2895 Memnono
2895 Memnono | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 2895 Memnon |
Aliaj nomoj | 1981 AE1 ; 1981 CL |
Nomita laŭ | Memnono vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Norman G. Thomas |
Dato de malkovro | 10-a de januaro 1981 |
Loko de malkovro | Flagstaff (Arizono, Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Jupitera Troja asteroido asteroido de Troja tendaro asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
783,527 Gm (5,238 AU) 744,176 Gm (4,975 AU) 822,877 Gm (5,501 AU) |
Discentreco | 0,0502 |
Meza anomaliangulo | 285,612° |
Klinangulo | 27,215° |
Periodo | 4378,153 tagoj (11,987 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 13,02 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
133,972° |
Argum. de periapsido | 274,178° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 45,7 km[1] |
Rotacia periodo | ~ 0,31 tago (~ 7,5 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,06 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 9,3 |
2895 Memnono estas mezgranda troja asteroido, kiu orbitas proksime de la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Suno-Jupitero. Ĝi estis malkovrita la 10-an de januaro 1981 de la usona astronomo Norman G. Thomas elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell en la Konteo Coconino, apud Flagstaff (Arizono) en Usono.
Ĝi ricevis la nomon de Memnono, reĝo de Etiopio en la helena mitologio, kiu, laŭ la Iliado, batalis en la troja tendaro dum la troja milito. Li mortigis Antilokon kaj estis mortigita de Aĥilo.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- angle Slipo de 2895 Memnon (de IAU Minor Planet Center)
- angle 2895 Memnon : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (2001 - 3000) | Poste: |
---|---|---|
2894 Kakhovka | 2895 Memnono | 2896 Preiss |