161989 Kakoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 161989 Cacus)
161989 Kakoso
asteroido
Modelo de Kakoso, laù ties luma kurbo
Modelo de Kakoso, laù ties luma kurbo
Modelo de Kakoso, laù ties luma kurbo
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto
Oficiala nomo 161989 Cacus
Aliaj nomoj 1978 CA
Nomita laŭ Kakoso vd
Malkovro
Malkovrinto Hans-Emil Schuster
Dato de malkovro 8-a de februaro 1978
Loko de malkovro La Silla (Ĉilio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
167,953 Gm (1,123 AU)
132,042 Gm (0,8826 AU)
203,864 Gm (1,363 AU)
Discentreco 0,2138
Meza anomaliangulo 201,689°
Epoko : 25-a de februaro 2023
Klinangulo 26,065°
Periodo 434,502 tagoj (1,190 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
161,219°
Argum. de periapsido 102,084°
Terdistanco
- Minimuma

2,136 Gm (0,01428 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 1,9 km
Rotacia periodo 0,1564 tago (3,754 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,09
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 17,31
vdr

161989 Kakoso estas tre malgranda, ne tre hela, terrenkonta kaj venusrenkonta apolona asteroido rigardita kiel potence danĝera objekto.

Ĝia spektra klaso "S" indikas "ŝtonan" asteroidon, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio.

Ĝi estis malkovrita la 8-an de februaro 1978 de la germana astronomo Hans-Emil Schuster elde la Observatorio La Silla de ESO en Ĉilio.

Ĝi ricevis la nomon de la fajrblovanta monstro Kakoso, filo de Vulkano. Li ŝtelis la brutojn, kiujn Herkulo akiris per sia deka laboro. Kvankam Kakoso provis kredigi, ke la brutoj iris en malan direkton, Herkulo retrovis ilin kaj strangolis Kakoson ; li starigis altaron en tiu loko, kiu poste fariĝis la Forum Boarium, la roma foiro por brutoj.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas proksima de la orbita resonanco 5:6 kun la Tero.

Ĝia tre discentra kaj klinata orbito krucas tiun de la Tero kaj ekstere tanĝas tiun de Venuso. Ĝia granda orbita klineco tenas ĝin malproksima de Venuso, sed ĝia malsuprenira nodo estas danĝere proksima de la tera orbito.

• Ĝia tera MOID estas 0,01428 astronomia unuo, tie estas 2,136 milionoj da km,
• ĝia venusa MOID estas 0,28632 astronomia unuo, tie estas 42,833 milionoj da km.

• La 2-an de septembro 1941 ĝi pasis al 0,01617 astronomia unuo (2,419 milionoj da km) de la Tero,
• la 4-an de septembro 2147 ĝi pasos al 0,02473 astronomia unuo (3,700 milionoj da km) de nia planedo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (161001–162000)Poste:
(161988) 4069 T-3161989 Kakoso(161990) 1981 EY29