(162421) 2000 ET70

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(162421) 2000 ET70
asteroido
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto
Oficiala nomo (162421) 2000 ET70
Aliaj nomoj 2000 ET70
Malkovro
Malkovrinto LINEAR
Dato de malkovro 8-a de marto 2000
Loko de malkovro Socorro (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Atona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
141,629 Gm (0,9467 AU)
124,096 Gm (0,8295 AU)
159,163 Gm (1,0639 AU)
Discentreco 0,1238
Meza anomaliangulo 109,487°
Epoko : 25-a de februaro 2023
Klinangulo 22,324°
Periodo 336,466 tagoj (0,9212 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
331,139°
Argum. de periapsido 46,112°
Terdistanco
- Minimuma

4,518 Gm (0,03020 AU)
Fizikaj ecoj
Rotacia periodo 0,7456 tago (8,947 horoj)
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 18,33
vdr

(162421) 2000 ET70 estas terrenkonta atona asteroido, rigardita kiel potence danĝera objekto.

Ĝi estis malkovrita la 8-an de marto 2000 en la kadro de la astronomia kampanjo LINEAR (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono).

Orbito[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas proksima de la orbitaj resonancoj 2:3 kun Venuso kaj 2:1 kun Marso.

Ĝia klinita orbito krucas tiun de la Tero ; ĝia malsuprenira nodo estas danĝere proksima de la tera orbito kaj ĝia suprenira nodo estas proksimume meze inter la tera kaj venusa orbitoj.

• Ĝia tera MOID estas 0,030202 astronomia unuo (4,518 milionoj da km),
• ĝia venusa MOID estas 0,13738 astronomia unuo (20,552 milionoj da km).

• La 18-an de februaro 1930 ĝi pasis al 0,03070 astronomia unuo (4,593 milionoj da km) de la Tero,
• la 19-an de februaro 2059 ĝi pasos al 0,03694 astronomia unuo (5,526 miliono da km) de nia planedo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Antaŭe:Listo de asteroidoj (162001–163000)Poste:
(162420) 2000 EU69(162421) 2000 ET70(162422) 2000 EV70