17314 Esako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 17314 Aisakos)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
17314 Esako
asteroido
Oficiala nomo 17314 Aisakos
Aliaj nomoj 1024 T-1 ; 1977 RS9 ;
1989 RH3
Historio
Malkovrintoj Tom Gehrels
I. van Houten-Groeneveld
C. J. van Houten
Dato de malkovro
Loko de malkovro
25-a de marto 1971
Monto Palomar (Usono)
kaj Leiden (Nederlando)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
772,979 Gm (5,167 AU)
714,437 Gm (4,776 AU)
831,521 Gm (5,558 AU)
Discentreco 0,07574
Meza anomaliangulo 341,005°
Klinangulo 10,724°
Periodo 4290,044 tagoj (11,746 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
353,793°
Argum. de periapsido 84,985°
Terdistanco
- Minimuma

570,301 Gm (3,812 AU)
Fizikaj ecoj
Rotacia periodo 0,403 tago (9,67 horoj)
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 10,9
v  d  r
Information icon.svg

17314 Esako estas nebone konata troja asteroido de Jupitero orbitanta ĉe la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Suno-Jupitero, do ano de la tiel nomata "Troja Tendaro".

Ĝi estis malkovrita la 25-an de marto 1971 de la usona astronomo Tom Gehrels de la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono) kaj de la nederlandaj geedzoj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la Observatorio de Leiden (Nederlando) en la kadro de la "Palomar-Leiden Enketo pri Trojanoj" (angle : Palomar-Leiden Trojan Survey).

Ĝi ŝuldas sian nomon al la troja princo Esako (greke Αίσακος), filo de Priamo en la helena mitologio. Li estis divenisto kiel sia patrina avo Meropso kaj antaŭvidis, ke la naskiĝonta filo de Hekabo : Pariso, alportos katastrofon al Trojo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (17001 - 18000)Poste:
(17313) 9542 P-L17314 Esako(17315) 1089 T-1