Saltu al enhavo

Juan Sebastián Verón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 13:29, 7 aŭg. 2023 farita de LiMrBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Juan Sebastián Verón
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1975 (1975-03-09) (49-jaraĝa)
en La Plata
Lingvoj hispanaitalaangla
Ŝtataneco Argentino Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Juan Ramón Verón (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Iani Verón (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Juan Sebastián Verón

Juan Sebastián Verón (naskiĝis la  9-an de marto 1975 (nun 1975-03-09), do nun 49-jara) estas argentina futbalisto. Interalie li estis membro de la argentina nacia teamo de futbalo en la matĉoj de la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko. Ekster naciaj matĉoj li ekde la jaro 2007 estis membro de la unua vira teamo de la klubo Estudiantes de La Plata. En junio 2012 li anoncis ne plu aktivi kiel profesia futbalisto, kaj iĝis sporta direktoro de la klubo Estudiantes de La Plata. Jaron poste, en julio 2013 li tamen anoncis reveni al la unua vira teamo de la klubo, en duobla funkcio de kaj aktiva futbalisto kaj sporta direktoro. Fine de la sekva futbala sezono li tamen rezignis pri tiu duobla ofico: sian lastan aktivan futbalmatĉon li partoprenis la 10-an de majo 2014, en renkonto kontraŭ la teamo de San Lorenzo de Almagro, kiun lia teamo gajnis per 3:0 goloj.

Lia karesnomo estas La Brujita (la sorĉistineto), referenco al lia patro Juan Ramón Verón, kiu ankaŭ estis konata futbalisto kaj konata sub la nomo La Bruja (la sorĉistino).