2-a Simfonio (Ĉajkovskij)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Simfonio No. 2 en C-minora, Op. 17 de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij estis komponita en 1872. Unu el la plej viglaj komponaĵoj de Ĉajkovskij, ĝi estis sukcesa tuj el sia premiero kaj ankaŭ ricevis la favoran opinion de la grupo de naciistaj rusaj komponistoj konataj kiel la "Kvinopo", estrita de Milij Balakirev. Ĉar Ĉajkovskij uzis tri ukrainiajn popolkantojn por atingi efikon en tiu simfonio, ĝi estis kromnomita "Rusieto" (ruse Малороссийская, Malorossijskaja) fare de Nikolaj Kaŝkin, amiko de la komponisto same kiel bone konata muzikkritikisto en Moskvo.[1] Ukrainio estis tiam ofte nomata "Rusieto".

Spite al sia dekomenca sukceso, Ĉajkovskij ne kontentiĝis kun la simfonio. Li reviziis la verkon etende en 1879–80, kaj ĉefe reverkis la malferman movimenton kaj mallongigis la finalon.[2] Tiu revizio estas la versio de la simfonio kiun kutime oni ludas nuntempe, kvankam estas ankaŭ defendantoj de la origina versio. Inter tiu subtenantoj estis la amiko kaj iama lernanto de la komponisto, Sergej Tanejev, kiu estis li mem ankaŭ notinda komponisto kaj pedagogo.[2]

Formo[redakti | redakti fonton]

Soloa kornoludado de Ukrainia varianto de "Malsupre laŭ patrino Volga" starigas la atmosferon por tiu movimento. Ĉajkovskij reenkondukas tiun kanton en la tralabora parto, kaj la korno kantas ĝin unufoje plie en la fino de la movimento.
La pli vigla dua temo uzas melodion kiu estos uzata poste fare de Nikolaj Rimski-Korsakov en sia Festivala Uverturo de Rusia Pasko. La fino de la ekspono, en la relativa E♭-maĵoro, kondukas rekte al tralaboro, en kiu oni aŭdas materialon el ambaŭ temoj. Longa pedalnoto kondukas reen al la dua temo. Ĉajkovskij ne ripetas la unuan temon en ĝia tuto en tiu parto, kiel fakte konvencias, sed anstataŭe uzas ĝin sole por la kodao.
Tiu movimento estis origine nupta marŝo kiun Ĉajkovskij verkis por sia nepublikigita opero Undino. Li citas la popolkanton "Ŝpinu, nia ŝpinulino" en la centra parto.
Tiu rapideta movimento ne citas veran popolkanton, sed sonas popolkanteca en sia ĝenerala karaktero. Ĝi prenas la formon de da capo scherzo kaj trio kun kodao.
Post mallonga sed etenda fanfaro, Ĉajkovskij citas la popolkanton "La gruo", submetanta ĝin al pliiĝantaj labirintaj kaj kolorplenaj variaĵoj por orkestro. Pli lirika temo en A♭-maĵoro el kordinstrumentoj havigas kontraston. Dum la tralaboro oni uzas kaj la unuan kaj la duan temojn. Post la resumo, la simfonio finiĝas per kolorplena kaj vigla kodao.

Instrumentaro[redakti | redakti fonton]

Tiu simfonio estis partiturigita por fluteto, du flutoj, du hobojoj, du klarnetoj, du fagotoj, kvar kornoj, du trumpetoj, tri trombonoj, tubjo, timbaloj, cimbaloj, bastamburo, gongo (nur lasta movimento) kaj kordinstrumentoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Holden, Anthony, Tchaikovsky: A Biography (New York: Random House, 1995), 87.
  2. 2,0 2,1 Brown, Tchaikovsky: The Early Years, 259-260

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Brown, David, Tchaikovsky: The Early Years, 1840–1874 (New York, W.W. Norton & Company, Inc., 1978)
  • Holden, Anthony, Tchaikovsky: A Biography (New York: Random House, 1995)
  • Keller, Hans, eld. Simpson, Robert, The Symphony, Volume One (Harmondsworth, 1966)
  • Maes, Francis, tr. Arnold J Pomerans kaj Erica Pomerans, A History of Russian Music: From Kamarinskaya to Babi Yar (Berkeley, Los Angeles and London: University of California Press, 2002). (ISBN 0-520-21815-9).
  • Poznansky, Alexander, Tchaikovsky: The Quest for the Inner Man (New York, Schirmer Books, 1991)
  • Strutte, Wilson, Tchaikovsky, His Life and Times (Speldhurst, Kent, United Kingdom: Midas Books, 1979)
  • Warrack, John, Tchaikovsky (New York: Charles Scribner's Sons, 1973)
  • Warrack, John, Tchaikovsky Symphonies and Concertos (Seattle: University of Washington Press, 1971, 1969)
  • Weinstock, Herbert, Tchaikovsky (New York: Albert A. Knopf, 1944)
  • Zhitomirsky, Daniel, eld. Ŝostakoviĉ, Dmitrij, Russian Symphony: Thoughts About Tchaikovsky (New York: Philosophical Library, 1947)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]