Ŝanhaja Kunlabora Organizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝanhaja Organizo por Kunlaboro (ĉine: 上海合作组织; ruse: Шанхайская организация сотрудничества) estas regiona internacia organizo.

La organizo rezultiĝis de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio en la jaro 1996, en tiu sama jaro al ĝi aliĝis Kazaĥio, Kirgizio kaj Taĝikio. En 2001 aliĝis ankaŭ Uzbekio. La oficiala dato de la fondiĝo estas la 14-a de junio 2001, kiam okazis kunveno de la ŝtatestroj de la organizo en Ŝanhajo.

Dekomence la ĉefa prioritato de kunlaboro kadre de la organizo estis batalo kontraŭ terorismo, trafiko de narkotaĵoj ks. Poste ankaŭ ekonomia kunlaboro iĝis unu el la prioritatoj.

Kvar landoj membras en la organizo kiel ŝtatoj-observantoj: Barato, Irano, Mongolio kaj Pakistano.

Kunvenoj de la ŝtatestroj de la membraj ŝtatoj

Dato Ŝtato Urbo
1 14-a/15-a de junio 2001 Ŝanhajo
2 7-a de junio 2002 Sankt-Peterburgo
3 28-a/29-a de majo 2003 Moskvo
4 17-a de junio 2004 Taŝkento
5 5-a de julio 2005 Astano
6 14-a/15-a de junio 2006 Ŝanhajo
7 16-a de aŭgusto 2007 Biŝkeko

Vidu ankaŭ

Ligoj

greke Oficiala paĝo de la Ŝanhaja Organizo por Kunlaboro