594913 ꞌAylóꞌchaxnim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 594913 ʼAylóʼchaxnim)
594913 ꞌAylóꞌchaxnim
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroidoapud-Tera objekto
Oficiala nomo 594913 ʼAylóʼchaxnim
Aliaj nomoj 2020 AV2
Astronomia simbolo vd
Malkovro
Malkovrinto Zwicky Transient Facility
Dato de malkovro 4-a de januaro 2020
Loko de malkovro Monto Palomar (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Atira asteroid vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
83,092 Gm (0,5554 AU)
68,382 Gm (0,4571 AU)
97,801 Gm (0,6538 AU)
Discentreco 0,1770
Meza anomaliangulo 187,329°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 15,868°
Periodo 151,198 tagoj (0,4140 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
6,705°
Argum. de periapsido 187,329°
Terdistanco
- Minimuma

51,725 Gm (0,345757 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 2 ± 1 km
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 16,16
vdr

594913 ꞌAylóꞌchaxnim ("ajloĉaĥnim") estas tre malgranda merkurrenkonta kaj venusrenkonta asteroido malkovrita la 4-an de januaro 2020 dum la astronomia kampanjo Zwicky Transient Facility elde la Observatorio de la Monto Palomar, (Kalifornio, Usono).

Orbito[redakti | redakti fonton]

594913 ꞌAylóꞌchaxnim estas la unua malkovrita asteroido, kies orbito estas tute ene de tiu de Venuso do ano de la grupo tiel nomata « Vatira », sub-grupo de la Atiraj asteroidoj, tie estas asteroidoj, kies orbito estas tute entenita en tiu de la Tero. Ĝi estas la konata asteroido kun plej malgranda aphelio: 97,801 milionoj da km.

Laù Sarah Greenstreet, la integralo de ĝia orbito montras, ke ĝi restus en la regiono de Vatira dum kelkaj centoj da miljaroj, antaù fariĝi atira asteroido, kaj poste terrenkonta asteroido.[1] Laù aliaj simuloj, ĝi eniros en orbita resonanco 3:2 kun Venuso, tio, ku stabiligos ĝian orbiton dum milionoj da jaroj.[2]

Proksimaj pasoj[redakti | redakti fonton]

Nomo[redakti | redakti fonton]

La asteroido estis komence nomita ZTF09k5, poste 2020 AV2; ĝi ricevis sian numeron 594913 la 20-an de septembro 2021; fine ĝi estis nomita ꞌAylóꞌchaxnim la 8-a de novembro 2021[3] Tiu nomo signifas "Knabino de Venuso" en luisena lingvo, en honoro de la indianoj Luiseño sur kies prapatra tero troviĝas la Observatorio de la Monto Palomar, kaj aludas al ĝia orbito, tute ene de tiu de Venuso. Ĝi estas de tiam la nomita asteroido kun plej granda numero, sentroniginte 580123 Gedek.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (594001–595000)Poste:
(594912) 2019 UE9594913 ꞌAylóꞌchaxnim(594914) 2020 BA86