5474 Gingasen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
5474 Gingasen
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 5474 Gingasen
Aliaj nomoj 1988 XE1; 1955 YK ;
1971 BO2
Nomita laŭ Furusato Ginga Line vd
Malkovro
Malkovrintoj T. Fujii kaj K. Watanabe
Dato de malkovro 3-a de decembro 1988
Loko de malkovro Kitami ( Hokajdo, Japanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
356,454 Gm (2,383 AU)
332,250 Gm (2,221 AU)
380,657 Gm (2,545 AU)
Discentreco 0,06790
Meza anomaliangulo 286,621°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 6,140°
Periodo 1343,431 tagoj (3,678 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,29 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
246,885°
Argum. de periapsido 257,703°
Terdistanco
- Minimuma

185,961 Gm (1,243 AU)
Naturaj satelitoj 1 ?
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 5,05 ± 0,48 km
Ĉefa korpo : 4,14 ± 0,67 km
Rotacia periodo 0,151 tago (3,6242 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,480 ± 0,10
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,13
vdr

5474 Gingasen estas malgranda, neordinare hela asteroido (ŝajne duopa) de la asteroida zono, malkovrita la 3-an de decembro 1988 de la japanaj astronomoj Tetsuya Fujii kaj Kazuro Watanabe elde la observatorio de Kitami en Abaŝiri-subgubernio sur la insulo Hokajdo.

Ĝi estas proksima de la orbita resonanco 1:2 kun Marso.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo aludas al la fervoja linio "Gingasen" ("Lakta vojo" en japana lingvo). Tiu linio, longa je 150 km, kunligas la orientajn urbojn de Hokajdo; ĉiuj stacidomoj havas nomojn de konstelacioj.

Suspektita satelito[redakti | redakti fonton]

En oktobro 2008, David Higgins, Petr Pravec, Peter Kušnirák, K. Hornoch, D. Pray, J. Vilagi, L. Kornoš, Š. Gajdoš, Marek Husarik, Michal Pikler kaj Gabriel Cervak raportis la malkovron de asteroida satelito per observo de la luma kurbo de 5474 Gingasen inter la 7-a kaj la 14-a de marto 2008. Tiu satelito, ankoraŭ ne konfirmita, havus diametron de 2,9 ± 0,87 km kaj rotacian periodon de 3,1095 horoj; ĝiaj aliaj ecoj estas ankoraŭ nekonataj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
5473 Yamanashi5474 Gingasen5475 Hanskennedy