2-Etilheksanolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2-Etilheksanolo
Kemia formulo
C8H18O
2-Etilheksanolo
Bastona kemia strukturo de la
2-etilheksanolo
2-Etilheksanolo
Tridimensia kemia strukturo de la 2-etilheksanolo
2-etilheksanolo trovatas en la Origano.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Izooktanolo
  • 2-Etila-1-heksanolo
  • 3-Karbinola heptano
CAS-numero-kodo 104-76-7
ChemSpider kodo 7434
PubChem-kodo 7720
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora aŭ flaveca likvaĵo kun karakteriza odoro[1]
Molmaso 130,231g mol−1
Denseco 0,833 g/cm−3
Fandpunkto -76  °C
Bolpunkto 183  °C
Refrakta indico  1,4330
Ekflama temperaturo 81,11  °C
Solvebleco Akvo:0,00034 g/L
Memsparka temperaturo 270  °C [2]
231  °C [3][4]
Mortiga dozo (LD50) 3730 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H332, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P264+265, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P317, P319, P321, P332+317, P337+317, P362+364, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25  °C kaj 100 kPa)

2-Etilheksanolo3-Karbinolheptano estas organika kombinaĵo aŭ izooktanolo, grasa alkoholo uzata en la fabrikado de diversaj produktoj. Ĝi estas branĉa, ok-karbona alkoholo. Etilheksanolo estas klara, senkolora likvaĵo preskaŭ nesolvebla en akvo, sed bone solvebla en la plej multaj organikaj solvantoj. 2-Etil Hexanol (2-EH) estas klara, unuforma, netoksa likvaĵo kun karakteriza odoro.

Ĝi estas ok-karbono branĉa ĉena alkoholo havanta altan bolpunkton kaj malrapidan vaporiĝo-rapidecon. 2-Etilheksanolo estas plej ofte uzata en produktado de ftalatoj en la fabrikado de kaŭĉukoj kaj plastaj artefaritaĵoj. Ĝi ankaŭ estas uzata por fari la vinilkloridan plastifikaĵon, konata kiel bis(2-etilheksila) ftalato (vinil-aplikoj), akrilatoj, 2-etilheksila nitrato, lubrikoleaj aldonaĵoj, minindustriaj kemiaĵoj, specialaj plastigiloj, herbicidoj kaj esteraj oleoj (ne-vinilaj aplikaj areoj).

Alia eblo estas la produktado de la 2-etil-heksil-akrilaton uzatan en la produktado de gluaĵoj kaj farboj. 2-Etilheksanolo havas tre malaltnivelajn malpuraĵojn kaj havas primaran hidroksilgrupon. Ĝi ankaŭ estas ofte uzata kiel malalte rapidbola solvanto. 2-Etilheksanolo estas bruligebla likvaĵo super 60  °C. Ĝi estas mara poluanto kaj ĝi iritas haŭton, okulojn kaj spiran vojon. Ĝi ankaŭ povas kaŭzi naŭzon kaj kapdoloron per enspiro, kaj diareon kaj vomadon post kontaktado.

Longtempa aŭ ripeta ekspozicio povas kaŭzi sengrasadon de la haŭto. DEHP (DuEtilHeptila Ftalato) estas produktita de ftalata anhidrido reaganta kun 2-etilheksanolo.[5]

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de 2-Etilheksanolo per aldola reakcio de la Butanalo, sekvata hidrogenigo de la 2-Etilheksanalo:

Sintezo de la 2-Etilhekksanolo

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de 2-Etilheksanolo per traktado de metanolo kun 3-Kloroheptano:

3-Kloroheptano +metanolo 2-Etilheksanolo +klorida acido

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de 2-Etilheksanata acido per oksidado de la 2-Etilheksanolo:

2-Etilheksanolo 2-Etilheksanata acido

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de duetila heksila ftalato per traktado de ftalata acido kun 2-Etilheksanolo:

2 2-Etilheksanolo +ftalata acido DEHP Duetila heksila ftalato + 2 akvo

Reakcio 5[redakti | redakti fonton]

acetata acido +2-Etilheksanolo Etilheksila acetato +akvo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]