Karl von Reichenbach
Karl von Reichenbach | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de februaro 1788 en Stutgarto |
Morto | 19-an de januaro 1869 (80-jaraĝa) en Leipzig |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Virtembergo |
Alma mater | Universitato de Tubingeno |
Familio | |
Infano | Hermine von Reichenbach (en) |
Okupo | |
Okupo | kemiisto botanikisto astrologo filozofo metalurgo entreprenisto geologo inĝeniero natursciencisto |
Barono D-ro Karl Ludwig von REICHENBACH (naskiĝis la 12-an de februaro 1788 en Stuttgart - mortis la 19-an de januaro 1869 en Leipzig) estis signifa kemiisto, geologo, metalurgiisto, natursciencisto, industriisto kaj filozofo. Li estas fama kiel malkovrinto de produktoj el asfalto kiel parafino, pitakalo (unua sintetika kolorigilo) kaj fenolo. Plie li dediĉis sin al esplorado de la supera nerva sistemo de homo, precipe pri sentivaj fenomenoj - perceptado de radiantaj magnetaj ondoj, kiujn li nomis ODO.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Karl von Reichenbach studis ĉe la universitato en Tübingen, kie li akiris titolon de doktoro pri filozofio. En junaĝo li interesiĝis pri kreo de la germana ŝtato per kuniĝo de unuopaj ŝtatetoj, sed iom post iom li fokusigis sian atenton sole al scienco. Li vizitis plurajn germanajn kaj francajn altfornojn kaj fariĝis fakulo pri metalurgio. En 1821 akceptis lin en siajn servojn grafo Hugo František Salm en Moravio. Karl Reichenbach iĝis direktoro de la grafaj entreprenoj kaj sub lia gvido metalurgio en Blansko fariĝis la plej granda fabriko en Aŭstrio por longa tempo. Li esploris ankaŭ la Moravian karston, faris multajn mezuradoj pri la supermara alteco.
Sed la grafa filo Hugo Karel Eduard Salm komencis ĵaluzi kontraŭ Karl Reichenbach pri liaj evidentaj sukcesoj, kio kaŭzis tribunalajn procesojn, pro kiuj Karl von Reichenbach en 1840 transloĝiĝis al Vieno. En kastelo Reisenberg li dediĉis sin al „ODOaj esploradoj“ kaj esplorado de meteoritoj. Fine de sia vivo li impresis kiel strangulo evitanta homojn kaj mortis tute forlasita en Leipzig.
ODOaj esploroj
[redakti | redakti fonton]En nigra kamero li metis magneton kaj enfermis personojn, el kiuj kelkaj, ekstreme sentivaj, post kelkaj minutoj vidis super la magnetoj koloran lumon, dum la ceteraj vidis nur mallumon, do nenion. Tial la scienco opiniis la rezultojn tre subjektivaj kaj rifuzis okupiĝi pri ili kiel pri serioza scienca fakto. Kaj la disputoj pri la lumoj de Reichenbach kaj ilia scienceco daŭras ĝis nun.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Das Kreosot: ein neuentdeckter Bestandtheil des gemeinen Rauches, des Holzessigs und aller Arten von Theer 1833
- Geologische Mitteilungen aus Mähren (Geological news from Moravia) Wien, 1834
- Physikalisch-physiologische Untersuchungen über die Dynamide des Magnetismus, der Elektrizität, der Wärme, des Lichtes, der Krystallisation, des Chemismus in ihren Beziehungen zur Lebenskraft (Band 1 + Band 2) Braunschweig, 1850
- Odisch-magnetische Briefe Stuttgart 1852, 1856; Ulm 1955
- Der sensitive Mensch und sein Verhalten zum Ode (The sensitive human and his behaviour towards Od) Stuttgart und Tübingen (Band 1 1854 + Band 2 1855)
- Köhlerglaube und Afterweisheit: Dem Herrn C. Vogt in Genf zur Antwort Wien, 1855
- Wer ist sensitiv, wer nicht (Who is sensitive, who is not?) Wien, 1856
- Odische Erwiederungen an die Herren Professoren Fortlage, Schleiden, Fechner und Hofrath Carus Wien, 1856
- Die Pflanzenwelt in ihren Beziehungen zur Sensitivität und zum Ode Wien, 1858
- Odische Begebenheiten zu Berlin in den Jahren 1861 und 1862 Arkivigite je 2009-10-14 per la retarkivo Wayback Machine Berlin, 1862
- Aphorismen über Sensitivität und Od (Aphorisms on Sensitivity and Od) Wien, 1866
- Die odische Lohe und einige Bewegungserscheinungen als neuentdeckte Formen des odischen Princips in der Natur Wien, 1867
Tradukoj en la angla:
- Physico-physiological researches on the dynamics of magnetism, electricity, heat, light, crystallization, and chemism, in their relation to Vital Force New York, 1851
- Somnambulism and cramp New York, 1860 (excerpt translated chapter out of Der sensitive Mensch und sein Verhalten zum Ode)
- Letters on Od and Magnetism 1926
En Esperanto pri Reichenbach
[redakti | redakti fonton]- Karel Absolon: Moravia karsto (1921, esperantigis Jan Blahoslav)