Saltu al enhavo

Noktardeoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 11:47, 15 okt. 2023 farita de LiMrBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Noktardeoj
Noktardeo, Nycticorax nycticorax
Noktardeo, Nycticorax nycticorax
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Subfamilio: Ardeenoj
Genro: [[]]
Genroj de subdivizioj

3 genroj, vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La noktardeoj estas mezgrandaj ardeoj de la genroj Nycticorax, Nyctanassa kaj Gorsachius. La genra nomo Nycticorax devenas el la grekaj vortoj por “nokta korako” kaj aludas al la tre noktulaj manĝokutimoj de tiu grupo de birdoj, kaj al la kvaka korakeca alvoko de la plej bone konata specio, nome la Noktardeo.

Tiele en Eŭropo, Noktardeo estas ofte uzata por aludi al la Eŭropa aŭ Nigrakrona noktardeo, ĉar ĝi estas la ununura membro de la genro en tiu kontinento.

Junulo de Nigrakrona noktardeo, Nycticorax nycticorax

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj havas mallongajn kolojn, relative mallongajn krurojn kaj fortikajn korpojn kun ĉefe bruna aŭ griza plumaro, kaj en plejaj nigra krono. Junuloj estas brunaj, makulece je blanka, kaj estas tre simila unu de la alia nuna specio. Almenaŭ kelkaj el la formortintaj taksonoj el la Maskarenoj ŝajne plutenis tiun junulan plumaron en plenkreskuloj.

Noktardeoj nestumas sole aŭ en kolonioj nome en platformoj el bastonetoj en grupo de arboj, aŭ surgrunde en protektitaj lokoj kiaj ĉe insuloj aŭ kareksejoj. La ino demetas 3-8 ovojn.

Ili staras ĉe la akvobordo, kaj atendas gvatante predon, ĉefe nokte. Ili manĝas ĉefe malgrandajn fiŝojn, krustulojn, ranojn, akvajn insektojn, kaj malgrandajn mamulojn. Dumtage ili ripozas en arboj aŭ inter arbustoj.

Estas sep nunaj specioj. La genro Nycticorax suferis pli ol ĉiu ajn alia gerno el la Pelikanoformaj pro formorto, ĉefe pro ties kapablo koloniigi malgrandajn, senpredantajn oceanajn insulojn, kaj tendencon al evoluo al senflugeco.