Nemezo (stelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Supoza aspekto de Nemezo

Nemezo estas hipoteza stelo, kiu formus duopan stelon kun nia Suno.

Tiu akompananto de Suno estus malmulte luma stelo, ruĝa nanobruna nano, ankoraŭ ne malkovrita. Ĝia sekvus discentran orbiton kies periodo estus ĉirkaŭ 26 milionoj da jaroj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo estas tiu de Nemezo, diino de la vengo en la helena mitologio. Oni ne konfuzu ĝin kun la asteroido 128 Nemezo.

Nemezo kaj la amasaj formortoj[redakti | redakti fonton]

La hipotezo de Nemezo estis proponita en 1984 de Richard A. Muller, de la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley; bazita sur la periodeco de la datoj de la grandaj formortoj[1] (periodeco nun pridisputita) kaj de la ideo de Luis Alvarez, laŭ kiu la "formorto de la dinosaŭroj" (aŭ kretacea-terciara evento) estas ŝuldata al alfrapo de kometo[2].

Richard Muller proponis ke periodaj pasoj de Nemezo ĉe ĝia perihelio estigus perturbojn de la orbitoj de la objektoj (ĉefe kometoj) de la oorta nubo. Tiuj kometoj falus en la internan sunan sistemon kaj , se okazas kolizio kun Tero, estigus grandajn formortojn kun periodo de 26 milionoj da jaroj.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la tria leĝo de Kepler, orbita periodo de 26 milionoj da jaroj kongruas kun granda duonakso de orbito de ĉirkaŭ 90 000 astronomiaj unuoj, aŭ pli ol unu lumjaro. Nemezo devas havi ankaŭ grandan orbitan discentrecon por veni enen de la oorta nubo.

Se oni akceptas la hipotezon, laŭ kiu Nemezo kaŭzis la kretacean-terciaran eventon (antaŭ 65 milionoj da jaroj) tiu astro troviĝus nun proksime de ĝia afelio.

Ĉar tiu akompananto de Suno ne estis malkovrita, oni supozas, ke ĝi estas tre malmulte brila, do stelo kun malgranda maso. Richard Muller hipotezis, ĝi ke troviĝus nun en la Sagitario, proksime de la galaksia centro: regiono riĉa je steloj, tio, kiu malfaciligas ĝian malkovron.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Tamen, Nemezo ne povas malproksimiĝi je pli de 2 jarlumoj de Suno; laŭ kalkulo de J. G. Hills en 1984[3], la orbito de ĉi tiu astro estus tiam nestabiligita de proksimaj steloj. Kalkuloj montras, ke stelo de maso pli malgranda ol 0,6 M havus neglektan efikon sur la oorta nubo.

Kvankam ruĝaj nanoj estis malkovritaj je distanco de 10 al 20 parsekoj (30 al 60 lumjaroj) de Tero, nenio el tiaj astroj en distanco de 2 lumjaroj estis trovita, interalie nek per la infraruĝa kosma observatorio IRAS, nek per la astronomia enketo 2MASS en ondolongo de 2 mikrometroj.

Pro tio, la hipotezo de Nemezo restas nepruvita, eĉ se oni konservas la ideon, laŭ kiu preterpasantaj steloj kapablus perturbi la oortan nubon. Plej grava perturbo okazos post 1,4 milionoj da jaroj, kiam Gliese 710 pasos proksime de Suno, sed estigos relative malfortan pligrandigon de la nombro da kometoj, kaj malgranda probablo estigi amasan formorton.

Eĉ se oni akceptas la hipotezojn de periodaj formortoj[4], tiuj ĉi povas estis klarigita per la fakto, ke la orbito de la Suno en la galaksio periode trairas la galaksian ebenon[5], kaj do pasas tra regionoj pli riĉaj je steloj kaj gaso.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]