Geber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gebero
(721-815)

La patro de la araba kemio

La patro de la araba kemio
Persona informo
Naskiĝo 721
Tuso, Persio, Umajida Kaliflando, Flago-de-Irano.svg Irano
Morto 815
Kufa, Flago-de-Irako.svg Irako
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Abu Mūsā Jābir ibn Hayyān (721-815), ankaŭ konata kiel Gebero, estis araba alkemiisto, polimato, astronomo, astrologo, inĝeniero, geografo, filozofo, fizikisto, apotekisto kaj kuracisto. La unuaj arabaj skribaĵoj pri alkemio estas atribuitaj al li kaj al li oni kreditas pli ol 300 librojn pri filozofio, 1300 librojn pri mekanikaj rimedoj kaj milita maŝinaro, kaj pli ol unu cento da verkoj pri alkemio. Li aktivis kiel alkemiiisto en urbo Bagdado.[1]

Li estis nomata la "patro de la araba kemio" de la eŭropanoj. Lia etna origino ne estas bone konata, kvankam la plejmulto el la fontoj atribuas al li la araba aŭ persa deveno. Gebero respondecas pri la enkonduko de la eksperimentoj en alkemio, tiel kiel la elpenso de pluraj procedoj uzataj en la Moderna Kemio, samkiel la sintezoj de la nitrata kaj klorida acidoj, la distilado kaj kristaliĝo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Hayyan al-Azdi, apotekisto en la tribo de Azd[2], arabo kiu elmigris el Jemeno al Kufa, en la nuntempa Irako, dum la kalifa regno de Umajido. Lia patro Hayyan apogis la abasidojn, oponantojn de la Umajidoj, kaj estis sendita de ili al la Ĥorasana provinco, en la nuntempa Irano, por sukcesi la apogon de tiu gento por ilia kaŭzo. Kaptita de la Umajidoj li estis ekzekutita. Lia familio fuĝis al Jemeno, tie kie Geber naskiĝis kaj ekstudis la Koranon, matematikon kaj aliajn sciencojn per iu lernejestro konata kiel Harbi al-Himyari. Tuj kiam la Abasidoj ekprenis la povon, Gebero revenis al Kufa, tie kie li pasis la plejparton de sia kariero.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]