(10302) 1989 ML

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
(10302) 1989 ML
asteroido
Oficiala nomo (10302) 1989 ML
Aliaj nomoj 1989 ML ; 1992 WA
Historio
Malkovrintoj E. F. Helin kaj J. T. Alu
Dato de malkovro
Loko de malkovro
29-a de junio 1989
Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
190,311 Gm (1,272 AU)
164,328 Gm (1,098 AU)
216,293 Gm (1,446 AU)
Discentreco 0,1365
Meza anomaliangulo 104,358°
Klinangulo 4,378°
Periodo 524,090 tagoj (1,435 jaro)
Meza cirkulrapido 26,28 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
104,358°
Argum. de periapsido 183,338°
Terdistanco
- Minimuma

12,042 Gm (0,08050 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 0,248 km
Rotacia periodo 0,792 tago (19 horoj)
Geometria albedo 0,51
Observaj ecoj
Spektroklaso X
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 19,3
v  d  r
Information icon.svg

(10302) 1989 ML estas tre malgranda, tre hela amora asteroido malkovrita la 29-an de junio 1989 de la usonaj geastronomoj Eleanor Francis Helin kaj Jeff T. Alu elde la Observatorio de la Monto Palomar, en kantono San Diego (Kalifornio, Usono).

Ĝia orbito estas tute entenata inter tiuj de Tero kaj Marso, ĝi estas terrenkonta kaj marsrenkonta asteroido sed ne trairas la orbitojn de ambaŭ planedoj.

- La 7-an de julio 1989 ĝi pasis al 0,08178 AU (12,235 milionoj da km) de Tero
- La 10-an de julio 2078 ĝi pasos al 0,08274 AU (12,378 milionoj da km) de nia planedo.

Ĝia spektra klaso "X" indikas, ke ĝia surfaca komponiĝo estas ankoraŭ nekonata. La Delta-V (diferenco de rapido) necesa por atingi ĝin elde malalta tera orbito estas nur 4,8 km/s[1] : (10302) 1989 ML estas do relative facile (malmultekoste) atingebla celo por kosmosondilo.

Ĝi estis rigardita kiel celon por la japana sondilo Hajabusa (tiam nomata "Muse-C") sed estis forlasita pro teknika kialo. Ĝi estis ankaŭ konsiderita de la Eŭropa Kosma Agentejo kiel kandidato celo por la misio Don Kiĥoto por studi la efikojn de kosmoŝipo alfrapanta asteroidon, sed tiu celo est ankaŭ ŝanĝita.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Delta-V de Apud-Teraj Asteroidoj por Kosmŝipa Rendevuo (el la paĝaro de Minor Planet Center (angle)
  2. Studo "Sanĉo" : Plani la minimuma tera elfuĝo por kosmosondilo; paĝaro de ESA (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (10001 - 11000)Poste:
10301 Kataoka(10302) 1989 ML10303 Fréret