5899 Jedicke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
5899 Jedicke
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 5899 Jedicke
Aliaj nomoj 1986 AH ;1978 EW3 ;
1986 AR1
Nomita laŭ Peter Jedicke, Robert Jedicke, June Jedicke-Zehr vd
Malkovro
Malkovrintoj Carolyn S. Shoemaker kaj
Eugene M. Shoemaker
Dato de malkovro 9-a de januaro 1986
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono
Inner Main Belt vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
288,470 Gm (1,928 AU)
254,728 Gm (1,703 AU)
322,213 Gm (2,154 AU)
Discentreco 0,1170
Meza anomaliangulo 243,155°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 24,013°
Periodo 978,053 tagoj (2,678 jaroj)
Meza cirkulrapido 21,45 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
125,313°
Argum. de periapsido 263,800°
Terdistanco
- Minimuma

122,163 Gm (0,8166 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 2,67 ± 0,17 km
Ĉefa korpo : 2,54 ± 0,16 km
Rotacia periodo 0,1145 tago (2,7481 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,621 ± 0,182
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,26
vdr

5899 Jedicke estas tre malgranda sed eksterordinare hela duopa asteroido de la interna asteroida zono, ano de la hungaria familio.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 9-an de januaro 1986 de la usonaj geastronomoj kaj geedzoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en honoro de la familio Jedicke; notinde Peter, Robert kaj June, bone konataj kanadaj amatoraj astronomoj.

Satelito[redakti | redakti fonton]

La 2-an de februaro 2010, B. D. Warner de la Observatorio de Palmer Divide, A. W. Harris de la "Space Science Institute", (La Cañada), P. Pravec de la Observatorio Ondřejov kaj J. Pollock de la Apalaĉa Ŝtata Universitato (Norda Karolino) malkovris sateliton per analizo de ĝia luma kurbo, anoncita la 25-an de februaro 2010.[1]

Tiu satelito havas orbitan periodon de 0,6958 ± 0,004 tagoj (16,7 ± 0,1 horoj) sur orbito de granda duonakso de ĉ. 4,4 km. Ĝia taksata grando estas 0,81 km, (do unu triono de tiu, de la ĉefa korpo). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
(5898) 1985 KE5899 Jedicke5900 Jensen