2M1207b

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2M1207b
ekstersunsistema planedobruna nanogiganta planedostelo • duobla stelo
Komparo inter sM1207b kaj Jupitero.
Gepatra stelo
Stelo 2M1207
Spektroklaso M8
Konstelacio Centaŭro
Rekta ascensio (α) 12h 07m 33,47s [1]
Deklinacio (δ) −39° 32′ 54,0″ [1]
Distanco 52.75 ± 1 lj [2]
Orbitaj elementoj
Fizikaj ecoj
Maso (m) 4+6-1 MJ [3]
Radiuso (R) 1,5 RJ [3]
Temperaturo (T) 1600 ± 100 K [4]
Informo pri malkovro
Dato aprilo 2004
Malkovristoj Chauvin et al.
Metodo Rekta bildigo
Loko European Southern Observatory, Chilio
Situacio Publikigita
vdr

2M1207b estas planed-masa objekto kiu orbitas ĉirkaŭ la bruna nano 2M1207, en la konstelacio Centaŭro, je proksimume 170 lumjarojn for de la Tero.[2] Malkovrita dum 1994 de skipo gvidita de Gaël Chauvin per la Very Large Telescope (VLT) ĉe la Observatorio Paranal, ĝi estis unu el la unuaj kandidatoj por esti rekte observitaj (per infraruĝa bildigo).[5] Ĝi estas inter 3 kaj 7 fojoj pli masa ol Jupitero kaj orbitas ĉirkaŭ 2M1207 je distanco simila al la distanco inter Plutono kaj la Suno en nia Sunsistemo (proksimume 40 AU).[3][6]

Temas pri tre varma gasgiganto; kun taksita surfaca temperaturo de 1600 K (1300 °C), precipe pro gravita kuntiriĝo.[4] Kvankam ĝia infraruĝa spektro indikas la ĉeeston de akvaj molekuloj en sia atmosfero,[7] ĝi ne estas kandidato por teni vivon, nek en sia surfaco nek sur ebla satelito.

Malkovro kaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Infraruĝa bildo de 2M1207 (blue) kaj 2M1207b (ruĝe). Bildo farita per la 8,2-metra teleskopo Yepun VLT.

2M1207 b estas proksimume 100 oble pli malhela sur la ĉielo ol sia stelo.[8] Ĝi estis unue detektita dum 2004 per la VLT. Post la unuaj observoj, ankoraŭ restis duboj ĉu temis pri malsamaj steloj, sed aldonaj observoj faritaj per la kosmoteleskopo Hubble kaj la VLT montris ke ambaŭ objektoj moviĝas kune kaj tre eble temas pri binara sistemo.[7]

La unua fotometria kalkulo de la distanco al 2M1207 b estis 70 parsekoj.[2] Dum decembro 2005, la usona astronomo Eric Mamajek raportis pli precizan distancon (53 ± 6 parsekoj) al 2M1207 b.[9] Lastatempa kalkulo de la paralakso konfirmis tiun mezuron: 52,75 ± 1,00 parsekoj aŭ 172 ± 3 lumjaroj.[2]

La kalkuloj pri la maso, grando kaj temperaturo de 2M1207 b estas nur proksimumaj. Kvankam spektroskopiaj evidencoj estas konformaj kun maso de 8 ± 2 Jupiter-masoj kaj surfaca temperaturo de 1600 ± 100 K, teoriaj modeloj por tiaj objektoj prognozas lumecon 10 oble pli granda ol tiu observita por ĉi tiu astro. Pro tio, ankaŭ estis proponitaj aliaj modeloj kun pli malgrandaj masoj kaj temperaturoj. Alia ebleco estas ke la planedo estu ĉarikaŭita de gasa kaj polva disko kiu kaŝas parton de sia varmo.[4] Alia ne tro ebla propono por ekspliki la mallumecon de la planedo, sugestita de Mamajek kaj Michael Meyer, estas ke la planedo estas nun multe pli malgranda sed radiadas varmon kaŭzita de freŝa kolizio.[10][11]

Kvankam la maso de 2M1207 b ne estas sufiĉe granda por la fuzio de la deŭterio (taksita je proksimume 13 Jupiter-masoj) kaj la bildo pri 2M1207 b estis vaste disvastigita kiel la unua rekta bildigo de ekstersunsistema planedo, astronomoj ankoraŭ dubas ĉu 2M1207 b estas aŭ ne vera planedo. Iuj difinoj de la termino planedo postulas ke ĝi formiĝu same kiel la planedoj de la Sunsistemo formiĝis, tio estas per sekundara akrecio el protoplaneda disko.[12] Laŭ tiu difino, se 2M1207 b formiĝintus rekte el gasa nebulozo per gravita kolapso, ĝi povus esti klasifikita kiel sub-bruna nano anstataŭ kiel planedo. Simila debato ekzistas rilate al GQ Lupi b, bildigita ankaŭ dum 2004.[13] En la alia flanko, la malkovro de nekutimaj kazoj kiel Cha 110913-773444—interstela, planed-masa objekto— ekis la diskuton ĉu la nuntempa difino pri planedo estas taŭga aŭ ne.[14] Je 2006, la Internacia Astronomia Unio priskribas la planedon 2M1207 b kiel "ebla planed-masa kunulo de bruna nano."[15]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 NAME 2M1207A, entry, SIMBAD. Laste visitita la 15-a de junio, 2008.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 "The Distance to the 2M1207 System", Eric Mamajek, November 8, 2007. Accessed on line June 15, 2008.
  3. 3,0 3,1 3,2 Star: 2M1207 Arkivigite je 2011-10-06 per la retarkivo Wayback Machine, Extrasolar Planets Encyclopaedia. Accessed on line June 15, 2008.
  4. 4,0 4,1 4,2 The Planetary Mass Companion 2MASS 1207-3932B: Temperature, Mass, and Evidence for an Edge-on Disk, Subhanjoy Mohanty, Ray Jayawardhana, Nuria Huelamo, and Eric Mamajek, Astrophysical Journal 657, #2 (March 2007), pp. 1064–1091. Ŝablono:Bibcode COI:10.1086/510877.
  5. A giant planet candidate near a young brown dwarf. Direct VLT/NACO observations using IR wavefront sensing, G. Chauvin, A.-M. Lagrange, C. Dumas, B. Zuckerman, D. Mouillet, I. Song, J.-L. Beuzit, P. Lowrance, Astronomy and Astrophysics, 425 (October 2004), pp. L29–L32. Ŝablono:Bibcode COI:10.1051/0004-6361:200400056.
  6. Estimated observed projected separation from observed angular separation and estimated distance.
  7. 7,0 7,1 Yes, it is the Image of an Exoplanet: Astronomers Confirm the First Image of a Planet Outside of Our Solar System Arkivigite je 2008-06-13 per la retarkivo Wayback Machine, ESO Press Release 12/05, April 30, 2005, European Southern Observatory. Laste vizitita la 15-a de junio, 2008.
  8. Bolometric luminosity, Table 1, Mohanty 2007.
  9. Mamajek (2005). “A Moving Cluster Distance to the Exoplanet 2M1207b in the TW Hydrae Association”, The Astrophysical Journal 634, p. 1385–1394. doi:10.1086/468181. 
  10. An Improbable Solution to the Underluminosity of 2M1207B: A Hot Protoplanet Collision Afterglow, Eric E. Mamajek and Michael R. Meyer, Astrophysical Journal 668, #2 (October 2007), pp. L175–L178. Ŝablono:Bibcode COI:10.1086/522957.
  11. Planet collision could explain alien world's heat. NewScientist Space Website (January 9, 2008). Alirita 2008-01-11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-01-10. Alirita 2011-05-01.
  12. E.g., Soter, in What Is a Planet?, Astronomical Journal 132, #6 (December 2006), pp. 2513–2519. Ŝablono:Bibcode COI:10.1086/508861.
  13. Fresh Debate over First Photo of Extrasolar Planet, Robert Roy Britt, space.com, April 30, 2005. Laste vizitita la 16-a de junio, 2008.
  14. A Planet With Planets? Spitzer Finds Cosmic Oddball Arkivigite je 2012-10-11 per la retarkivo Wayback Machine, Whitney Clavin, news article, NASA, November 29, 2005. Accessed on line June 16, 2008.
  15. Lists of Extrasolar Planets, IAU Working Group on Extrasolar Planets, August 28, 2006. Accessed on line June 15, 2008.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]