Ŝnuro (geometrio)
En geometrio, kordo aŭ ĥordo aŭ ŝnuro de kurbo estas streko, kies ambaŭ finaj punktoj kuŝas sur la kurbo. Sekcanto aŭ sekcanta rekto estas rekto, kiu estas pluigo de kordo.

Ŝnuroj de cirklo[redakti | redakti fonton]
Ŝnuro povas esti konstruita ĉe cirklo kaj tiam iuj ĝiaj propraĵoj estas jenaj:
- Perpendikulara dusekcanto de ŝnuro pasas tra centro de la cirklo.
- Ŝnuroj estas samdistancaj de centro de la cirklo se kaj nur se iliaj longoj estas egalaj.
- Se rektaj vastigaĵoj de ŝnuroj AB kaj CD intersekciĝas je punkto P, tiam iliaj longoj kontentigas egalecon AP·PB = CP·PD.
- Longo de ŝnuro, vidata el centro de la cirklo je angulo θ, estas 2 R sin (θ/2) kie R estas radiuso de la cirklo.
La areo kiun ŝnuro de cirklo fortranĉas nomiĝas segmento.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Historio de trigonometrio
- Historio de trigonometriaj funkcioj Arkivigite je 2017-03-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Ŝnuro de cirklo kun interaga animacio