8-a arondismento de Parizo
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
La 8-a arondismento (franclingve VIIIe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de Sejno. Kune kun la 2-a kaj la 9-a arondismentoj, ĝi parte entenas la plej gravan ekonomian centron de Parizo (krom La Défense), organizitan ĉirkaŭ la operejo Garnier.
La 8-a arondismento havas proksimume 40000 loĝantojn kaj kovras 3,88 km². Kun pli ol 171000 postenoj, ĝi estas ekonomie la plej grava arondismento de la franca ĉefurbo.
Tiu kvartalo entenas plurajn vidindaĵojn de Parizo, inkluzive de la avenuo de la Elizeaj Kampoj, de la Triumfa Arko aŭ de la placo de la Konkordo. Tie plie situas la palaco Elizeo, kiu estas la oficiala loĝejo de la Prezidanto de la Respubliko.
Vidindaĵoj
- Preĝejo La Madeleine
- Palaco Elizeo
- Théâtre des Champs-Élysées
- Granda Palaco
- Malgranda Palaco
- Muzeo Jacquemart-André
- Hotelo Crillon
- Gare Saint-Lazare
- Ponto Aleksandro la 3-a
- Parc Monceau
Ĉefaj stratoj aŭ placoj
- Avenuo de la Elizeaj Kampoj
- Place de l'Étoile
- Placo de la Konkordo
- Rue du Faubourg Saint Honoré
- Boulevard Haussmann
- Rue Pierre Charron