3782 Celle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
3782 Celle
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 3782 Celle
Aliaj nomoj 1986 TE; 1970 HD ;
1972 YP; 1973 AV ;
1978 NH2; 1982 OB;
1985 GR1
Nomita laŭ Celle vd
Malkovro
Malkovrinto Poul Jensen
Dato de malkovro 3-a de oktobro 1986
Loko de malkovro Holbæk (Danio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
361,388 Gm (2,416 AU)
327,592 Gm (2,190 AU)
395,184 Gm (2,642 AU)
Discentreco 0,09352
Meza anomaliangulo 255,761°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 5,249°
Periodo 1371,421 tagoj (3,755 jaroj)
Meza cirkulrapido 17,66 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
271,342°
Argum. de periapsido 333,729°
Terdistanco
- Minimuma

176,316 Gm (1,1786 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 5,92 ± 0,23 km
Ĉefa korpo : 5,44 ± 0,21 km
Maso
- Denso
2 × 1014
2,2 ± 0,4 g/cm³
Rotacia periodo 0,16 tago
(3,839 ± 0,002 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,418 ± 0,072
Observaj ecoj
Spektroklaso V
Absoluta magnitudo 12,70
vdr

3782 Celle estas malgranda, neordinare hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 3-an de oktobro 1986 de la dana astronomo Poul Jensen elde la Observatorio Brorfelde en la dana municipo Holbæk.

Ĝia spektra klaso "V" indikas "ŝtonan" asteroidon, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio, kaj el pirokseno. Ĝi povas esti ero elŝirita de 4 Vesta. Ĝi estas en orbita resonanco 1:2 kun Marso.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ŝuldas sian nomon al la germana urbo Celle, ĝemelurbo de Holbæk.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita per analizo de ĝia luma kurbo la 18-an de septembro 2001 de W. H. Ryan, E. V. Ryan, C. T. Martinez kaj L. Stewart elde la Vatikana Avancita Teknika Teleskopo en Arizono (Usono), anoncita la 3-an de majo 2003

La diametro de tiu satelito estas 2,34 ± 0,11 km, t.e. 43% de tiu de la ĉefa korpo. Ĝi orbitas je 18 ± 1 km de la ĉefa korpo en 1,524 ± 0,0012 tago (36,576 ± 0,03 horoj); ĝia diametro estas 2,34 ± 0,11 km, t.e. 43% de tiu de la ĉefa korpo; ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (3001 - 4000)Poste:
3781 Dufek3782 Celle3783 Morris