1-a simfonio (Schubert)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Simfonio n-ro 1 D-maĵora D 82 estas simfonio de Franz Schubert.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Franz Schubert, litografio de C. Helfert laŭ Josef Kriehuber, (postmorta)

Franz Schubert verkis la simfonion en la jaro 1813 kiel 16-jarulo. Tiutempe finiĝis lia restado en la i.r. konvikto, kie li ekkonis sian amikon Joseph von Spaun kaj leteris en 1809 al li, ke „Vi feliĉulo [eliras] nun el la malliberejo“. Al militisteca lernreĝimo alvenis komponmalpermeso de lia patro pro la malbonaj lernejaj atingoj de Schubert.

La unua prezentado de la simfonio okazis aŭtunon de 1813 en Vieno. Estas malcerte, ĉu la simfonion prezentis la orkestro de la viena konvikto aŭ la orkestro-asocio de Otto Hartwig, ekestinta el la familia arĉkvaropo de la familio Schubert. La simpligita instrumentistaro same kiel la kompozicia plifaciligo de triolo de la violonoj kaj vjolo en la kvara movimento supozigas la orkestro-asocion kiel unuafoja prezentanto de la simfonio.

Movimentoj[redakti | redakti fonton]

  1. movimento: Adagio - Allegro vivace
  2. movimento: Andante
  3. movimento: Menuetto. Allegro
  4. movimento: Allegro vivace

Pri la muziko[redakti | redakti fonton]

En la solena, malrapida enkonduko de la unua movimento trairas trisono en arĉinstrumentoj kaj blovinstrumentoj okton, sekvate de respeonda desupriĝo de la violonoj. La lastaj du taktoj de la enkonduko transkondukas per timbalokirlo kaj trisono-disrompo al ĉeftemo de la movimento (alegro vivaĉe). La ĉeftemo similas al la temo el la finalmovimento de la 3-a simfonio („Eroica“) de Ludwig van Beethoven kaj laŭ gesto kaj ankaŭ laŭ detaloj de la strukturo. Je la ripetado de la temo kunmuzikas malsame al ties unua aperado ĉiuj blovinstrumentoj.

En la dua movimento okul- kaj orelfrapas la motiva priverkado de Schubert.

La alegreto-tempo de la tria movimento akcentas la paŝan geston de la kvaronaj notoj en la baso. La trio havas la karakteron de Ländler (kampara valso en germanlingvaj Alpo-regionoj); la kadencon karakterizas interalie la enkonduko de alternnoto-motivo.

La gaja kvara movimento laŭas la sonatmovimentan formon. La ĉeftemo havas simplaj strukturon. La flanktemo komencas en takto 86, laŭ karaktero kaj instrumentado estas parenca al la ĉeftemo kj similas al la ĉeftemo de la unua movimento. Post mallongigita resumo en takto 336 komencas la elkonduko per akcelataj trioloj kaj kromate desupra baslinio.

Efekto[redakti | redakti fonton]

La 5-an de februaro 1881 la verko denove eksonis okaze de la prezentado de ĉiuj ŝubertaj simfonioj en la Kristalo-Palaco je Londono. La brita gazetaro montriĝis impresita pro la matureco de la muziko, konsidere la junaĝon de ĝia komponinto. Jen „The Guardian“:

Aparte interesa programero estis la prezentado de 1-a simfonio de Schubert – vere bonega verko, konsidere, ke la komponisto estis ›viro‹ de ĵus 16 jaroj. Ĝi posedas melodian abundon, estas rave instrumentita kaj surmontras neniujn spuroj de malekvilibro inter enhavo kaj formo, kio ja ofte estas karakterizaĵo de ›fruverkoj‹. --The Guardian, 9-an de februaro 1881

En 1884 Johannes Brahms montriĝis malmulte entuziasma pri la unuaj ses simfonioj de Schubert, ofte rigardataj kiel „instrupecoj“, kiam li leteris al eldonejo Breitkopf & Härtel, ke li ne „aparte ĝojas pri tio, prizorgi la presadon de ĉi tiuj simfonioj“ kaj rimarkigis, „tiaj verkoj [..] ne estas publikendaj, sed devas esti piece konservataj kaj eble per-kopie farataj publike alireblaj.“. „Veran kaj plej belan ĝuon“ laŭ li havas „nur la artisto, kiu vidas ilin en ilia kaŝiteco kaj – kun kia ĝuo - studas!“.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Renate Ulm (Hrsg.): Franz Schuberts Symphonien. Entstehung – Deutung – Wirkung. dtv/Bärenreiter, Munkeno/Kassel 2000, ISBN 3-423-30791-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]