Ŝosbrasiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
ŝosbrasiko
Rapini.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dekotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Brasikaloj Brassikales
Familio: Brasikacoj Brasicaceae
Genro: Brasiko Brassika
Specio: B. rapa
'Brassica rapa var. cymosa,
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La ŝosbrasikocumbrasiko (Brassica rapa var. cymosa, sinonimo: Brassica rapa sylvestris) estas vario de la rapo (Brassica rapa) el la familio de la Brasikacoj (Brassicaceae). Cuma brasiko estas uzata kiel legomo en kuirita formo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Cuma brasiko estas unujara planto. Ĝi ŝosas jam en la jaro de la disemado. La stukturo kaj la koloro de la folioj similas al tiuj de rapo, rafanos, folirapoĉinia brasiko kaj estas helverda. Ŝosante la planto formas flavaj florgrapolojn. Ĝi atingas altecon de 80 cm. La folioj estas krispaj.

Distingado[redakti | redakti fonton]

Ĝi dintingiĝas de la proksime parenca rapo, kiu formas tigotuberon kaj pli malmulte da folioj. La cumrapo formas pli multajn fajnajn radikojn, pli multajn foliojn kaj pli rapida ŝosas. La folioj ankaŭ signife diferencas de la pli konata brokolo. Brokolo havas pli ledrajn foliojn kun dika vakstavolo.

Deveno kaj historio[redakti | redakti fonton]

La cumobrasiko devenas de sovaĝaj rapoj (Brassica rapa subsp. campestris). La planto estis ofte kultivata en la regionoj Apulio kaj Kampanio kaj ĝi disvastiĝis de tie. Cumobrasiko apartenas kune kun brokolo, ĉinia brasikokaj brokoleto al la grupo de la bokolsimilaj kultivaroj.[1]

Signifo[redakti | redakti fonton]

Komerca kultivado de ŝosbrasiko okazas precipe en Italio kaj tie en la suditalaj provincoj Kampanio kaj Apulio. Ankaŭ en Svislando okazas limigitan kultivado de ŝosbrasiko.

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Kultivado kaj rikolto[redakti | redakti fonton]

La komerca kultivado okazas po seto trans la tuta jaro. Por la kultivado norde de la Alpoj estas uzata j mezfruaj kultivaroj el Italio. ankaŭ taŭgas la vintrorezista ĉinia brokolo (Brassica oleracea convar. botrytis var. alboglabra). La plantoj por la vintra kultivado oni komencis kultivi en vitrodomo. Por 2000 ĝis 2500 plantoj oni bezonas 60 ĝis 100 gr da semaĵo. Po aro (100 m²) staras 2000 ĝi 2500 plantoj. De printmpo kaj somero la kultivado daŭras 2,5 ĝis 2 monatojn. Antaŭ la ekflorado oni rikoltas, ĉar tiam la gusto ankoraŭ estas milda. En la komerco freŝaj ŝosoj kun nevelkintaj folioj kaj ankoraŭ fermaj floroj estas la kvalitsignoj.

Malsanoj kaj damaĝbestoj[redakti | redakti fonton]

Ŝosbrasiko povas est atakataj de la samaj damaĝbestoj kaj malsanoj kiel la aliaj brasikplantoj.

Uzado en la kuirejo[redakti | redakti fonton]

En Italujo, Portugalio kaj Galegio ŝosbrasiko estas tipa vintrolegomo. La legomo odoras kiel brasiko. Ĝi havas amaretab guston kaj gustas ne intensive, ĝis kiam la floroj ankoraŭ ne malfermiĝas. La gusto estas pli intensa ol tiu de aliaj brasikoj.[2] Gehen die Blüten auf, wird der Geschmack noch stärker broccoliartig, schärfer und etwas bitterer.[3].

Stokado[redakti | redakti fonton]

La ŝosbrasiko konserviĝas ĉe ĉambrotemperaturo nur du tagojn. En plasta saketo kaj en fridujo ĉe du ĝis kvin gradoj ĝi konserviĝas ĝis sep tagojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Joy Larkcom: Oriental Vegetables. Frances Lincoln, London 2007, ISBN 0-7112-2612-1, S. 35.
  2. U. Lindner: Gemüsearten für den Wok. In: Gemüse. Nr. 11, 1998, S. 608–611.
  3. Barbara Wilde: Broccoli Raab. In: Organic Gardening. 55, April 2008, S. 34.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Fritz Keller, Jürg Lüthi, Kurt Röthlisberger: 100 Gemüse. LMZ, Zollikofen 1986, ISBN 3-9066-7901-2, p. 74–75 .
  • Bärbel Schermer (redaktado): Die große Teubner Küchenpraxis. Kochtechnik, Warenkunde und Varianten vom Spitzenkoch. Teubner, München 2008, ISBN 3-8338-1178-1, p. 50 .
  • Touring club italiano (eldonejo): Frutta e ortaggi in Italia. Guide enogastronomia. Touring club italiano, Mailand 2005, ISBN 8-8365-3294-2, p. 86.