618349 Williekoorts
| 618349 Williekoorts | |
| asteroido | |
| asteroido | |
|---|---|
| Oficiala nomo | 618349 Williekoorts |
| Aliaj nomoj | 2017 SB17 |
| Nomita laŭ | Willie Koorts vd |
| Malkovro | |
| Malkovrinto | ATLAS |
| Dato de malkovro | 25-a de septembro 2017 |
| Loko de malkovro | Maui (Havajo, Usono) |
| Orbitaj ecoj | |
| Asteroida familio | Marsrenkonta asteroido vd |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
347,109 Gm (2,320 AU) 225,401 Gm (1,507 AU) 468,816 Gm (3,134 AU) |
| Discentreco | 0,3506 |
| Meza anomaliangulo | 206,063° Epoko : 25-a de februaro 2023 |
| Klinangulo | 32,359° |
| Periodo | 1290,948 tagoj (3,534 jaroj) |
| Longitudo de suprenira nodo |
174,773° |
| Argum. de periapsido | 182,809° |
| Terdistanco - Minimuma |
74,964 Gm (0,5011 AU) |
| Fizikaj ecoj | |
| Observaj ecoj | |
| Absoluta magnitudo | 18,18 |
618349 Williekoorts estas marsrenkonta asteroido, malkovrita la 25-an de septembro 2017 dum la kampanjo Asteroid Terrestrial-impact Last Alert System (ATLAS), elde la observatorio de Haleakala (Maui, Havajo, Usono).
De la 27-a de februaro 2023,[1] ĝi estas la nomita asteroido kun plej granda numero, sentroniginte 616689 Yihangyiyang.
Orbito
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas proksima de la orbita resonanco 10:3 kun Jupitero
Ĝia discentra orbito tanĝas tiun de Marso proksime de sia malsuprenira nodo.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝia nomo honoras Willem P. (“Willie”) Koorts, emeritiĝinta el la Sud-Afrika Astronomia Observatorio (SAAO) en 2023. Lia sperto inkludis ŝargkuplitajn aparatojn, kriostatojn, ĝeneralan elektronikon kaj mekanismojn por preskaŭ ĉiuj teleskopoj ĉeloke. Li estis kerna en la konstruo de la ATO-serĉanta teleskopo ATLAS en Sutherland kaj dediĉis sin al ĉiuj formoj de scienca popularigo.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bulteno WGSBN de IAU, Volume 3, #3 ; 27-a de februaro 2023 Arkivigite je 2023-03-25 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (618001–619000) | Poste: |
|---|---|---|
| (618348) 2016 PN | 618349 Williekoorts | (618350) 2021 PS2 |
