3548 Eŭribato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
3548 Eŭribato
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 3548 Eurybates
Aliaj nomoj 1973 SO; 1954 CB ;
1957 JX; 1978 EE5 ;
1985 TZ
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Eurybates vd
Malkovro
Malkovrintoj Tom Gehrels
I. van Houten-Groeneveld
C. J. van Houten
Dato de malkovro 19-a de septembro 1973
Loko de malkovro Monto Palomar kaj Leiden
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Jupitera Troja asteroido
asteroido de Greka tendaro
asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
773,925 Gm (5,173 AU)
703,622 Gm (4,703 AU)
844,228 Gm (5,643 AU)
Discentreco 0,0908
Meza anomaliangulo 37,805°
Epoko 27-a de aŭgusto 2011
Klinangulo 8,072°
Periodo 4297,922 tagoj
(11,767 jaroj)
Meza cirkulrapido 13,11 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
43,546°
Argum. de periapsido 26,763°
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro 63.88 ± 0.3 km
Rotacia periodo 0,363 tago (8,711 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,0538 ± 0,007
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 9,8
vdr

3548 Eŭribato estas mezgranda malhela duopa troja asteroido orbitanta proksime de la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Suno-Jupitero, en la tiel nomata "Greka Tendaro".[1]

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 19-an de septembro 1973 de la usona astronomo Tom Gehrels, kiu fotis ĝin per la Schmidt-teleskopo de 48 coloj (122 cm) de la Observatorio de la Monto Palomar kaj de la nederlandaj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten,

Ĝi ricevis la nomo de la greka batalinto Eŭribato, heroldo de la greka armeo dum la Troja milito.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita la 12-an de septembro 2018 de Keith S. Noll, P. Brown, H. A. Weaver, W. M. Grundy, H. F. Levison, C. Olkin, S. B. Porter, M. W. Buie, J. Spencer, F. Marchis kaj T. Statler, uzinte observojn per la kosmoteleskopo Hubble, anoncita la 9-an de januaro 2020.

Tiu satelito havas diametron de 0,8 ± 0,2 km. Ĝi orbitas kun duona grandakso de 2000 ± 300 km kaj orbita periodo estimata je 1320 horoj (55 tagoj), ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata. Ĝi estis nomita Queta en honoro de la meksika atletino Enriqueta Basilio (19482019), unua virino, kiu flamigis la olimpikan flamon je la Somera Olimpiko 1968 de Meksikurbo : tiu rolo spegulis tiun de la antikva heroldo Eŭribato.

Eŭribata familio[redakti | redakti fonton]

En 2010, la ĉeĥaj astronomoj M. Brož kaj J. Rozehnal trovis asteroidan familion[2] asociata kun 3548 Eŭribato. Estis la unua asteroida familio trovita inter la trojaj asteroidoj de Jupitero. Estas suspekto de alia familio asociata kun 4709 Enomo (asteroido de la "Troja Tendaro").

Kaŝado[redakti | redakti fonton]

La 22-an de oktobro 2022, 3548 Eŭribato kaŝas la stelon HD 51593 en la Ĝemeloj. Observo de tiu kaŝado permesas precizi la formon de la asteroido kaj de ties satelito.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (3001 - 4000)Poste:
3547 Serov3548 Eŭribato3549 Hapke