(148209) 2000 CR105

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(148209) 2000 CR105
transneptuna objekto
asteroidotransneptuna objekto
Oficiala nomo (148209) 2000 CR105
Aliaj nomoj 2000 CR105
Malkovro
Malkovrintoj Marc W. Buie
Dato de malkovro 6-a de februaro 2000
Loko de malkovro Tucson (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio transneptuna objekto
detached object vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
32,475 Tm (217,084 AU)
6,574 Tm (43,946 AU)
58,376 Tm (390,222 AU)
Discentreco 0,7976
Meza anomaliangulo 6,425°
Epoko: 21-a de januaro 2022
Klinangulo 22,816°
Periodo 1168259,987 tagoj  (3198,522 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
128,365°
Argum. de periapsido 316,147°
Terdistanco
- Minimuma

6,433 Tm (42,999 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro ~207 km
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 6,11
Videbla magnitudo 23,8 vd
vdr

(148209) 2000 CR105 estas tre granda transneptuna objekto, ano de la disa disko.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 6-an de februaro 2000 de la usona astronomo Marc W. Buie elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak, sud-okcidente de Tucson (Arizono, Usono)

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Wm. Robert Johnston, ĝi havas diametron de ĉirkaŭ 207 km; por Michael E. Brown, ĝi havas taksitan diametron de 327 km kaj eble estas nanplanedo[1] kun albedo de 0,04 hipotezita laŭ ĝia blua neŭtra spektro. Tamen pli granda albedo implicus, ke ĝi estus malpli granda objekto.

Orbito[redakti | redakti fonton]

(148209) 2000 CR105 estas unu el la objektoj kun plej granda duona grandakso (pli ol 32 miliardoj de km), ĝi estis la unua malkovrita objekto kun granda duonakso pli granda ol 150 astronomiaj unuoj kaj ĝi trakuras sian orbiton en 3 199 jaroj. Ĝi pasis ĉe sia perihelio la 19-an de decembro 1964.

(148209) 2000 CR105 kaj 90377 Sedno malsimilas el la ceteraj disdiskanoj en tio, ke ili ne suferas gravitan influon de Neptuno, eĉ ĉe iliaj periheloj. Estas malbone konata, kiel tiujn objektoj venis en siajn nunajn orbitojn; laŭ kelkaj hhipotezoj:

  • Ili estis perturbitaj el siaj originaj lokoj pro proksime pasinta stelo.
  • Ili estis perturbitaj de malproksima, ankoraŭ ne malkovrita giganta planedo, kiel la hipoteza Planedo Naŭ.
  • Ili estis perturbitaj de ankoraŭ ne malkovrita akompananto de la Suno (kiel Nemezo).
  • Ili estis kaptitaj disde alia planedsistemo dum proksima paso en la frua historio de la sunsistemo.[2] Laŭ Kenyon kaj Bromley, estas 15 % da probablo, ke stelo simila al la Suno pasis sufiĉe proksime kaj 1 % da probablo, ke planeda interŝanĝo okazis.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (148001–149000)Poste:
(148208) 2000 CD101(148209) 2000 CR105(148210) 2000 CR111