Richard Morris Hunt • Calvert Vaux • Jacob Wrey Mould • McKim, Mead & White vd
Estiĝo
1870
Direktoro
Max Hollein • Luigi Palma di Cesnola • Caspar Purdon Clarke • Edward Robinson • Herbert Eustis Winlock • Francis Henry Taylor • James Rorimer • Thomas Hoving • Philippe De Montebello • Thomas P. Campbell
La Metropola Muzeo de Arto (angleMetropolitan Museum of Art, familiare konata kiel La Met) estas la plej granda muzeo pri arto en Usono. Pro la 7.06 milionoj vizitantoj en ĝiaj tri ejoj en 2016, vizitata arta muzeo en la mondo, kaj la kvina de ia ajn muzeo. Ĝi havas konstantan kolekton enhavanta pli ol du milionoj da artaĵoj, dividita en deksep oficialajn sekciojn. La ĉefkonstruaĵo, situanta en la insulo Manhatano, ĉe la orienta flanko de Centra Parko, en la parto de Supra Orienta Flanko konata kiel Muzea Mejlo, estas per areo unu el la plej grandaj artgalerioj de la mondo. Ekzistas ankaŭ multe pli malgranda dua loko en Supra Manhattan, ĉe La Klostroj, kiu havas mezepokan arton. Je la 18a de Marto, 2016 la muzeo malfermigis plian spacon, la Met Breuer en Madison-avenuo en la Supra Orienta Flanko; ĝi pligrandigas la kolekton de moderna arto.
Reprezentitaj en la konstanta kolekto estas artaĵoj de la grek-romia antikvo kaj antikva Egiptio, pentraĵoj kaj skulptaĵoj de preskaŭ ĉiuj eŭropaj majstroj, kaj ampleksa kolekto de usona kaj moderna arto. Ĝi ankaŭ konservas ampleksajn posedaĵojn de Azio, Oceanio, Bizancio, kaj Islama arto. La muzeo ankaŭ estas hejmo por enciklopediecaj kolektoj de muzikaj instrumentoj, kostumoj kaj akcesoraĵoj, kaj antikvaj armiloj kaj kirasoj de ĉirkaŭ la mondo. Kelkaj kolektoj, alternante sin de la unua jarcento en Romo al moderna usona dizajno, estas konstante instalitaj en la galerioj de La Met.
La Metropolita Muzeo de Arto estis fondita en 1870 fare de grupo da usonanoj. La fondintoj inkludis komercistojn kaj financistojn, same kiel gvidajn artistojn kaj pensulojn, kiuj volis malfermi muzeon por alporti artan edukon al la usonanoj. Ĝi malfermiĝis la 20-an de februaro1872, kaj estis originale situanta ĉe 681 Kvina Avenuo, kaj en 1880 translokigita al nova, la nuna sidejo. La konstruaĵo troviĝas en registro de la Naciaj Historiaj Lokoj.