Željko Joksimović
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Željko Joksimović Жељко Јоксимовић | |
---|---|
![]() Željko Joksimović en 2008
| |
Bazaj informoj | |
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1972 (48-jara) en Beogrado, Socialisma Respubliko Serbio, ![]() |
Edz(in)o | Jovana Janković |
Profesio | soloa kantisto, komponisto, muzikisto |
Instrumentoj | regas 11 malsamajn muzikilojn |
Retejo | www.zeljkojoksimovic.com |
Željko Joksimović (serbe: Жељко Јоксимовић, prononco [ʒěːʎko jôksimoʋitɕ]; naskiĝis la 20-an de aprilo 1972 en Belgrado, SR Serbio, SFR Jugoslavio, do nun 48-jara) estas serba soloa kantisto, komponisto, muzikisto kaj muzikproduktisto. Krom en sia hejmlando, li vaste konatas en Bulgario, Bosnio kaj Hercegovino, Montenegro, Nord-Makedonio, Kroatio, Slovenio, Grekio, Germanio, Aŭstrio kaj aliaj eŭropaj ŝtatoj.
La artisto reprezentis Serbion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2004 en Istanbulo kaj en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo - en Bakuo li atingis honorigindan trian pozicion.