133P/Elst-Pizarro
133P/Elst–Pizarro 7968 Elst-Pizarro | |
perioda kometo | |
Oficiala nomo | 133P/Elst–Pizarro |
Aliaj nomoj | 1996 N2 ; 133P ; 1979 OW7 |
Historio | |
Malkovrintoj | Eric Walter Elst kaj Guido Pizarro |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
14-a de julio 1996 La Silla (Ĉilio) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
472,785 Gm (3,160 AU) 396,429 Gm (2,650 AU) 549,142 Gm (3,671 AU) |
Discentreco | 0,162 |
Meza anomaliangulo | 11,941° |
Klinangulo | 1,387° |
Periodo | 2052,139 tagoj (5,618 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 16,75 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
160,149° |
Argum. de periapsido | 132,152° |
Terdistanco - Minimuma |
Gm (3,471 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 3,8 ± 0,6 km[1] |
Rotacia periodo | 0,1446 tago (3,471 horoj) |
Geometria albedo | 0,05 ± 0,02[1] |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 14,0 |
133P/Elst–Pizarro estas malgranda korpo de la asteroida zono, malkovrita la 14-an de julio 1996 de la belga astronomo Eric Walter Elst kaj de la ĉilia astronomo Guido Pizarro elde la Observatorio La Silla, en Ĉilio.
Ĝi montras ecojn ambaŭe de asteroido kaj kometo kaj estas la prototipo de la ĉefzonaj kometoj.[2] Ĝia orbito estas ene de la ĉefa asteroida zono , tamen ĝi montris polvan kometan voston dum sia paso ĉe perihelio en 1996, 2001, kaj 2007.
- Kiel kometo, ĝi estas formale nomita 133P/Elst–Pizarro, laŭ la nomoj de ĝiaj kun-malkovrintoj.
- Kiel asteroido, ĝi estas formale nomita 7968 Elst-Pizarro (aŭ 7968 Elst-Picaro)
Ĝi estas ano de la temisa familio.
Elst-Pizarro estis unuafoje observita la 24-a de julio 1979 de M. R. S. Hawkins kaj Robert H. McNaught elde la Observatorio de Siding Spring[3][4] kiel asteroido sub la nomo de 1979 OW7, ĝia bildo sur fotografia plato aspektis tute punkta. Ĝia orbito restas tute inter la orbitoj de Marso kaj de Jupitero, kun discentreco 0,165, tipa de la ĉefzonaj asteroidoj. Tamen, fotografioj faritaj de Eric Walter Elst kaj Guido Pizarro en 1996 kiam la objekto estis proksime de sia perihelio , klare montras kometan voston. Ĉar ĉi-tiu ne estas normala por asteroidoj, ili suspektis ke Elst-Pizarro havas malsaman, probable glacian, komponiĝon. La kometo de Elst-Pizarro estis unue malkovrita la 7-an de aŭgusto 1996 kiam linio da polvo estis observita.[5]
Poste, je la sekvanta perihelio en novembro 2001, la kometa aktiveco aperis denove, kaj daŭris dum 5 monatoj.
Oni konas nun kvar aliaj objektoj ambaŭe kometoj kaj asteroidoj :
- 2060 Ĥirono, aŭ 95P/Ĥirono
- 107P/Wilson-Harrington, aŭ 107P/Wilson-Harrington
- 60558 Echeclus, aŭ 174P/Echeclus
- 118401 LINEAR, aŭ 176P/LINEAR (Linear 52)
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 Albedoj de la Ĉefzonaj Kometoj 133P/Elst-Pizarro kaj 176P/LINEAR, de Henry H. Hsieh de Queen's University de Belfasto, David Jewitt de la Universitato de Havajo, Yanga R. Fernandez de la Universitato de Centra Florido) (angle)
- ↑ Kometoj kaptitaj en la asteroida zono, el la paĝaro de la CNRS (france)
- ↑ MPEC 1996-R07 : Comet P/1996 N2 (Elst-Pizarro) (angle)
- ↑ IAUC 6473: 1996 R2; P/1996 N2 (angle)
- ↑ The Strange Case of 133P/Elst-Pizarro: A Comet among the Asteroids (angle)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- angle Slipo de (7968) Elst-Pizarro (de IAU Minor Planet Center)
- angle 7968 Elst-Pizarro : Parametroj kaj simulado (per JAVA) de orbito
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (7001 - 8000) | Poste: |
---|---|---|
7967 Beny | 7968 Elst-Pizarro | (7969) 1997 RP3 |
Antaŭe: | Numeritaj periodaj kometoj | Poste: |
---|---|---|
132P/Helin–Roman–Alu | 133P/Elst-Pizarro | 134P/Kowal-Vávrová |