(162483) 2000 PJ5

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(162483) 2000 PJ5
asteroido
asteroidoapud-Tera objekto
Oficiala nomo (162483) 2000 PJ5
Aliaj nomoj 2000 PJ5
Malkovro
Malkovrinto LINEAR
Dato de malkovro 4-a de aŭgusto 2000
Loko de malkovro Socorro (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Atona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
130,557 Gm (0,8727 AU)
81,778 Gm (0,5467 AU)
179,337 Gm (1,199 AU)
Discentreco 0,3736
Meza anomaliangulo 16,824°
Epoko : 25-a de februaro 2023
Klinangulo 51,179°
Periodo 297,792 tagoj (0,8153 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
124,414°
Argum. de periapsido 7,65400823751343°
Terdistanco
- Minimuma

26,164 Gm (0,1749 AU)
Naturaj satelitoj 1 ?
Fizikaj ecoj
Diametro 0,906 ± 0,009 km
Rotacia periodo 0,11 tago (2,642 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,236 ± 0,041
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 17,55
vdr

(162483) 2000 PJ5 estas malgranda, hela marsrenkonta, terrenkonta, venusrenkonta kaj merkurrenkonta atona asteroido, hipoteze duopa.

Ĝi estis malkovrita la 4-an de aŭgusto 2000 en la kadro de la astronomia kampanjo LINEAR (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono).

Orbito[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas proksima de la orbita resonanco 3:4 kun Venuso.

Ĝia discentra orbito krucas tiujn de la Tero kaj de Venuso ; kaj ekstere tanĝas tiun de Merkuro, sed ĝia tre granda orbita klineco tenas ĝin malproksima tiuj ĉi planedoj.

• Ĝia marsa MOID estas 0,20081 astronomia unuo (30,041 milionoj da km),
• ĝia tera MOID estas 0,1749 astronomia unuo (26,164 milionoj da km),
• ĝia venusa MOID estas 0,17137 astronomia unuo (25,637 milionoj da km),
• ĝia merkura MOID estas 0,21496 astronomia unuo (32,158 milionoj da km).

• La 26-an de julio 1974 ĝi pasis al 0,17601 astronomia unuo (26,331 milionoj da km) de la Tero,
• la 27-an de julio 2027 ĝi pasas al 0,18243 astronomia unuo (27,291 milionoj da km) de la Tero,
• la 26-an de julio 2049 ĝi pasos al 0,17557 astronomia unuo (26,265 milionoj da km) de nia planedo.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito, ankoraù ne konfirmita, estis malkovrita la 10-an de julio 2005 per observoj de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita en februaro 2005.

Tiu satelito havus diametron de almenaŭ 0,28 km, la ĉefa korpo 0,55 km (tio, kiu malkongruas kun la diametro de 0,906 km laù Small-Body Database de JPL), la orbita duona grandakso de la satelito estus 1,05 ± 0,1 km kaj ĝia orbita periodo 0,59 ± 0,0017 tago (14,16 ± 0,04 horoj). La rotacia periodo de la satelito estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (162001–163000)Poste:
(162482) 2000 ON59(162483) 2000 PJ5(162484) 2000 PD10