75969 Backhouse
75969 Backhouse | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 75969 Backhouse |
Aliaj nomoj | 2000 CE112 |
Nomita laŭ | Thomas Backhouse vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Catalina Sky Survey |
Dato de malkovro | 7-a de februaro 2000 |
Loko de malkovro | Tucson (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
459,977 Gm (3,075 AU) 416,469 Gm (2,784 AU) 503,484 Gm (3,366 AU) |
Discentreco | 0,09459 |
Meza anomaliangulo | 305,894° Epoko 1-a de julio 2021 |
Klinangulo | 9,159° |
Periodo | 1969,310 tagoj (5,392 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
203,722° |
Argum. de periapsido | 359,138° |
Terdistanco - Minimuma |
266,465 Gm (1,781 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 6,083 ± 0,196 km |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,091 ± 0,011 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,55 |
75969 Backhouse estas malgranda, malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono, en orbita resonanco 11:5 kun Jupitero.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita la 7-an de februaro 2000 en la kadro de la astronomia kampanjo Catalina Sky Survey, elde la Stacio Catalina de la Observatorio Steward kaj elde la Observatorio de Monto Lemmon, proksime de Tucson (Arizono, Usono).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas nomita en memoro de la brita astronomo Thomas William Backhouse (1842 – 1920),[1] kiu havis observatorion sur la tegmento de sia domo en Sunderland, Anglio. Li observis meteorojn, variantajn stelojn, novaojn, nordajn brilojn, zodiakan lumon, verdan fulmfenomenon, gegenschein, kometojn kaj eklipsojn (inklude kvar plenajn sunajn eklipsojn. En 1858 li komencis sian "astronomian ĵurnalon", en 36 volumoj.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (75001–76000) | Poste: |
---|---|---|
(75968) 2000 CF104 | 75969 Backhouse | 75970 Olcott |