9-a arondismento de Parizo
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
La 9-a arondismento (franclingve IXe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de Sejno. La arondismento havas proksimume 56000 loĝantojn kaj kovras 2,18 km².
Kune kun la 2-a kaj la 8-a arondismentoj, ĝi parte entenas la plej gravan ekonomian centron de Parizo (krom La Défense), organizitan ĉirkaŭ la operejo Garnier. Laŭ takso en 1999, la arondismento havis 111939 ekonomiajn postenojn.
La 9-a arondismento plie gastigas plurajn parizajn vidindaĵojn, ekzemple la famaj grandaj magazenoj de la bulvardo Haussmann kiel Galeries Lafayette aŭ Printemps.
Vidindaĵoj
- Olympia (Parizo)
- Folies Bergères
- Operejo Garnier
- Galeries Lafayette
- Printemps
- Muzeo Grévin
- Muzeo Gustave Moreau
- Parto de la kvartalo Pigalle
- Takashimaya