6239 Minoo
Aspekto
6239 Minoo | |
asteroido | |
potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 6239 Minos |
Aliaj nomoj | 1989 QF; 1968 KF ; 1984 DY2 |
Nomita laŭ | Minoo vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker |
Dato de malkovro | 31-a de aŭgusto 1989 |
Loko de malkovro | Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Apolona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
172,271 Gm (1,152 AU) 101,140 Gm (0,676 AU) 243,402 Gm (1,627 AU) |
Discentreco | 0,413 |
Meza anomaliangulo | 314,258° |
Klinangulo | 3,945° |
Periodo | 451,366 tagoj (1,236 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 27,75 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
344,639° |
Argum. de periapsido | 239,669° |
Terdistanco - Minimuma |
3,9115 Gm (0,02615 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 0,474 km |
Rotacia periodo | 0,1482 tago (3,5558 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,57 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | Sqw |
Absoluta magnitudo | 17,9 |
6239 Minoo estas malgranda, tre hela apolona asteroido, terrenkonta kaj potence danĝera objekto. Ĝi ankaŭ estas marsrenkonta kaj venusrenkonta asteroido.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita la 31-a de aŭgusto 1989 de la usonaj geedzoj geastronomoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar en Kalifornio (Usono), ĝi ricevis la nomon de Minoo, mita reĝo de Kreto, filo de Zeŭso kaj Eŭropa.
Ĝia orbito tanĝas tiun de Venuso kaj trairas tiun de Marso sub malgranda klinangulo, tio permesas ĝin alproksimiĝi la planedojn Marson, Teron kaj Venuson. Ĉar ĝi povas veni je malpli de 0,05 UA de Tero (7,48 milionoj da km), ĝi estas rigardita kiel danĝera.
- La 1-an de februaro 1983, ĝi pasis al 0,04277 AU (6,3983 milionoj da km) de Tero.
- La 17-an de aŭgusto 2118 ĝi pasos al 0,02615 AU (3,9115 milionoj da km) de nia planedo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (6001 - 7000) | Poste: |
---|---|---|
6238 Septimaclark | 6239 Minoo | 6240 Lucretius Carus |