Johanino la Beltranida
Johanino la Beltranida | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | La Beltraneja |
Naskiĝo | 28-an de februaro 1462 en Madrido |
Morto | 12-an de aprilo 1530 (68-jaraĝa) en Lisbono |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Reĝlando de Kastilio Reĝlando Portugalio |
Familio | |
Patro | Henriko la 4-a kaj Beltrán de la Cueva |
Patrino | Johanino de Portugalio |
Edz(in)o | Alfonso la 5-a |
Okupo | |
Okupo | monaĥino |
Johanino de Trastamaro, surnomata la Beltranida (n. en Madrido, la 28-an de februaro 1462 – m. en Lisbono, 1530). Infantino de la Regno de Kastilio, eltronigita reĝino de Kastilio kaj Leono, proedziĝa reĝino de Portugalio elrangigita, ŝi devis rifuzi pro traktato ĉiujn siajn titolojn kaj senjorejojn, inkluzive de ŝiaj titoloj kastilia infantino kaj Alteco, kaj oficiale oni nomis ĝin per la reĝa portugala dekreto, "a Excelente Senhora" (la Eminenta Damo), ĝis la fino de ŝia longa vivo ekzilita en Portugalio. Leĝa filino kaj heredantino de Henriko la 5-a kaj de lia dua edzino la reĝino Johanino de Portugalio, filino de Duarto la 1-a, parto de la kastilia nobelaro ne akceptis ŝin kiel biologia filino de la reĝo, kiu estis akuzita devigi sian edzinon naski filon kun lia preferato, Beltrán de la Cueva, unua duko de Alburkerko, kvankam ili ambaŭ solene ĵuris ke tio ne okazis. Ekzistis pluraj motivoj pli ol sufiĉaj kiuj suspektigis la impotentecon de la reĝo kiu antaŭe estis edzo de Blanka de Navaro kaj la geedziĝo estis nuligita ĉar ĝi neniam efektiviĝis. Krome, Henriko ne havis pliajn gefilojn kun lia edzino aŭ kun amantoj.