17365 Timbrajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
17365 Timbrajo
asteroido
asteroido • Jupitera Troja asteroido
Oficiala nomo 17365 Thymbraeus
Aliaj nomoj 1978 VF11; 1998 MM49 ;
1999 RE121
Malkovro
Malkovrintoj E. F. Helin kaj S. J. Bus
Dato de malkovro 7-a de novembro 1978
Loko de malkovro Monto Palomar (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Jupitera Troja asteroido
asteroido de Troja tendaro vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
788,391 Gm (5,270 AU)
726,549 Gm (4,857 AU)
850,232 Gm (5,683 AU)
Discentreco 0,07844
Meza anomaliangulo 305,710°
Epoko : 25-a de februaro 2023
Klinangulo 11,644°
Periodo 4418,985 tagoj (12,099 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
252,127°
Argum. de periapsido 117,557°
Terdistanco
- Minimuma

579,726 Gm (3,875 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 44,9 ± 0,53 km
Ĉefa korpo : 34,33 ± 0,41 km
Maso
- Denso
2,26 ×1016 kg
0,78 ± 0,07 g/cm³
Rotacia periodo 0,528 tago (12,672 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,066 ± 0,009
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 10,58
vdr

17365 Timbrajo estas granda malhela duopa troja asteroido de Jupitero, orbitanta proksime de la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Suno-Jupitero, ano de la Troja Tendaro.[1]

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 7-an de novembro 1978 de la usonaj geastronomoj Eleanor Francis Helin kaj Schelte J. Bus elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono).

Satelito[redakti | redakti fonton]

La 9-an de aprilo 2005 (anoncita la 1-an de junio 2007), observoj de ĝia luma kurbo montris ke ĝi estas duopa sistemo : du korpoj de diametroj 34,33 ± 0,41 km kaj 28,94 ± 2,33 km, orbitanta ĉirkaŭ ilia baricentro kun periodo de 0,528 ± 0,0008 tago (12,672 ± 0,02 horoj : egala al la rotacia periodo de la ĉefa korpo) ; kaj je distanco taksita al 58 km. La rotacia periodo de la satelito estas ankoraŭ nekonata, sed ambaŭ korpoj estas verŝajne en ligita rotacio.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Timbrajo (latine Thymbraeus, greke Θυμβραίο) estis unu el ambaù filoj de Laokoonto, kiuj estis mortigitaj far'de maraj serpentoj senditaj por puni ilian patron, kiu provis averti la trojanoj pri la danĝero de la ligna ĉevalo lasita de la grekoj. La sceno estis senmortigita per antikva skulptaĵo : la Grupo de Laokoonto eksponita en Vatikano.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (17001 - 18000)Poste:
(17364) 1978 VR1017365 Timbrajo(17366) 1979 OV4