1089 Tama
1089 Tama | |
asteroido | |
Oficiala nomo | 1089 Tama |
Aliaj nomoj | 1927 WB ; 1930 ST ; 1952 HE4 ; A894 VA ; A904 VD ; A919 HA |
Historio | |
Malkovrinto | Oikawa Okurō |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
17-a de novembro 1927 Tokio |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
331,1758 Gm (2,2138 AU) 289,2096 Gm (1,9332 AU) 373,1421 Gm (2,4943 AU) |
Discentreco | 0,1267 |
Meza anomaliangulo | 24,9463° |
Klinangulo | 3,7274° |
Periodo | 1203,0904 tagoj (3,2939 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 20,0179 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
71,5161° |
Argum. de periapsido | 354,2998° |
Naturaj satelitoj | S/2003 (1089) 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 12,92 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
~ (8,9 ± 3,2) × 1014 kg ~ 2 500 ± 300 kg/m3 ~ 0.0036 m/s² ~ 6,8 m/s |
Rotacia periodo | 0,6852 tago (16,44 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 179 K |
Geometria albedo | 0,2424 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | ? |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 11,60 |
1089 Tama estas malgranda hela asteroido de la ĉefa asteroida zono, ano de la Flora familio.
Ĝi estis malkovrita la 17-an de novembro 1927 de la japana astronomo Oikawa Okurō elde la Observatorio de Tokio, ĝi ricevis la nomon de la rivero Tama, kiu fluas apud Tokio.
Asteroida satelito estis malkovrita per analizo de ĝia luma kurbo, inter la 24-a de decembro 2003 kaj la 5-a de januaro 2004 far de Raoul Behrend, René Roy, Claudine Rinner, Pierre Antonini, Petr Pravec, Alan W. Harris, Stefano Sposetti, Russell I. Durkee, kaj Alain Klotz. Ĝi estis anoncita la 12-a de januaro 2004[1].
Tiu satelito nomita per S/2003 (1089) 1 havas diametron de ĉirkaŭ 9 km kaj orbitas je 20 km de la centra korpo en reciproke ligita rotacio (16,44 horoj). Pro la necertroj pri dimensioj, ne estas neeble, ke ambaŭ korpoj estus en kontakto.
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- france Lumaj kurboj de 1089 Tama dum kaj maldum la eklipsoj
- angle (1089) Tama : kompilata by Wm. Robert Johnston
- angle 1089 Tama : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
- angle Slipo de (1089) Tama (de IAU Minor Planet Center)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1001 - 2000) | Poste: |
---|---|---|
1088 Mitaka | 1089 Tama | 1090 Sumida |