Siebe Jan Bouma
Siebe Jan Bouma | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de marto 1899 en Groningen |
Morto | 10-an de decembro 1959 (60-jaraĝa) en Hago |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | arkitekto urbanizisto fotisto |
Verkoj | Transformatorhuisje Esserhaag (Groningen) |
Siebe Jan (Siep) Bouma (Groningen, 23-an de marto 1899 - Hago, 10-an de decembro 1959) estis nederlanda arkitekto kaj urboplanisto.
Vivo kaj laboro
[redakti | redakti fonton]Post laboro kiel ĉarpentisto (1919) kaj konstrua desegnisto (1920) por la municipo Groningen, li fariĝis por la sama urbo urba arkitekto. Li formplanis tie multajn konstruaĵ(et)ojn (de transformilstacioj ĝis lernejoj, de lanternofostoj ĝis policejo) kaj stratmeblaro. En lia verkoj rimarkeblas klaran preferon en la direkto de la Amsterdama skolo kaj kubismo. Nombro de liaj formplanoj estas ornamitaj per verkoj de la skulptisto Willem Valk (1898-1977) ankaŭ el Groningen.
Bouma foriris en 1942 el Groningen kaj fariĝis direktoro de la nederlanda subĉiela muzeo en Arnhemo. En 1948 li fariĝis la unua direktoro de la suda maromuzeo en Enkhuizen. En 1951 li faris la arkitektan formplanon de Madurodam.
Bouma estis la patro de tv-prezentisto Bob Bouma, aktorino Maya Bouma kaj kabaredistino Annelies Bouma.
Fotaro
[redakti | redakti fonton]-
Pontgardistejo ĉe la A-ponto (ĉ. 1925) en Groningen (2011)
-
Van Hasseltlernejo (1926-'28) en Groningen (2010)
-
Vensterschool Stadspark (Urboparko) (1927) en Groningen (2010)
-
Oficejo municipolaboroj (1928) (detajlo) en Groningen (2010)
-
Muzikkupolo (1928) en Sterrenbos (Stelojarbaro) en Groningen (2009)
-
Transformilejo (Groningen, Esserhaag) (1931) en Groningen (2009)
-
La Siebe Jan Boumalernejo (ĝis 2001: Van Houtenlernejo (Elementa lernejo Oosterpark) (Orienta parko) (1931-'32) en Groningen (2010)
-
Domaro en la stilo de la Delfta Skolo (1937) en Groningen (2010)
-
Publika (porvira) urinejo (1925) je la Hooge der A en Groningen (2013).
-
Nassauschool aan de Graaf Adolfstraat (1931)
-
Vitralo en la officejo de la municipolaboroj je la Gedempte Zuiderdiep en Groningen (1928)