en la informkestoj, kiuj eĉ ne estas menciataj en la artikolo, tiel ke la informkestoj estas ege pli longaj kaj precizaj ol la artikolo mem: ŝajne la artikolo iĝis informkesto kaj la informkesto iĝis la vera artikolo.
Tio okazas, dum aliaj 30 usonaj prezidentoj daŭre restas sen informkesto, ĉu biografio, ĉu prezidento, ĉu animalo: do, estus pli bone helpi tiujn artikolojn, unue. (Mi neniam forigis informkeston pri prezidento de Usono por reverki artikolon per tiu ĉi ŝablono; la malo tamen iĝis kvazaŭ hobio).
Fine, kaj ne rilate al la informkestoj, vi forigis mian integrigon de la ŝablono {{projektoj}} sub taŭga titolo en tiu paĝo, kaj nun ĝi denove troviĝas hazarde kaj sensence sub la fino de la dua ŝablono. Estas surprizige, ke tia plibonigo kiun mi faris daŭre iĝas perdita en diskutoj pri tute alia ŝablono (tio jam okazis plurfoje, kaj nenio estas pli ĝena ol korekti dufoje la saman eraron en artikolo).
Pri la ofendemo de usonanoj, mi rimarkigas, ke en it:Zachary Taylor la informkesto estas same skiza, kaj neniu protestis. de:Zachary Taylor eĉ ne havas informkeston. --WinstonSmith 12:02, 11. Jan 2009 (UTC)
Mi ne respendecas pri la kvanto da teksto en la paĝoj. Tio estas kiam ajn aldonebla. Mi jam ne komentos viajn parolojn kiel vi forigis mian integrigon de la ŝablono {{projektoj}} - mi nenion forigis kaj mi eĉ ne trovis tiun ŝablonon en la teksto. Via frazo La artikolo nun enhavas du specifaj informkestoj kiuj aspektas ege malsamaj - eĉ ilia larĝo estas malsama. ŝajnas esti el plumo de duonblinda homo. Ĉu vi portas okulvitrojn? Kiom da dioptrioj? La ŝablonojn, kiujn mi enmetis, havas ambaŭ larĝecon style="width:21em, sed male, via informkesto biografio enhavas larĝecon style="width:25em, do kiu havas ilin malsamajn? Vi skribas mensogojn kaj aliajn vi kulpigas pro mensogoj. Via ŝablono estas kontraŭvikipedia. Kerio 15:27, 11. Jan 2009 (UTC)
Pri kontraŭvikipedieco: tiu sama kontraŭvikipedia ŝablono uzatas en 92 000 artikoloj en la itala vikipedio, kiu multe pli grandas ol nia. Bonvolu detaligi la signifon de "kontraŭvikipedia", konsiderante tiun ĉi fakton.
Pri la ŝablono {{projektoj}}: mi ŝanĝis la ŝablonon {{commons}}, evitenda, per {{projektoj}}. Vi unuklake nuligis miajn ŝanĝojn sen kontroli ĉu mi faris ion alia krom aldoni la informkeston. Tio estas vere kontraŭvikipedia, ĉar vi tiel povintus forigi informojn aldonatajn de mi al la artikolo. Bonvolu esti pli lerta, kiam vi nuligas alies ŝanĝojn.
Pri posedaĵoj: mi posedas neniun ŝablonon.
Pri vidkapablo: ĉu sama larĝeco?
--WinstonSmith 16:28, 11. Jan 2009 (UTC)
Rigardu ankaŭ ĉi tie: vi forigis plurajn lingvajn korektojn kaj la aldonon de ŝablono {{sukcedo}}, faratajn de mi. Ĉi tie, male, mi ŝanĝis "Retejoj" al "Eksteraj ligiloj" (laŭ la kutimo), laŭnormigis la liston de ligiloj, aldonis la sekcion "Aliaj projektoj", kaj malmajuskligis du familiajn nomojn. Same, vi ĉion nuligis.
Tio estas malakceptebla, ke por forigi ŝablonon de vi ne ŝatata, vi ankaŭ forigas utilajn ŝanĝojn.
Mi kaj la aliaj vikipediistoj ne havas tempon por fari la samajn korektojn centfoje, nur pro tio, ke aliuloj ŝatas nuligi ŝanĝojn sen kontroli KIO fakte estis ŝanĝata. La venontan fojon, ke iu mia gramatika korekto aŭ normigo de sekcioj estos forigata sen kialo, mi ne plu perdos mian tempon por peti, ke vi estu pli lerta venontfoje, sed rekte petos la helpon de administrantoj. --WinstonSmith 16:53, 11. Jan 2009 (UTC)
Ne minacu. Via konduto ŝajnas al mi tre stranga, ĉar se vi pli bone rigardus, vi vidus, kiajn ŝanĝojn mi faris. Ŝablono:Sukcedo estas ĉi okaze nenecesa. Ĉio estas en la ŝablono. Kerio 17:58, 11. Jan 2009 (UTC)

Estas nekredeble : la tri menciitaj artikoloj estis preskaŭ ne signife redaktitaj dum pli ol ses jaroj (komparu ekzemple versiojn de artikolo pri John_Tyler de 29. Dec 2008 kaj de 24 oktobro 2002. La 1an de januaro ĉijare Winston aldonis {{bio}}, kaj tuj aperas Kerio kiu forigas ĝin kaj anstataŭas ĝin per aliaj ŝablonoj laŭ siaj preferoj. Ĉu vi Kerio do havas nenion pli utilan por fari en Vikipedio ol postkuri la redaktojn de Winston kaj nuligi ilin ? Ĉu iu komisiis vin por tio ? Vi prezentas la faktojn kvazaŭ vi farus bonon kaj ke Winston fuŝadus paĝojn. Bonvolu konsideri ke mi tute ne konsentas. Klare vi preferas iujn ŝablonojn, kaj Winston provas enkonduki iun alian kiu ne plaĉas al vi. Ambaŭ el vi havas argumentojn. Pluraj proponis ke ni okazigu baloton pri tio. Bonvolu intertempe ne fari redaktajn militojn. Se vi, Kerio, opinias ke iuj ŝablonoj pli taŭgas ol iu alia bonvolu prilabori artikolojn kiuj tute malhavas da ili sed ne tiel persekutu la redaktojn de Winston kvazaŭ li estus malbonfaranto, kaj vi komisiita ripari liajn farojn.

Cetere Kerio klarigas «mi restarigis la redaktojn de Winston», dum fakte li nuligis la redaktojn de Winston kaj restarigis la artikolon en la staton en kiu ĝi estis antaŭ la redaktoj de Winston. Mi bedaŭras, Kerio, sed ankoraŭ ĉi-foje vi esprimas la faktojn konfuze kaj konfuzige, same kiam per via ŝablonŝanĝo vi malperigas la enkondukajn frazojn kaj klarigas ke la enkondukan frazon forigis iu alia. Mi petas vin iom pli atente observi kio okazas kun tiuj diversaj ŝablonoj kaj kun tiuj diversaj redaktoj, kio kaŭzas kion kaj kiu faris kion. La afero estas jam komplika kaj via prezento de la faktoj ne helpas ĝuste kompreni kio okazas.

Krome estas via vidpunkto, Kerio, ke oni taksu ŝablonon laŭ la facileco anstataŭigi ĝin per iu alia. Tiu argumento estas konsiderinda, tamen ĝi ne estas la sola.

Konklude, mi rediras, mi ne volas tro forperdi da energio en tiun disputon. Laŭ mi estas respektindaj argumentoj ambaŭflanke kaj mi eĉ pripensas iun trian vojon kiu repacigus ĉiujn. Mi petas vin ne fari redaktajn militojn kaj konduti ĝentile kaj respekteme unu al la alia kaj partopreni en komuna decida proceso kiun finos baloto. Mi pretigos balotpaĝon en kiu estos difinitaj tempolimoj. La unua tempolimo estos la eko de la baloto, mi proponas post du semajnoj. Dum tiuj du semajnoj, bonvolu ambaŭ paceme kaj konstrueme, prilaborante apartajn artikolojn, evidentigi viajn argumentojn ke la cetero de la vikipediista komunumo klare komprenu pri kio temas. AL @ 19:22, 11. Jan 2009 (UTC)

Uzi ĝin ĉiam[redakti fonton]

Mi proponas ŝanĝi la ŝablono por uzi ĝin ĉiam. Mi pensas, ke ĉi ŝablono devas krei la unuan frazon (kiel Michael Moroni (5-an de februaro 1990 - 28-an de marto 2024) estis itala lernanto, kiu skribis multajn tekstojn kaj verkis multajn kanzonojn.) kaj la kategoriojn pri agado ktp. Do, oni devus enmeti ĉi tiun ŝablonon en ĉiuj paĝoj pri geviroj ĉar, se mi uzus nur informkesto kiel {{Informkesto kantisto}}, la ŝablono ne kreus aŭtomate la kategoriojn sed mi devas enmeti mane. Kion vi pensas? --→ Airon 16:58, 10. Aŭg 2009 (UTC)

Nekonata naskiĝdato[redakti fonton]

Iuj VOLAS NE dissigi sian naskiĝdaton (por ne ricevi bondezirojn de naskiĝdato ?) Se oni skribas nur la naskiĝjaron, (kaj ne la naskiĝ-tago kaj monato) la ŝablono, de kelkaj semajnoj, fuŝas. Se oni ne skribas la naskiĝjaron, la ulo estas aŭtomate kasifikata "nekonata naskiĝdato". Ĉu iu bonvolas ripari tion ?

--Jean-François Clet 09:47, 14. Jun 2010 (UTC)

Nun se naskiĝdato ne estas precizigita la aĝo estas kalkulita kvazaŭ la homo estus naskiĝinta ja la 1a de januaro de la menciita naskiĝjaro. Sekve ĉe neprecizigitaj naskiĝdatoj ne plu devus aperi eraro. Se tamen estas bonvolu informi pri paĝo(j) kie aperas la eraro. Arno Lagrange @ 11:22, 14. Jun 2010 (UTC)

Malfunkcio laŭ stato de hodiaŭ estas ekzemple ĉe la paĝo Ali ibn Abi Talib *. La historia islama kalifo ne volas "eviti ricevi bondezirojn de naskiĝdato", sed simple ne konatas la ekzaktaj naskiĝ- kaj mortotagoj, nur la koncernaj jaroj (600 kaj 661). Tiel sendube estas ĉe pli multaj personoj, kiuj jam mortis de multaj jarcentoj... ThomasPusch 21:00, 16 Mar. 2011 (UTC)

* Notiĝas: Aĝo je morto Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <

Modula uzado[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi kreis novan teston en Ŝablono:Informkesto/testoj. Eble ni povas ja aldoni la tie uzatan parametron enhavo al ĉi tiu ŝablono {{Informkesto biografio}}, por meti en ĝin alian informkeston pri certa okupo resp. profesio. Tio ebligus al ni kunmeti la ŝablonojn module, kaj ni ne plu devos pligrandigi ĝin ĉiufoje, se plia profesio ial graviĝas.

Se ni farus tiel, ni nur devus doni al la enmetitaj ŝablonoj la parametron subŝablono, kiel jam videblas en {{informkesto/provejo}}. Mi trovis la ideon en la germana ŝablono de:Vorlage:Medienbox, kiu estas uzata por tuta grupo de rilataj temoj. Amike --Tlustulimu 22:39, 21. Sep 2010 (UTC)

Saluton. Intertempe mi kreis iom pli detalan testaron en Ŝablono:Informkesto muzika artisto/testoj. Ĉu iu el vi havas proponon pri tio? Sed mi ankoraŭ ne metis la novajn koderojn al Ŝablono:Informkesto biografio/provejo, ĉar mi ne scias, ĉu la tiea provo jam estis finita aŭ ne. Amike --Tlustulimu 16:55, 6. Okt 2010 (UTC)

Dosiero + TipoDosiero = necesaĵo?[redakti fonton]

Mi uzis ĉi ŝablonon unuafoje, sed mi spertis malfacilaĵojn por aldoni bildon. Se oni skribas la tuta nomon de dosiero en parametro "Dosiero" la bildo ne aperos. Por aperigi bildon, oni devas skribi ĝian nomon sen dosiersufikso, kiu estas skribenda en "TipoDosiero". Kial oni ne povas simple skribi la tutan nomon (ekz. "miaBildo.jpg") en unu parametro? Mi spendis multe da tempo por kompreni tion, ĝis kiam mi ne trovis alian artikolon kun ŝablono bio. --Francescost (diskuto) 19:21, 5 Mar. 2013 (UTC)

Saluton, Francescost. Dankon pro via demando kaj atentigo. Ankaŭ mi pensas, ke aparta parametro TipoDosiero por la dosiera tipo ne estas necesa. Sed mi ne scias, ĉu la ŝablono sufiĉe ofte estas uzata kun ĉi tiu parametro. Se jes, ŝanĝo estas pli malfacila, ĉar la artikoloj ne estu fuŝaj pro ŝanĝo de la ŝablono. Mi cerbumos morgaŭ pri solvo. Eble mi ja trovos trukon. --Tlustulimu (diskuto) 19:39, 5 Mar. 2013 (UTC)
Eblas laŭ mi:
  1. aldoni alian parametron kun la tuta nomo kaj lasi la jam ĉeestantajn parametrojn (tiel la artikoloj, kiuj uzas jam ĉi ŝablonon ne ŝanĝos);
  2. se la parametro "dosiero" ne havas dosiersufikson, ĝi funkcios kiel hodiaŭ; se la nomo estas tuta, kun sufikso, la bildo estos montrita;
  3. ŝanĝi ŝablonon kaj uzi roboton por modifi la artikolojn, kiuj uzas ĉi ŝablonon
Dankon pro via respondo. --Francescost (diskuto) 08:09, 6 Mar. 2013 (UTC)
Saluton, Francescost. Mi proponas, ke ni atendu la aktivigon de Scribunto kun la programa lingvo Lua. Mi supozas, ke per ĝi certe eblas iu truko, tiel ke ne plu gravas, ĉu bilda parametro enhavas la tutan nomon aŭ nur la antaŭpunktan parton. --Tlustulimu (diskuto) 10:08, 6 Mar. 2013 (UTC)
Saluton. Mi ĵus trovis interesan kodon en la angla vikipedio, nome
{{#invoke:string|match|s=file:foo.jpg|pattern=%.([^.]+)$}}
Mi jam testis ĝin. Ĝi redonas: jpg
Eble ja eblas aldono al la Lua-modulo {{InfoboxImage}} kaj ŝanĝo de {{informkesto biografio}}, tiel ke finfine ne plu gravas, ĉu oni uzas la bildon jene:
  • Nur per la parametro Dosiero
    • Kompleta Vikia sintakso: [[Dosiero:miaBildo.jpg|eta|Ulo]]
    • Nur la kompleta nomo: miaBildo.jpg
  • Ambaŭ parametroj, do kaj Dosiero kaj TipoDosiero:
    • Finaĵo kaj nomo aparte: miaBildo kaj .jpg.
Sed ankoraŭ povas daŭri krei la necesan kodon. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 14:16, 25 Maj. 2013 (UTC)
✔ Farite Ĉar ekde iomete pli ol 2 monatoj nenio okazis, mi ĵus aldonis truketon al la fontokodo de la ŝablono. Nun ne plu gravas, ĉu oni indikas la dosiertipon aparte aŭ ne, aŭ oni metas ĝin en la la nomon de la dosiero, kiel kutime. Mi esperas, ke la parametro TipoDosiero ne estas iel kaŝe uzata en iu subŝablono. Alie mi devos trovi trukon eĉ por tio. --Tlustulimu (diskuto) 13:17, 30 Jul. 2013 (UTC)