Centjariĝo de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 100-jariĝo de Esperanto)

'100-jariĝo de Esperanto', '100-jariĝa festo de Esperanto'aŭ '100-jara jubileo de Esperanto', kio okazis en la jaro 1987, estis la centjara jubileo de Esperanto-kreado far d-ro L.L. Zamenhof en 1887.

Okaze de tiu ĉi jubilea festo, Unesko aprobis sian duan rezolucion de Unesko, aprobita en Sofio, Bulgario en la jaro 1985. Tiu rezolucio estis pli ampleksa ol la unua rezolucio de Unesko, kiu estis aprobita en Montevideo en la jaro 1954.

Unu el libroj, kiuj verkiĝis kaj eldoniĝis ĉi-okaze, estas prezenta libro La Fenomeno Esperanto fare de William Auld, kiun mendis kaj eldonis UEA. Ĝiaj 8 ĉapitroj sur ĉ. 100 paĝoj okupiĝas pri la lingvo-problemo en la mondo, provoj teoriaj kaj praktikaj por solvi ilin, Esperanto, kaj ties historio, gramatiko, literaturo kaj kulturo.

Estis planite ke oni traduku ĝin en naciajn lingvojn por plua kaj ĝisdata prezentado de Esperanto al la ekstera mondo okaze de la 100-jara jubileo de Esperanto. Tial, ĝi jam aperis en kelkaj lingvoj, inter ili, en la persa fare de Ahmad Reza Mamduhi kune kun 14 aldonaĵoj pri Esperanto historio en Irano, eldiraĵoj de mondfamaj sciencistoj, politikistoj kaj verkistoj pri Esperanto, ...

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]