8373 Stephengould

El Vikipedio, la libera enciklopedio
8373 Stephengould
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 8373 Stephengould
Aliaj nomoj 1992 AB
Nomita laŭ Stephen Jay Gould vd
Malkovro
Malkovrintoj Carolyn S. Shoemaker
kaj Eugene M. Shoemaker
Dato de malkovro 1-a de januaro 1992
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono
Outer Main Belt vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
490,973 Gm (3,282 AU)
218,684 Gm (1,462 AU)
763,262 Gm (5,102 AU)
Discentreco 0,5546
Meza anomaliangulo 3,380°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 40,781°
Periodo 2171,683 tagoj (5,946 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,44 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
88,860°
Argum. de periapsido 55,399°
Terdistanco
- Minimuma

96,521 Gm (0,6452 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 5,48 km
Ĉefa korpo : 5,29 km
Rotacia periodo 0,1848 tago (4,435 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,133 ± 0,088
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,07
vdr

8373 Stephengould estas malgranda, ne tre hela duopa asteroido de la ekstera asteroida zono, malkovrita la 1-a de januaro 1992 de la usonaj geedzoj geastronomoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker, elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kantono San Diego, Kalifornio, Usono).

Ĝi estas unu el la maloftaj asteroidoj de la Grikva familio, grupo da asteroidoj en orbita resonanco 2:1 kun Jupitero. Pro ĝia orbita discentreco, ĝi pasas sufiĉe proksime de la orbito de Marso por estis klasifikata marsrenkonta asteroido : ĝia marsa MOID estas 0,11719 astronomia unuo, tie estas 17,531 milionoj da km. Malgraŭ ĝia aphelio de 5,102 astronomiaj unuoj, (763,262 milionoj da km) ĝi restas malproksima de la jupitera orbito pro sia tre granda orbita klineco.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en memoro de la usona biologiisto kaj paleontologiisto Stephen Jay Gould (19412002) de la Universitato Harvard, fama pro lia longa serio da artikoloj en kiuj li elmontris sian vidpunkton pri evoluismo.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita per observoj de ĝia luma kurbo inter la 16-an de januaro kaj la 6-a de februaro 2010 de Yurij N. Krugly, R. Behrend, P. Pravec, K. Hornoch, P. Kušnirák, A. Galad, P. Veres, R. Crippa, F. Manzini, M. Audejean, L. Bernasconi, N. Gaftonyuk, B. D. Warner, I. Molotov, kaj L. Elenin elde diversaj observatorioj; anoncita la 4-a de marto 2010.

Tiu satelito orbitas kun periodo de 1,423 ± 0,004 tagoj (34,15 ± 0,1 horoj), kaj orbita granda duonakso taksita je 15 km. La diametro de la ĉefa korpo estas taksita je 5,29 km kaj tiu de la satelito : 1,43 km. La rotacia periodo de la satelito estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (8001 - 9000)Poste:
(8372) 1991 VC28373 Stephengould8374 Horohata