Leopold Trepper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leopold Trepper
Persona informo
Leopold Trepper
Леопо́льд Тре́ппер
Naskiĝo 23-an de februaro 1904 (1904-02-23)
en Nowy Targ
Morto 19-an de januaro 1982 (1982-01-19) (77-jaraĝa)
en Jerusalemo
Tombo Har HaMenuchot vd
Lingvoj jidofranca vd
Loĝloko VienoMoskvoKrakovoParizoJerusalemo vd
Ŝtataneco PollandoIsraeloFrancioSovetunio vd
Alma mater Communist University of the National Minorities of the West vd
Partio Palestine Communist Party • Komunista Partio de Sovetunio vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • spiono • rezistobatalanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leopold TREPPER (naskliĝis la 23-an de februaro 1904 en Neumarkt (Nowy Targ, Pollando); mortis la 28-an de decembro 1982 en Jerusalemo) estis pola komunisto, partopreninto en kontraŭstaro kaj publikisto, kun juda deveno.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Leopold Trepper aliĝis en la 1920-aj jaroj al la neleĝa Komunista partio en Palestino, ĉar tiu estis la sola partio, en kiu egalrajtis araboj kaj judoj. Ĉar lin persekutis la britoj, li fuĝis ĉ. 1930 al Moskvo. Tie li studis kaj redaktis gazeton en la jida lingvo. Poste li - en komisio de la sovetunia sekreta servo NKVD – veturis al Bruselo kaj laboris kaŝe kiel kanada komercisto. Li organizis tie la kontraŭstaran spiongrupon Ruĝa Kapelo. Oni nomis lin la »Granda Ĉefo«.

Liaj agentoj atentigis Stalinon en printempo de 1941 pri la atendebla nazigermana armea invado. Lia homo en Tokio, Richard Sorge, sciigis, ke ne atendeblas japana invado al Sovetunio, tiel oni povas aligrupigi taĉmentojn de la Ruĝa Armeo de Sovetunio. En 1942 la Ruĝa Kapelo anoncis pri la nazigermana invado de Kaŭkazio, tiel oni povis organizi la defendon de Stalingrado. Trepper en 1943 estis arestita de la nazioj, sed povis fuĝi.

Inter la jaroj 1945 kaj 1953, li estis enkarcerigita en Moskvo, ĉar Stalin timis pro lia scio pri detaloj de la germana invado. Li estis en 1954 rehabilita kaj revenis al Pollando, kie li estis eldonisto pri juda literaturo kaj gvidanto de judaj kultursocietoj.

Pro la sestaga milito en 1967, Władysław Gomułka prezentis kontraŭjudisman malam-parolon. Sekve de tio, li estis arestita, sed altrudis per malsat-striko permeson pri elveturo al Israelo. Ĉe la enterigo, Ariel Ŝaron donis al li ordenon je la ĉerko.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]