Distrikto Püspökladány
Distrikto Püspökladány | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
distrikto de Hungario [+] | |||
Lando | Hungario | ||
Regionoj | Norda Ebenaĵo, Departemento Hajdú-Bihar | ||
Ĉefurbo | Püspökladány | ||
- koordinatoj | 47° N, 21° O (mapo)47.3166666721.21666667Koordinatoj: 47° N, 21° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 729,04 km² (72 904 ha) [+] | ||
Areo | 729,04 km² (72 904 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 36 267 [+] (1-a de oktobro 2022) | ||
Denseco | 49,75 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||
Distrikto Püspökladány | |||
Vikimedia Komunejo: Püspökladány District [+] | |||
La Distrikto Püspökladány [puŝpokladAnj], (hungare Püspökladányi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar. Ĝi situas sur ebenaĵo en la sudokcidenta parto de la departemento (en la orienta parto de la lando).
La distrikta ĉefurbo estas Püspökladány, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ alia urbo kaj 3 grandvilaĝoj, la ceteraj 7 estas vilaĝoj.
La areo estas 729,05 km², kie loĝas 39 529 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, (fruktoj, tritikoj, maizoj) kaj bestobredadoj. Ĝis la 2000-aj jaroj tamen la ĉefa agrikulturaĵo estis la sukerbeto. Oni produktis sukerojn en Kaba.
Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu distrikto funkciis pli frue kiel Distrikto Hajdúszoboszló, sed en 1930 Püspökladány iĝis distrikta ĉefurbo, samtempe la distrikto prenis la nunan nomon. Ĝis 1950 ĝi apartenis al historia departemento Hajdú. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013, poste oni rekreis tiu ĉi distrikton.
Komunumoj
[redakti | redakti fonton]- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Püspökladány
- alia urbo: ’’'Kaba’'’
- grandvilaĝoj:
- vilaĝoj:
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio