Ŝtono de la saĝuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ŝtono de la saĝuloj, en okcidenta kulturo estas laŭ mita objekto kiu ŝanĝas nenoblajn metalojn en oron. Ĝi ankaŭ donu senmortecon al la posedanto. Ĝi estis unu el la ĉefaj celoj de la mezepoka alkemio.

La koncepto kredeble devenas de la teorioj de la islama alkemiisto GeberAbu Musa Ĝabir Ibn Hajjan, kiu vivis en la 8-a jarcento. Li analizis ĉiun aristotelan elementon laŭ kvar bazaj ecoj: varmeco, malvarmeco, sekeco kaj malsekeco. Tiel, fajro estis kaj varmega kaj seka, tero malvarma kaj seka, akvo malvarma kaj malseka kaj aero varmega kaj malseka. Laŭ li ĉiu metalo konsistis el kombino de ĉiuj ĉi kvar principoj, du ene kaj du ekstere.

Surbaze de ĉi-tiu teorio, oni supozis ke la transformo de unu metalo en alian povus esti efektivigita per la rearanĝo de ĝiaj bazaj ecoj. Oni kredis ke ĉi-tiun ŝanĝon povus ekigi substanco nomita al-iksir en la araba (deveno de la termino eliksiro). Oni imagis ĝin kiel sekan pulvoron, farita el mita ŝtono - la ŝtono de la saĝuloj. Oni kredis ke la ŝtono konsistis el substanco nomita "karmoto".

La legenda ŝtono iĝis la temo de multaj romanoj, inter alie de la libro Hari Poter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj.

Proverbo

Ekzistas proverbo pri la ŝtono de la saĝuloj en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
      Li ne elpensis la filozofian ŝtonon.  

Vidu ankaŭ

Internaj ligiloj

Referencoj

  1. Lernu